目次へ

Hacker

Desit1,2012年1月21日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

nikko (プロフィールを表示) 2012年1月30日 7:26:51

Sahaquiel:
Desmut:
lgg: Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?
Mi restos ĉe via flanko, ankaŭ mi pensas ke ĝi devus esti "hakisto" sed ni devus trovi signifon de "haki" kaj haki estas ja vorto en Esperanto...ĥakisto povis esti...sed ĝin oni konfuzus kun "hakisto"
Jes, hakisto estas kiu tranĉas arbojn per hakilo!

Hakisto = Leñador (His), Axeman (Ang), Holzfäller (Ger).

Ĥakero, povus esti tiu ulo kiu ĥakumas aŭ ĥakas, ĉu ne?
Do, "hakisto" povas esti bona eŭfemismo por programada artifikulo, ĉu ne?

Se pensi neologisme, mi proponas vorton "hakro". Ĝi sonas pli esperantece.

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年1月30日 11:08:21

Ret-pirato estas ĉarma vorto. Ĝi tre plaĉas.

Sed ĉu tio ne povus ampleksi ankaŭ iun kiu per-rete ŝtel-kopias (ne havante rajton fari kopion) muzikon, filmojn, ktp.

Ia-sence la signifo de 'hacker' en la angla rilatas al la signifo de la Esperanta vorto 'haki'.

Mi ne kontraŭ-starus 'hakisto', en etendita senco - certe ne, se la angla vorto 'hacker' akiris internaciecon.

先頭にもどる