Al la enhavo

Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

de pauxleto, 2012-januaro-22

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

pauxleto (Montri la profilon) 2012-januaro-22 02:09:23

Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto

hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-22 15:41:20

paŭleto:Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto
"hengaŭt"

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-22 16:27:26

hebda999:
paŭleto:Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto
"hengaŭt"
Aŭ simple nomi ĝin 'Hangout', ĉar temas pri nomo de sistemo por videokunvenoj. Ŝajne nur Google nomas ĝin tiel.

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-22 16:51:12

En la rusa 'Hangout' nomiĝas 'видеовстреча', do "videorenkontiĝo".

La angla vorto 'hangout' povas rilati ankaŭ al la loko, do oni emas uzi '-ejo' en Esperanto.

Sed la rusa traduko montras, ke certe ne necesas traduki 'hangout' laŭvorte el la angla!

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-22 16:53:35

En la germana oni uzas ĉe Google la anglan esprimon "Hangout".

mgasilva (Montri la profilon) 2012-januaro-22 17:13:35

Mi imagas, ke per "hangout" oni volas diri "loko, kie oni iras por esti kaj babili kun amikoj, konatoj, k.t.p.". Ĉi tiu demando estas pri slango, kaj ni nepre devas demandi al la junularo, nur ĉar ili eble emas uzi pli da slango en sia parolado. Mi vidas ili uzi tiajn (neologismajn) esprimojn kiel "mojosejo", "ujutnejo", "umemejo", "gemutejo"...

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-22 17:27:58

Kion pri "videobabilejo"?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-29 20:10:15

Mia propono por "hangout" estas "vagabondi".

Mi volonte vagabondas en mia libertempo. sal.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-januaro-30 00:22:15

restumi kaj restumejo

Reen al la supro