去目錄頁

Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

pauxleto, 2012年1月22日

讯息: 9

语言: Esperanto

pauxleto (显示个人资料) 2012年1月22日上午2:09:23

Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto

hebda999 (显示个人资料) 2012年1月22日下午3:41:20

paŭleto:Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto
"hengaŭt"

Chainy (显示个人资料) 2012年1月22日下午4:27:26

hebda999:
paŭleto:Kiel oni diras "hangout" in Esperanto?

Video de "Hangout" en Esperanto
"hengaŭt"
Aŭ simple nomi ĝin 'Hangout', ĉar temas pri nomo de sistemo por videokunvenoj. Ŝajne nur Google nomas ĝin tiel.

Chainy (显示个人资料) 2012年1月22日下午4:51:12

En la rusa 'Hangout' nomiĝas 'видеовстреча', do "videorenkontiĝo".

La angla vorto 'hangout' povas rilati ankaŭ al la loko, do oni emas uzi '-ejo' en Esperanto.

Sed la rusa traduko montras, ke certe ne necesas traduki 'hangout' laŭvorte el la angla!

Chainy (显示个人资料) 2012年1月22日下午4:53:35

En la germana oni uzas ĉe Google la anglan esprimon "Hangout".

mgasilva (显示个人资料) 2012年1月22日下午5:13:35

Mi imagas, ke per "hangout" oni volas diri "loko, kie oni iras por esti kaj babili kun amikoj, konatoj, k.t.p.". Ĉi tiu demando estas pri slango, kaj ni nepre devas demandi al la junularo, nur ĉar ili eble emas uzi pli da slango en sia parolado. Mi vidas ili uzi tiajn (neologismajn) esprimojn kiel "mojosejo", "ujutnejo", "umemejo", "gemutejo"...

Chainy (显示个人资料) 2012年1月22日下午5:27:58

Kion pri "videobabilejo"?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年1月29日下午8:10:15

Mia propono por "hangout" estas "vagabondi".

Mi volonte vagabondas en mia libertempo. sal.gif

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年1月30日上午12:22:15

restumi kaj restumejo

回到上端