Späť na obsah

Ĉu "iom" kaj "tiom" vere povas agi kiel adverbo?

od Ilmen, 23. januára 2012

Príspevky: 9

Jazyk: Esperanto

Ilmen (Zobraziť profil) 23. januára 2012 18:33:31

Bonan nokton al ĉiuj. ♪

Mi freŝtempe legis frazojn, en kiuj la kunrelativaj ilvortoj "iom" kaj "tiom" estas uzata kiel adverbo. Jen kelkaj ekzemploj el Vikipedio:


• « La klasado de subfamilio Ursenoj estas iom nebula ĝis nun. »
• « Ĉar la besto estas tiom granda kaj danĝera, en multaj kulturoj estis tabuo uzi ĝin propran nomon, kaj do aperis sennombraj eŭfemismoj. »
• « (...), kiu iom poste dissendiĝis en BBC kiel televidserieto sub nomo The Singing Ringing Tree. »


Ĝis nun, mi pensis, ke ili estas substantivaj ilvortoj. Sed se ili estus tia, ili prenus la adverban sufikson "-e".

Do kion vi prensas pri tio?

Dankon. ♪

erinja (Zobraziť profil) 23. januára 2012 19:14:53

om-tabelvortoj povas funkcii kiel adverboj kaj kiel substantivoj, depende de kunteksto.

Vi povas legi pri tio pli detale en PMEG.

[ĉu la forumanoj enlitiĝas? Kutime oni deziras bonan nokton nur je la absoluta fino de la vespero, kiam oni jam pretas enlitiĝi!]

N-true (Zobraziť profil) 24. januára 2012 14:17:46

Laŭ mia scio, "tiom granda" kaj "iom nebula" ne eblas laŭ la PMEG.
Bona memorilo estas, ke oni povas uzi la om-tabelvortojn nur, se oni povus en la sama loko ankaŭ uzi "multe" (kun kelkaj eksceptoj kiel "kiom multe").

Do, ĉar "multe granda" ne funkcias, "tiom granda, (kiom)" ankaŭ ne funkcias. Oni uzu "tiel granda, kiel" anstataŭe.

darkweasel (Zobraziť profil) 24. januára 2012 14:33:18

N-true:Laŭ mia scio, "tiom granda" kaj "iom nebula" ne eblas laŭ la PMEG.
Bona memorilo estas, ke oni povas uzi la om-tabelvortojn nur, se oni povus en la sama loko ankaŭ uzi "multe" (kun kelkaj eksceptoj kiel "kiom multe").

Do, ĉar "multe granda" ne funkcias, "tiom granda, (kiom)" ankaŭ ne funkcias. Oni uzu "tiel granda, kiel" anstataŭe.
Ne. Vidu la partojn "Iom" kaj "Kiom kaj tiom pri emfaza grado" en la ligilo donita de erinja.

Ilmen (Zobraziť profil) 24. januára 2012 15:29:48

Dankegon por via helpo kaj la PMEG-a ligilo. ^^

Rilate al mia esprimo "bonan nokton", mi komprenas, ke ĝia uzo estas influata de la kutima uzo en la naturaj lingvoj kiel la angla kaj la franca, kie oni aldeziras bonan nokton kutime nur antaŭ iri enlitiĝi, sed tio ne ŝajnis al mi nepra por la Esperanto, el tio, ke "bonan nokton" sence ne samas al "bonan dormon". Sed eble mi prieraris? rideto.gif

Kvankam tio ne estas kutima, kio vi dirus al iu, kiu vi renkontus dum noktmezo? Bonan vesperon? rideto.gif

marcuscf (Zobraziť profil) 24. januára 2012 15:42:19

Ilmen:Kvankam tio ne estas kutima, kio vi dirus al iu, kiu vi renkontus dum noktmezo? Bonan vesperon? rideto.gif
Mi ankaŭ havas tiun dubon. Pri etnaj lingvoj oni ne povas diskuti: se oni diras bonan vesperon eĉ noktomeze, mi devas kutimiĝi al tio. Sed kio pri esperanto? Ĉu noktomezo povas esti vespero?

Sahaquiel (Zobraziť profil) 24. januára 2012 16:36:00

erinja:
[ĉu la forumanoj enlitiĝas? Kutime oni deziras bonan nokton nur je la absoluta fino de la vespero, kiam oni jam pretas enlitiĝi!]
Almenaŭ en Kolombio ne, kaj mi pensas ke ankaŭ en la aliaj hispanparolantaj landoj. Bonan nokton signifas "Bonan tre malfruan vesperon" aŭ io simila, oni uzas "Bonan Vesperon" nur kiam la suno brilas, proksimume post la 7a posttagmeze oni jam ekuzas "Bonan Nokton" ĉar la lumo malaperis.

Kiam oni audiaŭas por enlitiĝi, oni uzas "Bonan nokton, ĝis morgaŭ" aŭ simile.

N-true (Zobraziť profil) 25. januára 2012 2:21:55

Ah dankon, darkweasle kaj erinja, mi fakte ĉi-foje ne vidis tiun parton (mi tro rapide trarigardis ĝin). Mi nur rememoras alian paĝon el la PMEG, kiu substrekis, ke oni ne uzu "tiom granda, kiom" ktp.; sed eble mi tion misrememoras kaj ĝi nur diris, ke oni nur ne trouzu ĝin.

Nun mi scias pli bone.

Arseno (Zobraziť profil) 25. januára 2012 7:19:36

N-true:Laŭ mia scio, "tiom granda" kaj "iom nebula" ne eblas laŭ la PMEG.
Bona memorilo estas, ke oni povas uzi la om-tabelvortojn nur, se oni povus en la sama loko ankaŭ uzi "multe" (kun kelkaj eksceptoj kiel "kiom multe").

Do, ĉar "multe granda" ne funkcias, "tiom granda, (kiom)" ankaŭ ne funkcias. Oni uzu "tiel granda, kiel" anstataŭe.
¡Mi ne konsentas!
La tabelvortoj, finiĝantaj per «om» certe estas adverboj. Ĉar «tiom», ekzemple, signifas: «havante tiun kvanton», «tiunivele», «tiel multe», ktp.

Nahor