前往目錄

Je via sano! aŭ Por via sano

貼文者: cellus, 2012年1月24日

訊息: 13

語言: Esperanto

Kuĉer (顯示個人資料) 2012年1月24日下午9:25:16

Rilate al pola kaj rusa NA-...

NA povas signifi SUR... kaj SUR...-N.

1. NA zdrowie! NA zdorovje! - estas SUR sanoN (gramatike) kaj CELE DE sano laŭsignife.

2. Kaj NA zdrowiu! NA zdorovje! (en la rusa en tiu vorto ambaŭ formoj samas) - signifus SUR sano.

En 1. estas Akuzativo, en 2. estas Lokativo.

Rilate al la ĉefa temo de ľ fadeno: mi ankaŭ uzas "Je via sano!" kaj iomete malpli ofte "Sanon!" aŭ "Sanon al vi!"

sudanglo (顯示個人資料) 2012年1月25日上午12:15:29

flipe:Vi ankaŭ povas uzi na "pro", sed mi tute ne uzus na "por".
Mi preskaŭ ne povis kompreni ĉi tiun frazon je la unua lego.

Eble estas kazoj en kiuj 'na' necesas por certigi komprenon sed ĉi tiu kunteksto ne estas unu el tiuj. Vi ja uzis jam citilojn. Tio sufiĉas.

cellus (顯示個人資料) 2012年1月25日上午7:48:21

vidas vandenis:
darkweasel:
vidas vandenis:Vivu HUNGARIO! Via Nova Konstitucio - Lumilo al Mondo, kiel en 1956!
Rilato al la temo? demando.gif
Certe ne,sed vi min sufiĉe konas,ne kondamnu min, amiko. ?
La temo kiel tia estas tre interesa, kaj mi proponas ke vi komencas fadenon pri la nova hungara konstitucio en la necesa loko. Ĉar por ni esperantistoj la afero devus esti tre interesa.

回到上端