Mergi la conținut

"El kio" kiel samvaloraĵo de la frazligilo "do"?

de Ilmen, 28 ianuarie 2012

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

Ilmen (Arată profil) 28 ianuarie 2012, 22:25:24

Bonan nokton al ĉiuj. ♪

Freŝdate, dum mi estis skribanta mesaĝon, mi uzis fraz-strukturon, pri kiu mi ne scias ĉu ĝi estas valida aŭ ne. Jen la frazo:
"Sed (ene) ne estas sekcio Esperant-lingva, el kio mi estas ankaŭ ĉi-tie, en la diskutejoj de Lernu."

Tamen mi ne scias ĉu "el kio" estas valida samvaloraĵo de la frazligilo "do" sed kun la aldona senc-nuanco, ke la posta frazero estas jam konita de la parolcela ulo. Fakte, en pluro da lingvoj estas simile aliopcioj je "do" por konkludoj kaj elrezultoj. Skribante "el tio"-on, mi provis esprimi la anglaj "from which", "that's why", kaŭ la francaj "c'est pourquoi", "d'où le fait que", kaŭ ankaŭ la hispana "es por eso que", kiuj povas esti uzata kiel frazliga vorteto.

Do, ĉu "el tio" estus taŭga elektaĵo por tio, aŭ ĝi ne estas? Mi ne scias ĉu "tio" povas celas antaŭan fraz-parton tiel, kiel mi faris tie. rideto.gif

Dankon.

KoLonJaNo (Arată profil) 28 ianuarie 2012, 23:34:31

Saluton!

Ilmen:Freŝdate, dum mi estis skribanta mesaĝon, mi uzis fraz-strukturon, pri kiu mi ne scias ĉu ĝi estas valida aŭ ne. Jen la frazo:
"Sed (ene) ne estas sekcio Esperant-lingva, el kio mi estas ankaŭ ĉi-tie, en la diskutejoj de Lernu."

Tamen mi ne scias ĉu "el kio" estas valida samvaloraĵo de la frazligilo "do" sed kun la aldona senc-nuanco, ke la posta frazero estas jam konita de la parolcela ulo. Fakte, en pluro da lingvoj estas simile aliopcioj je "do" por konkludoj kaj elrezultoj. Skribante "el tio"-on, mi provis esprimi la anglaj "from which", "that's why", kaŭ la francaj "c'est pourquoi", "d'où le fait que", kaŭ ankaŭ la hispana "es por eso que", kiuj povas esti uzata kiel frazliga vorteto.

Do, ĉu "el tio" estus taŭga elektaĵo por tio, aŭ ĝi ne estas? Mi ne scias ĉu "tio" povas celas antaŭan fraz-parton tiel, kiel mi faris tie. rideto.gif
Mi uzus alian prepozicion: pro.

"Sed (ene) ne estas sekcio Esperant-lingva, pro kio mi estas ankaŭ ĉi tie, en la diskutejoj de Lernu."

Kompreneble vi povus esprimi la aferon ankaŭ per du frazoj anstataŭ nur unu:

"Sed (ene) ne estas sekcio Esperant-lingva. Pro tio mi estas ankaŭ ĉi tie, en la diskutejoj de Lernu."

El dimanĉa Germanujo,
Kolonjano

Ilmen (Arată profil) 29 ianuarie 2012, 10:43:44

Bonege! Mi eĉ ne pensis al la rolvorteto "pro". Tamen ĝi ja estas la pli taŭga por tiu uzo. ^^

Grandan dankon pro via helpo. ♪

Înapoi mai sus