Al la enhavo

E-vorteca perverba priskribo

de Hyperboreus, 2012-februaro-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-04 06:06:26

Forigite

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2012-februaro-04 06:54:22

La adjektivoj aplikas nur al substantivoj. Se vi volas uzi a-vorton, vi povas diri: "La naĝado estas salubra."

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-04 06:57:04

Forigite

TatuLe (Montri la profilon) 2012-februaro-04 07:56:16

Hyperboreus:Se en via denaska lingvo ekzistas e-vortoj kaj infinitivoj: Ĉu ekzistas en via denaska lingvo e-vortecaj perverbaj priskriboj (adverbialaj predikataj nomoj)?

Ĉu "Resti kun leono estas danĝere" en via denaska lingvo enhavas e-vorton (adverbon)?
Mi pensas ke en la sveda, tio dependas de la analizmaniero. Jen ekzemplo:

Att dansa är roligt.
Danci estas amuze.

Ĉu roligt estas adverbo (amuze) aŭ adjektivo (amuza)? Nu, rolig (sen t) signifas "amuza", kaj en la sveda, se oni aldonas t al adjektivo, povas temi pri aŭ
1) oni derivas adverbon el la adjektivo,

2) la adjektivo estas en neŭtragenra formo.

Do, ĉar derivitaj adverboj kaj neŭtragenraj adjektivoj ĉiam havas la saman formon, la supran frazon oni povas analizi en du manieroj.

Mi ekcerbumis pri ĉi tiu afero, kiam mi havis taskon en la lingvistikokurso, en kiu ni devis analizi la frazon "Att fiska är roligt." ("Fiŝkapti estas amuze"), kaj mi kaj mia amiko faris malsamajn analizojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-04 09:55:43

En la germana, plej ofte tute ne ekzistas diferenco inter adverboj kaj predikativaj adjektivoj.

Ich bin schnell. = "Mi estas rapida."
Ich laufe schnell. = "Mi kuras rapide".

Tial ankaŭ pri la germana oni ne vere povas respondi vian demandon.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-04 10:19:10

Forigite

Reen al la supro