去目錄頁

E-vorteca perverba priskribo

从 Hyperboreus, 2012年2月4日

讯息: 6

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月4日上午6:06:26

Forigite

Mustelvulpo (显示个人资料) 2012年2月4日上午6:54:22

La adjektivoj aplikas nur al substantivoj. Se vi volas uzi a-vorton, vi povas diri: "La naĝado estas salubra."

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月4日上午6:57:04

Forigite

TatuLe (显示个人资料) 2012年2月4日上午7:56:16

Hyperboreus:Se en via denaska lingvo ekzistas e-vortoj kaj infinitivoj: Ĉu ekzistas en via denaska lingvo e-vortecaj perverbaj priskriboj (adverbialaj predikataj nomoj)?

Ĉu "Resti kun leono estas danĝere" en via denaska lingvo enhavas e-vorton (adverbon)?
Mi pensas ke en la sveda, tio dependas de la analizmaniero. Jen ekzemplo:

Att dansa är roligt.
Danci estas amuze.

Ĉu roligt estas adverbo (amuze) aŭ adjektivo (amuza)? Nu, rolig (sen t) signifas "amuza", kaj en la sveda, se oni aldonas t al adjektivo, povas temi pri aŭ
1) oni derivas adverbon el la adjektivo,

2) la adjektivo estas en neŭtragenra formo.

Do, ĉar derivitaj adverboj kaj neŭtragenraj adjektivoj ĉiam havas la saman formon, la supran frazon oni povas analizi en du manieroj.

Mi ekcerbumis pri ĉi tiu afero, kiam mi havis taskon en la lingvistikokurso, en kiu ni devis analizi la frazon "Att fiska är roligt." ("Fiŝkapti estas amuze"), kaj mi kaj mia amiko faris malsamajn analizojn.

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月4日上午9:55:43

En la germana, plej ofte tute ne ekzistas diferenco inter adverboj kaj predikativaj adjektivoj.

Ich bin schnell. = "Mi estas rapida."
Ich laufe schnell. = "Mi kuras rapide".

Tial ankaŭ pri la germana oni ne vere povas respondi vian demandon.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月4日上午10:19:10

Forigite

回到上端