Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

hebda999 (Montri la profilon) 2012-februaro-08 13:18:50

Nur kredantij kredas je io ajn. rido.gif Raciaj homoj pensas. Neniu scienca teorio bezonas kredon. Neniu scienca teorio ne estas perfekta. Sciencaj teorioj evoluas same ol ĉio tio, kio ekzistas reale aŭ kio estas bazita sur realaj aferoj.
kredantij?

Tre ridinde. Ĉiu scienca teorio bezonas kredon. Sen kredo, ke ĝi estas iel ĝusta, ni ne povos ĝin uzi. Se la arkitekto ne kredus je sia scio, li ne povus konstrui domojn, se la kuracisto ne kredus sian scion, li ne povus kuraci la aliajn, ktp. Kio estas penso? Kiel ĝi diferas de kredo? Mi penasas kaj mi kredas, ke miaj pensoj estas ĝustaj, logikaj kaj klare kongruas kun la realo. Sen kredo mi neniam estus certa. Do kredo estas tre grava kaj necesa.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-08 13:22:55

miĥil:
Sed tio tute maltrafus mian argumenton. Ĉu 'ĉio evoluas', aŭ ne, tio ne gravas. En biologio 'evoluado' havas sufiĉe klaran difinon, kaj estas klare ke unpensador jam tion malŝatas. La disvolviĝo de la universo, la kreiĝo de materio, la kuntiriĝo de galaksioj, steloj kaj planedoj, la kosmologia historio de la universo, eble ankaŭ tiuj aferoj nomeblas 'evoluado'. Sed tio jam estas termino precipe uzata de kreistoj kaj tiaj plu. Mi evitus la vorton ĉi-teme.
Bone. Eblas, mi uzis ne ĝustan vorton, kaj pli ĝusta vorto estas "disvolviĝo". Do, ĉio disvolviĝas. Evoluo de vivaĵaj specoj estas nur parto de universa disvolviĝo.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-08 13:31:02

hebda999:
kredantij?

Tre ridinde. Ĉiu scienca teorio bezonas kredon. Sen kredo, ke ĝi estas iel ĝusta, ni ne povos ĝin uzi. Se la arkitekto ne kredus je sia scio, li ne povus konstrui domojn, se la kuracisto ne kredus sian scion, li ne povus kuraci la aliajn, ktp. Kio estas penso? Kiel ĝi diferas de kredo? Mi penasas kaj mi kredas, ke miaj pensoj estas ĝustaj, logikaj kaj klare kongruas kun la realo. Sen kredo mi neniam estus certa. Do kredo estas tre grava kaj necesa.
Kredantoj. Kompreneble, ĉi tio estas preseraro. Mi klarigu: oni pensas per sia kapo, oni kredas je dogmoj. Sciencaj teorioj ne estas dogmoj, tiel ili ne bezonas kredon. Nur kredantoj povas kredi, ke sciencaj teorioj bezonas kredon. Sed mi ne estas kredanto. Mi ne kredas kaj ne bezonas kredi.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-09 06:02:50

bildo: Do, ĉio disvolviĝas. Evoluo de vivaĵaj specoj estas nur parto de universa disvolviĝo.
Pli bone, sed mi ankoraŭ restas dubi ĉu tio estas vera. Mi ne scias ĉu 'ĉio disvolviĝas' (ĉu mia komputilo 'disvolviĝis'?). Kaj ĉiuokaze mi ne kredas pri la evoluado de vivaĵoj pro tio.

La kialo por nepre akcepti evoluadon estas la amaso de evidentaĵoj, kiel la genetikaj intersimiloj, la fosilioj, la distribuo de specioj en la mondo, kaj eĉ rekta observo. Evoluado mem tute nenegeblas, kaj ĉiu fakto estas komplete kohera kun tio ke okazis pro natura selekto sole.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-09 07:41:06

miĥil:
bildo: Do, ĉio disvolviĝas. Evoluo de vivaĵaj specoj estas nur parto de universa disvolviĝo.
Pli bone, sed mi ankoraŭ restas dubi ĉu tio estas vera. Mi ne scias ĉu 'ĉio disvolviĝas' (ĉu mia komputilo 'disvolviĝis'?). Kaj ĉiuokaze mi ne kredas pri la evoluado de vivaĵoj pro tio.
Certe, via komputilo disvolviĝas! rideto.gif Ĉu vi ne upgradas ĝin? demando.gif
Sed mi estu serioza. Vi povas vidi disvolviĝado de homo, ekde ĝia naskiĝo ĝis morto. Vi povas vidi disvolviĝado de flako, ekde ĝia apero ĝis ĝia sekiĝo. Probable vi scias, ke ankaŭ montaroj iam aperis, kaj kiam ajn erodos kaj malaperos. Kial? La kialo estas simpla kaj fatala: tempo, kiu povas iri nur antaŭen kaj neniam malantaŭen. Tial ankaŭ via komputilo kiam ajn erodos kaj malaperos, se vi lasu ĝin en paco.
Verdire, disvolviĝado ne ĉiam estas la ŝanĝo de simpla al malsimpla, de malbona al bona, sed ankaŭ de malsimpla al simpla, de bona al malbona. Ĉu vi kredas, ke en nia mondo ekzistas io, kio estas ekster la tempo? Se ekzistas, do, ĝi ne disvolviĝas. Ĉio cetera disvolviĝas. Ankaŭ specoj de vivaĵoj disvolviĝas. Kiel? Pri tio klarigas teorio de evoluado, kiu estas tre bone bazita sur faktoj.

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-09 11:53:18

La unuaj artikoloj de la “Kredo de la nekredema” faras referencon al la pseudoscienco de la Evoluismo. La Nobel-premio Jean Rostand, en lia verko “Kion mi kredas”, diras: “Koncerne al la realaĵo de la organika evoluo, mia kredo estas nerompebla. Ne ĉesas esti vero ke la klasikaj eksplikoj de la genezo de la specioj estas for kontentigi ĉiujn spiritojn. De mia parto mi konsideras ilin ĉiuj kiel fabeloj de feinoj por uzo de adoltoj.... Estas precize havi la nerompeblan kuraĵon rekoni ke ni ignoras ĉiu sur tiu mekanismo”. Konata konfeso de lia nerompebla kredo, kiu, estas neita rapide konfesante ke la Evoluismo, kiel oni nin prezentas lin nuntempe, “estas fabelo de feinoj por adoltoj”.
En honoro al la Vero, ni decidas eldoni, por pruvi ke ĉi tiu “scienco” estas mito de la moderna mondo propagita de la amaskomunikiloj, ovoblanko kaj tre interesa konferenco de simpla, plaĉa kaj plenplena lingvo de komuna senso de la R. P. D-ro. Carlos Baliña, diktita en la jaro 2004 kaj organizita de la centro de Sankta Katolika formado Bernardo de Claraval (sepa renkonto), en Luján. De jam, ni dankas la grupon por lia valora alportas.
---------------------------
Ĉi tiu estas de la diskutoj kiuj neniam finiĝas. Mi estas ankaŭ studante aliajn temojn kiel la hipotezo sur la estingo de la dinosaŭroj. Ne ŝajnas ebla ke ili mortis ĉar ili ne lokhavis en la Kofron de Noa, ĉar ankaŭ estis maraj dinosaŭroj. Kaj la teorio ke la dinosaŭroj mortis ĉiu subite por la falo de granda meteorito por la parto de la Golfo de Jukatanio http://eo.wikipedia.org/wiki/Jukatanio haltas esti estinta jam forĵetita.

Pridubas tezon sur la estingo de la dinosaurioj

La estingo de la dinosaŭroj antaŭ 65 milionoj da jaroj ne oni povas klarigi nur por la kolizio de asteroido kontraŭ la Tero, sed estas la rezulto de longa procezo de klimata transformo, laŭ rezultoj de esploro malkaŝitaj ĉi tiu vendredo por germana paleontologo.
http://www.prensalibre.com/vida/ciencia/Cuestionan...
.................

Kaj granda kvanto da aĵoj kaj aferoj.

Eduardo lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-09 17:54:16

bildo:Ĉio cetera disvolviĝas. Ankaŭ specoj de vivaĵoj disvolviĝas. Kiel? Pri tio klarigas teorio de evoluado, kiu estas tre bone bazita sur faktoj.
Simple okazas tio kion mi antaŭvidas, nome ke vi simple ĉiun ŝanĝon nomas 'disvolviĝo. Bone, sed do tiam ankaŭ kreo estas disvolviĝo. Se mi kreus tablon, per martelo kaj najloj, tiam laŭ mi oni apenaŭ povas diri ke tiu tablo estas 'disvolviĝinta', kvankam tio kompreneble eblas. Ĝi ne estiĝis tuje, mi bezonus tempon por fari tiun tablon. Mi tamen dirus ke ĝi simple estis farita aŭ kreita.

Principe ankaŭ tiel eblus kun la specioj. Ne ekzistas ia filofozia kialo kial 'kreo' nepre estintus malebla. Jes, estas tute komplete klare ke la biologiaj specioj ne estas de iu kreitaj, sed ke ili evoluis. Sed tion ni ne scias pro tio ke 'ĉio disvolviĝas'. Tio ne estas interesa, kaj laŭ mi eĉ apenaŭ signifas ion ajn. Ŝajnas ke vi ne multe pli diras ol tion ke aferoj ne povas esti eternaj. Ion kion ja ankaŭ kreistoj ne asertas.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-09 18:03:57

unpensador: Ĉi tiu estas de la diskutoj kiuj neniam finiĝas.
Ĉi tiu diskuto fakte jam estas antaŭ longe finiĝinta. La afero estas findecidita. Evoluado okazis kaj okazis per natura selekto. Restas nur religiaj fundamentistoj kiuj 'diskutas' ĝin ankoraŭ. Tiuj ne estas biologoj, kies fako verdire estas.

Laŭ mia scio eĉ la papo, almenaŭ la antaŭa, agnoskis ke evoluado estas nerefutebla fakto. Kaj ankaŭ pri diversaj konataj protestantoj en Nederlando mi scias tion.

Mi supozas ke tiaj religianoj kiuj ja akceptas evoluadon ja pensas ke tiu evoluado almenaŭ okazis 'gvidate' aŭ 'iniciite' de Dio. Tio kompreneble estas blinda senevidenta kredo, kio laŭ mi tute malaceptindas, sed almenaŭ tiuj uloj respektindas pro almenaŭ ne plu resti tiom intence blindaj kiel vi ŝajnas insisti resti.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-10 05:16:26

miĥil:
bildo:Ĉio cetera disvolviĝas. Ankaŭ specoj de vivaĵoj disvolviĝas. Kiel? Pri tio klarigas teorio de evoluado, kiu estas tre bone bazita sur faktoj.
Simple okazas tio kion mi antaŭvidas, nome ke vi simple ĉiun ŝanĝon nomas 'disvolviĝo.
Vi eraris. Laŭ mi ne ĉiu ŝanĝo estas disvolviĝo, sed nur definitiva ŝanĝo. Ekz. ĉiu plenaĝa estis bebo, sed neniu plenaĝa estos bebo.

miĥil:
Ĝi ne estiĝis tuje, mi bezonus tempon por fari tiun tablon. Mi tamen dirus ke ĝi simple estis farita aŭ kreita.
Ankaŭ montaroj ne estiĝis tuje. Sed ili ja ne estas faritaj aŭ kreitaj. Tute ne gravas, ke io ajn estiĝis tuje aŭ ne tuje.

miĥil:
Principe ankaŭ tiel eblus kun la specioj. Ne ekzistas ia filofozia kialo kial 'kreo' nepre estintus malebla. Jes, estas tute komplete klare ke la biologiaj specioj ne estas de iu kreitaj, sed ke ili evoluis. Sed tion ni ne scias pro tio ke 'ĉio disvolviĝas'.
Mi pensas tamen, ke el tio sekvas, ke almenaŭ niatempaj vivaĵoj ne povas esti kreitaj. Sed kiumaniere estiĝis unuaj simplegaj vivaĵoj, ne scias eĉ sciecistoj. Ekzistas nur teorioj pri tio.

miĥil:Tio ne estas interesa, kaj laŭ mi eĉ apenaŭ signifas ion ajn. Ŝajnas ke vi ne multe pli diras ol tion ke aferoj ne povas esti eternaj. Ion kion ja ankaŭ kreistoj ne asertas.
Se ne interesa, ne legu. Mi ne petas vin.

IgorPletnev (Montri la profilon) 2012-februaro-10 07:04:10

unpensador:Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
Jes, mi kredas je evoluo. Mi fakte scias, ke ĝi okazas. Mi fakte studis biologion, kaj mi scias, ke biologia evoluo per natura selekto estas bone pruvita per amaso da faktoj, trovitaĵoj kaj observoj. Mi vidis kelkajn viajn antaŭajn mesaĝojn kaj "enketojn", kaj mi devas vin informi, ke estas vi mem, kiu estas stultulo. Pli bone legu iujn bonajn librojn pri la temo de evoluo (bedaŭrinde mi ne parolas la hispanan, do mi ne povas doni al vi titolojn), en kiuj vi trovos viajn pruvojn, anstataŭ kompromitadi vin per tiaj kretenaj mesaĝoj.

Kaj ne, mi entute ne emas diskuti kun vi pri tio. Mi ne emas anstataŭadi al vi librojn kaj peni por transdoni al vi scion, kiun vi mem povus ekhavi per iomo da klopodo.

Mi ankaŭ konfesas, ke mi tre supraĵe legis tiun ĉi fadenon, kaj mi povas nur esperi, ke el ĉiuj partoprenantoj nur tiu idiota trolo "unpensador", kiu ĝin komencis, estas tiom stulta por nei evoluon surbaze de balbutoj de iuj sensciuloj.

Mi ankaŭ petas ĉiujn saĝajn homojn ne plu afiŝi en tiu ĉi stulta fadeno. Ĝi pereu en malmemoro kiel eble plej rapide, eĉ malgraŭ la valoraj mesaĝoj de miĥil. Estas tre malbone nutri trolojn, des pli stultajn.

Reen al la supro