შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

unpensador-ისა და 7 თებერვალი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 821

ენა: Esperanto

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2013 15:33:17

Zato diris: Faktoj ekzistas. Vero ne ekzistas
La psikologia de la konatiĝo diras ke kontraŭ tio la VERO estas ke
faktoj ne ekzistas. Tio kion ni nomas "faktoj" estas menskonstruaĵoj...

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2013 15:57:18

Ops. Mi volis diri la pskologio.....

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2013 18:45:25

mihxil:Mi jam antaŭe konstatis ke vi ne komprenas la teorion de evoluado, kaj fakte plene neas ĝin. Vi estas fakte sufiĉe ekstrema.
Mi agnoskas ke mi ne komprenas TIEL bone KIEL vi la teorion de evoluado. Ŝajnas ke vi dediĉis multajn jarojn el via vivo al tiu studado, kaj nun vi bazas ĉion kiu moviĝas ekster vi sur tiu teorio.

Sammaniere, kaj pro evidenta kialo, ŝajnas ke vi scias malmulte pri filozofio kaj spiriteco (ne eklezioj, atentu!). Estas nature: vi investis tro da tempo en teorio de evoluado.

Oni ne povas multege scii pri ĉio niavive. Ni ne havas sufiĉan tempon por profunde studi kaj sciencon, kaj filozofion kaj spiritecon. Ni bezonus tri vivojn kiel tiu ĉi.

Moralaĵo: Ne alkroĉu vin tro forte al iu ajn specialeco, ĉar vi riskas gliti, ne nur ĉar vi nuntempe formetas aliajn stud-kampojn, sed ankaŭ ĉar eble estontece oni pruvos ke via tiel karesata ideo estis granda fuŝo.
Kiu scias?

Amike.

AmbreKokiyas (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2013 22:31:36

Fakte estas multe da filozofoj kiuj pripensas la teorion de la evoluado, ekzemple Popper, kiu pensis ke tio teorio ne estas scienca, ĉar ĝi ne estas "malverigebla" (Malbela vorto :-/ Ni ne povas imagi ekzperimenton kiu pruvus ke tio teorio estas malvera).
Antoniomoya, vi pravas, kiam vi diras ke multe da sciencistoj ne multe scias pri la filozofio kaj konfuzas la scienco kun la vero (mi ne diras ke mixhil estas tia sciencisto). Pro tio lli povas esti arogantaj kun la kredantoj. Ili ne pravas laŭ mi.
Mi ne penses ke tio estas "normala", sciencistoj devus multe scii pri ekkonteorio.

Sed:
*Hodiaŭ, neniu (sciencisto kaj filozofio) pensas ke la teorio de la evoluado ne estas scienca (eble iu filozofo pensas ke la teorio ne estas vera). Eble tiu teorio ne estas perfekta, eble iu trovos plibonigitan teorion (kiel la moderna fiziko plibonigis la Neŭtonan teorion) sed ĝi klarigas tro da aferojn por la sciencistoj rezignas ĝin.

*Ni NE uzas "Dio" science. Neniam, nenie, neniel, nenial. Kredantoj povas, se ili volas, kredi ke Dio kreis la mondon, sed sciencistoj ne devas uzi tion koncepton. La problemo kun Dio estas, ke Dio klarigas ĉion. La tondro? Dio. La vivo? Dio. La gravito? Dio. Se ĉiuj homoj pensus "Dio klarigas ĉion, do mi komprenas tute la mondon, mi ne devas preterpensi", scienco ne povus ekzisti kaj pliboniĝi.
Fakte, se la teorio de la evoluado estus malpruvota, (kaj mi ja ne pensas ke ĝi estus), sciencistoj dirus "Ni nenion scias pri la origino de la vivo kaj de la homo, ni serĉas novan teorion", sed certege ne "Dio ekzistas kaj kreas la homon". La kredantoj devas kompreni tion kaj rezigni ŝanĝi tion. Ili malŝparas ilan tempon.

(Mi esperas ke mi estas klara, mi ne skribas bone esperante, mi estas ekzerciĝanta lango.gif)

Duko (მომხმარებლის პროფილი) 13 დეკემბერი, 2013 13:00:47

antoniomoya:Ŝajnas ke vi dediĉis multajn jarojn el via vivo al tiu studado, kaj nun vi bazas ĉion kiu moviĝas ekster vi sur tiu teorio.
Tio estas fadeno pri teorio de evoluo, se iu skribas ĉi tie pri evoluo tio ne estas granda strangaĵo, ĉu ne? Bazite sur tio vi ne povas prijuĝi tutan vivon de forumano.

antoniomoya:Ni ne havas sufiĉan tempon por profunde studi kaj sciencon, kaj filozofion kaj spiritecon.
Ek, komprenado de kiel la evoluo funkcias, kaj ankaŭ kiel scienco funkcias ne bezonas multan tempon. Estus bone se ĉiu almenaŭ provas kompreni ilin, sen ĉiuj detaloj.[/quote]

Duko (მომხმარებლის პროფილი) 13 დეკემბერი, 2013 13:36:05

AmbreKokiyas:Fakte estas multe da filozofoj kiuj pripensas la teorion de la evoluado, ekzemple Popper, kiu pensis ke tio teorio ne estas scienca, ĉar ĝi ne estas "malverigebla" (Malbela vorto :-/ Ni ne povas imagi ekzperimenton kiu pruvus ke tio teorio estas malvera).
Mi malkonsentas kun Popper. Fakte, la sciencistoj ne malŝparus multan tempon pri ne-malverigeblajn hipotezojn. Darwin ne sciis pri DNA, nur poste ni malkovris ke DNA direktas kiel besto aŭ homo aspektas. Komparo inter nia DNA kaj DNA de simio povus esti montrinta ke ili tute ne similas. Tio povis esti fakto kiu malpruvas teorion. Sed la komparo nur montris ke ja, niaj DNA-oj tre similas, kaj la DNA de simioj estas pli simila ol la DNA de aliaj bestoj. La eksperimento nur fortigis teorion de evoluo.

Kaj jes, se iu faligas teorion de evoluo tio ne signifas ke iu ajn religio tuj anstataŭas ĝin. Kaj male, la teorio de evoluo celas nur kompreni kiel vivo funkcias. Ĝi ne celas malpruvi iu ajn religion.

Ulsterano (მომხმარებლის პროფილი) 13 დეკემბერი, 2013 13:40:54

Mi ne kredas je iu ajn sciencaj teorioj. Laŭ mia opinio, ili ne estas taŭgaj objektoj de kredo, sed estas aferoj kiuj oni provas per uzo de la scienca metodo.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 14 დეკემბერი, 2013 13:40:23

antoniomoya: Mi agnoskas ke mi ne komprenas TIEL bone KIEL vi la teorion de evoluado.
La simplan fakton ke evoluado povas krei ion novan, vi ŝajne rifuzas akcepti. Tial mi konkludis ke vi ne komprenis la teorion, ĉar tio estas pli malpli ĝia esenco. Tute ne necesas kompleta vivdediĉo, necesas nur sufiĉe baza kompreno.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 14 დეკემბერი, 2013 13:43:48

AmbreKokiyas:Ni ne povas imagi ekzperimenton kiu pruvus ke tio teorio estas malvera
Ekperimentojn eble ne, sed imageblus multegaj faktoj kiuj tute disbatus la teorion. Kutime iu ekparolus pri kunikloj en la antaŭ-kambrio

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 15 დეკემბერი, 2013 11:02:54

mihxil:La simplan fakton ke evoluado povas krei ion novan, vi ŝajne rifuzas akcepti.
Ne dubinde ke la lingvo-barilo ĉiam kaŭzas problemojn, ne nur de interkompreno, sed ankaŭ de esprim-kapablo. Hieraŭ mem mi pensis ke iu kiu fuŝe parolas iun lingvon (ekzemple mi, en E-o) regas majstre alian lingvon (kutime la gepatran).

Tio dirite, mi ne rifuzas akcepti ke evoluado povus krei ion novan. Ne, ne.

Tio kion mi rifuzas akcepti estas ke aĵoj fariĝu solaj.

Bonvolu vidi mian mesaĝon ĉe via Lernu-Angulo.

Amike.

ზემოთ დაბრუნება