본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

글쓴이: unpensador, 2012년 2월 7일

글: 821

언어: Esperanto

Stefano888 (프로필 보기) 2013년 12월 15일 오후 10:46:52

Mi estas nur scivola. Tiuj, kiuj kredas la teorion de evoluo, bonvolu diri al mi pri plantoj. Natura selekto ne okazas inter plantoj. Kiel do plantvivo evoluis, se ĝi fakte evoluis?

(Se la teorio de evoluo estas vera, ĝi efektive ne ŝanĝas miajn religiajn kredojn. Tial, mi ne havas religian kialon, kiu instigas min nei la teorion.)

mihxil (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오전 7:24:08

antoniomoya:Tio dirite, mi ne rifuzas akcepti ke evoluado povus krei ion novan. Ne, ne.

Tio kion mi rifuzas akcepti estas ke aĵoj fariĝu solaj.
Tio estas rifuzo kaj miskompreno de la teorio de evoluado, ĉar ĝi diras ke aĵoj fariĝas sole per (natura) selekto, kaj ke neniu ajn tie kunagas. Se mi diras 'evoluado' mi ne nur celas ke io evoluas (ke io iompostiome ŝanĝiĝas). Mi celas la teorion de evoluado, la tutan kadron kaj faktaron de la fako de biologio, kiu diras pli ol nur tion, kiu ankaŭ parolas pri la mekanismoj kaj tiel plu.

antoniomoya:Bonvolu vidi mian mesaĝon ĉe via Lernu-Angulo.
Pardonu, sed tia aŭtomata traduko estas nekomprenebla. Bonvolu tamen provi komuniki viajn pensojn publike kaj en esperanto.

mihxil (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오전 7:29:32

Stefano888:Natura selekto ne okazas inter plantoj.
Mi ne scias de kie vi prenis tiun sensencaĵon. Kompreneble natura selekto ankaŭ okazas inter plantoj. Kial ekzemple arboj estas tiel altaj? Ĉar ili konkuras inter ili por la ricevo de lumo.

Stefano888:Se la teorio de evoluo estas vera
Ne plu eblas paroli pri la teorio de evoluado kvazaŭ ĝi povus esti ne vera. Ĝi estas vera. La faktoj ekstreme tien montras, do estus iom strange ankoraŭ paroli pri 'se ĝi estus vera'. Ni ankaŭ ne plu parolus 'se la tero orbitus la sunon', kvazaŭ tio ankoraŭ iel estus pridemandata.

Duko (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오전 7:50:52

Stefano888:Mi estas nur scivola. Tiuj, kiuj kredas la teorion de evoluo, bonvolu diri al mi pri plantoj. Natura selekto ne okazas inter plantoj. Kiel do plantvivo evoluis, se ĝi fakte evoluis?

(Se la teorio de evoluo estas vera, ĝi efektive ne ŝanĝas miajn religiajn kredojn. Tial, mi ne havas religian kialon, kiu instigas min nei la teorion.)
Scienca teorio ne estas religio, oni ne "kredas" ĝin. Oni simple akceptas ĝin kiel la plej bona klarigo por iu natura fenomeno.
Natura selekto okazas ankaŭ inter plantoj. Mi miras pri via aserto, de kie vi prenis tiun ideon?

voxclamantes (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오후 4:16:11

erinja:Mi forte malrekomendas uzi la naziojn por pruvi ke vi pravas pri io. Tio (pli malpli certiĝas ke neniu plu aŭskultos viajn opiniojn. Per uzo de la nazioj kiel ekzemplon, oni pli malpli tuj malgajnas debaton.
Kial? Tial ke vi persone ne ŝatas naziojn? Vero estas vero, eĉ se ĝi venas de fiuloj, ĉu?

Diri tiel estas nura "ad hominem" atako : la nazioj malpravas pri ĉio, ĉar ili estas fiuloj. Nelogika kaj intelekte malhonesta.

antoniomoya (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오후 9:47:47

mihxil:Pardonu, sed tia aŭtomata traduko estas nekomprenebla. Bonvolu tamen provi komuniki viajn pensojn publike kaj en esperanto.
Mi bedaŭras ke la aŭtomata traduko al via lingvo estis nekomprenebla. Tio pruvas ke la Google-tradukilo servas al nenio. Do, mi provos komuniki miajn pensojn publike (neniam mi intencis kaŝi ilin) kaj en esperanto (post longa penado, ĉar neniel mi bone regas ĝin).

El viaj diroj, tio kion mi rifuzas akcepti estas ke aĵoj fariĝas SOLAJ.

Por ke IO NOVA aperu, tiu “io nova” devas ekzisti LATENTE en la malnovaĵo, devas esti “registrita” (se tiel diri) en la programo, en la ĉeloj, same kiel okazas en komputiloj.

En ĉi tiu universo, ĈIO estas konstanta transfluigo el ebleco al realo. Io kio nur ekzistas latente (semo), disvolviĝas kaj realiĝas (arbo).

En infano ekzistas latente viron. Se tiu latento ne estus ie “antaŭvidita”, ie antaŭ-registrita, neniam ĝi povus disvolviĝi nek aperi. Ĝi devas esti antaŭ-projektita, same kiel en komputila programo. Se en komputil-programo vi ne antaŭprojektas funkcion, ĝi neniam povos aperi surekrane.

Evoluo ne povus krei ION NOVAN, se tiu “ion novan” ne estus antaŭe enskribita en la programo (en ĉeloj, DNA, aŭ ie ajn).

Latentaĵo estas disvolviĝonta programo. Se por komputiloj ni nepre bezonas bonegan inĝenieron kiu elpensu ĝin, planu ĝin kaj konstruu ĝin, por la vivo (SENFINE pli malsimpla ol komputiloj) ĉu la evolu-programo fariĝis TUTE SOLA?...

Ĉu ne temas, kiel vi kutimas diri, pri sensencaĵo?

Se vi kredas ke aĵoj fariĝas solaj, demandu al lignaĵisto aŭ al tajloro ĉu seĝoj kaj vestoj fariĝas solaj! KIOM PLI komplika estas la vivo, ol seĝoj aŭ ĉemizoj!!

Ĉi tie, logiko kaj kohero, kara amiko, mankas iomete, ĉu ne?

Pro tio, kvankam evoluo povas esti fakto, por mi ĝi ne estas HAZARDA fakto, sed INTENCA fakto.

mihxil:Bonvolu tamen provi komuniki viajn pensojn publike kaj en esperanto.
Bonvolu viavice komuniki publike kaj en esperanto ĉu, krom pri la teorio de evoluo, vi ankaŭ scias ion pri filozofio kaj spiriteco.

Amike.

kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오후 10:22:06

Stefano888:Mi estas nur scivola. Tiuj, kiuj kredas la teorion de evoluo, bonvolu diri al mi pri plantoj. Natura selekto ne okazas inter plantoj. Kiel do plantvivo evoluis, se ĝi fakte evoluis?

(Se la teorio de evoluo estas vera, ĝi efektive ne ŝanĝas miajn religiajn kredojn. Tial, mi ne havas religian kialon, kiu instigas min nei la teorion.)
Kiel vi elpensis la ideon ke plantoj ne evoluas? Ĉu vi pensas ke maizo, tritiko, pizoj, pomoj, terpomoj, kaj tiel plu ĉiam ekzistadas? Ni direktis (iĝis?) la evoluon de plejmulto de niaj manĝplantoj dum centjaroj, eĉ miljaroj. La natura selekto tiel facile okazas inter plantoj sen ni. Plantoj konkuras por sunlumo, tero, akvo, kaj aliaj.

voxclamantes:
erinja:Mi forte malrekomendas uzi la naziojn por pruvi ke vi pravas pri io. Tio (pli malpli certiĝas ke neniu plu aŭskultos viajn opiniojn. Per uzo de la nazioj kiel ekzemplon, oni pli malpli tuj malgajnas debaton.
Kial? Tial ke vi persone ne ŝatas naziojn? Vero estas vero, eĉ se ĝi venas de fiuloj, ĉu?

Diri tiel estas nura "ad hominem" atako : la nazioj malpravas pri ĉio, ĉar ili estas fiuloj. Nelogika kaj intelekte malhonesta.
Jen Reductio ad Hitlerum.

Ekzemple, de Vikipedio: "La senperfortulo Mohandas Karamchand Gandhi estis vegetarano, same kiel Hitlero."

Argumenti per tia maniero estas forta indiko ke vi ne plu povas fari bonajn argumentojn, kaj ke vi fakte malgajnintas la argumentadon jam.

mihxil (프로필 보기) 2013년 12월 16일 오후 10:31:37

antoniomoya:El viaj diroj, tio kion mi rifuzas akcepti estas ke aĵoj fariĝas SOLAJ.
Tio ne estas 'miaj' diroj. Tio estas la esenco de la teorio de evoluado. Evoluado okazas sole per natura (aŭ aliaj) selekto.

antoniomoya:Evoluo ne povus krei ION NOVAN, se tiu “ion novan” ne estus antaŭe enskribita en la programo (en ĉeloj, DNA, aŭ ie ajn).
Kaj sekve do, vi ne komprenas la teorion de evoluado. Ĉar ĝuste kaj precize tion ja diras ĝi.

antoniomoya:Se vi kredas ke aĵoj fariĝas solaj, demandu al lignaĵisto aŭ al tajloro ĉu seĝoj kaj vestoj fariĝas solaj! KIOM PLI komplika estas la vivo, ol seĝoj aŭ ĉemizoj!!
Kaj jen denove vi nur montras tute komplete ne kompreni pri kio temas.

antoniomoya:Ĉi tie, logiko kaj kohero, kara amiko, mankas iomete, ĉu ne?
Tute ne, mankas precipe ĉe vi kompreno.

antoniomoay:Bonvolu viavice komuniki publike kaj en esperanto ĉu, krom pri la teorio de evoluo, vi ankaŭ scias ion pri filozofio kaj spiriteco.
Tio ne estas necesa, kaj eĉ pli malpli malpermesata, ĉar tiuj ne estas la temoj de ĉi tiu fadeno. Sed se vi per 'filozofio' celas ke oni parolu pri strangaj komparoj kun lignaĵistoj por tiel alveni ĉe konkludoj kiuj estas klare malĝustaj, tiam mi estas ja sufiĉe skeptika. Per pensado nure oni povas alveni ĉe neniu ajn ĝusta konkludo. Ĉiam estu la kontrolo de la eksperimento aŭ observo.

Kaj pri spiritismo mia juĝo kompreneble estas komplete malpositiva. Ĝi estas pli malpli la plej granda sensencaĵo pri kio mi iam aŭdis, kaj mi fakte iom hontas ke ĝi tiom foruras en esperantujo.... Sed estas eksterteme, bonvolu malfermi alian fadenon se vi volas pri tio paroli. Eble tamen, ne kun mi, ĉar mi vere ne interesiĝas pri tiaj frenezaĵoj, kaj mi ne povus reteni min kaj eble ne povus resti ĝentila...

antoniomoya (프로필 보기) 2013년 12월 17일 오전 7:38:20

mihxil:Sed se vi per 'filozofio' celas ke oni parolu pri strangaj komparoj kun lignaĵistoj por tiel alveni ĉe konkludoj kiuj estas klare malĝustaj, tiam mi estas ja sufiĉe skeptika. Per pensado nure oni povas alveni ĉe neniu ajn ĝusta konkludo.

Kaj pri spiritismo mia juĝo kompreneble estas komplete malpositiva. Ĝi estas pli malpli la plej granda sensencaĵo
Sen esti divenisto, mi jam antaŭsciis tian respondon.

Koncerne latentaĵon, se vi kredas ke tiu kapablo estas enskribita per si mem en la vivo, miaopinie vi estas iom naiva kaj ete kartezia. (Oni povas rakonti fabelon al mi, sed estas mia devigo uzi mian kapon por scii la veron).

Eble estas vi kiu ne komprenas kiel funkcias tiu universo farita samtempe el energio-materio, vivo kaj inteligenteco. Se nura hazardo kondukis de energio ĝis personeco, tiam mi estas ĉina drako.

Amike.

mihxil (프로필 보기) 2013년 12월 17일 오전 8:09:21

antoniomoya:Eble estas vi kiu ne komprenas kiel funkcias tiu universo farita samtempe el energio-materio, vivo kaj inteligenteco. Se nura hazardo kondukis de energio ĝis personeco, tiam mi estas ĉina drako.
Bone, mi ankoraŭfoje klarigas, ĉar vi ŝajne rifuzas kompreni. Evoluado per natura selekto ne estas nur hazardo. Estas natura selekto. En tiu mekanismo hazardo ludas rolon, sed vi ne povas diri ke 'hazardo' kondukis de energio ĝis personeco. Tio montras nur malkomprenon viaflankan. Sed tiun konkludon mi fakte jam atingis antaŭ iom da tempo... Estas iom vane paroli kun iu pri temo kiun li simple rifuzas kompreni, kaj daŭre misprezentas.

다시 위로