Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-11 01:06:14

rheotaxis:Darwino estis unu el la tre inteligenta homo kiun oni povas trovi, kaj lia teorio de evoluo komprenigi la kreadon pli bone ol ia ajn religio. Mia opinio estas: trovu mem veron, se vi volas lerni! rideto.gif
Kaj por trovi veron oni devas legi verajn librojn, ne religiajn kaŭ sciencfikciajn librojn, kiel unu aŭ du stultuloj de tiu ĉi fadeno ಠ_ಠ u mad?

Tradukisto (Montri la profilon) 2012-februaro-11 03:29:17

Mi ne havas sufiĉe da pacienco por legi ĉiujn antaŭan mesaĝojn, sed mi kredas ke la enketaj demandoj limigas niajn eblajn respondojn. Mi diras ke nur spiritismo, tio estas, la scienco kiu verkis la franca sinjoro Allan Kardec je la fino de la 19an jarcento kaj liaj daŭrigantoj, klarigas la evoluan temon. Estas 7 gravaj libroj kiujn verkis tiu sinjoro kies vera nomo estis Leon Hippolite Denizard Rivail (pardonu se mi skribas nekorekte la nomon). Tiujn kaj aliajn librojn eldonas en Esperanto, la grava Eldonejo Lorenz el Brazilo. Se vi vere interesiĝas pri tiu tema, certe ke ili klarigos vin multege. Tiu spiritismo ne estas sorĉista afero sed kristana. Ni amas Dion kaj Jesuon kaj unu el la 7 verkitaj libroj estas: "Evangelio laŭ spiritismo". Bonan Legadon!!sal.gif

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-11 05:00:12

miĥil:Komence vi diris ke 'ĉio evoluas', tiam ke 'ĉio disvolviĝas', kaj nun nur restas 'ĉiu aĵo havas komencon kaj finon'.
Kia beleco... Mi anstataŭigis la vorton "evoluo" per vorto "disvolviĝo" laŭ via postulo, kaj nun vi kulpigas min pro tio! Bone. En rusa lingvo ekzistas nur unu vorto por tiu nocio, tial tiuj du vortoj estas sinonimoj por mi. Mi ne uzu la vorton "disvolviĝo" plu. Mi uzu nur "evoluo".
Due. Komenco kaj fino de io ajn ne kontraŭdiras al evoluo de tio. Aĵoj komencas, evoluas, kaj finas sian ekzistadon.

miĥil:Cetere ne ĉio havas kaj komencon kaj finon. La universo mem probable havis komencon, sed probable ne havos finon. Ĝi ekzistos eterne.
Mi pensas alie. Mi vidas, ke ĉio havas komencon kaj finon. Tial mi pensas, ke ankaŭ universo, se ĝi havis komencon, havos finon. Mi pensas ankaŭ, ke "eterno" ne estas eterno, se ĝi estas limita per ĝia komenco.

miĥil:Sed bone, mi provizore cedus ke ĉio havas komencon kaj finon. Nun do klarigu kiel tio rilatas al la temo de la fadeno?
Antaŭe montru al mi tion, kio ne evoluas.

miĥil:Eh, kaj ebenaĵoj ne fariĝis el tektonikaj platoj? Ekz. alpoj leviĝis pro tektonika kolizio de Afriko al Eŭropo. Antaŭ ol tiu kolizio tie estis ebenaĵo, eĉ maro (parto de la Tetisa oceano, de kio la meditareneo ankoraŭ estas postrestaĵo).
Ĉiuj kontinentoj fariĝis el tektonikaj platoj. Sed ĉu ili ne estas diversaj? Se fariĝos montaro, ebenaĵo post tio ne ekzistos. Se montaro erozos, fariĝos altebenaĵo, sed neniam tiu ebenaĵo, kiu estis antaŭe.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-11 07:36:19

Tradukisto:Mi diras ke nur spiritismo, tio estas, la scienco ..
Spiritismo ne estas scienco, kaj ĉiu kiu asertas tion montras profundan nekomprenon.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-11 08:05:15

bildo:
miĥil:Komence vi diris ke 'ĉio evoluas', tiam ke 'ĉio disvolviĝas', kaj nun nur restas 'ĉiu aĵo havas komencon kaj finon'.
Kia beleco... Mi anstataŭigis la vorton "evoluo" per vorto "disvolviĝo" laŭ via postulo, kaj nun vi kulpigas min pro tio!
Vi forgesas ke vi finis per 'ĉio havas komencon kaj finon'.

bildo:Mi vidas, ke ĉio havas komencon kaj finon. Tial mi pensas, ke ankaŭ universo, se ĝi havis komencon, havos finon.
Jen, tio ĉi estas pure dogma pensado. Vi ne uzas sciencajn argumentojn sed nur la dogmon ke ĉio havu komencon kaj finon.

bildo:Mi pensas ankaŭ, ke "eterno" ne estas eterno, se ĝi estas limita per ĝia komenco.
Tion oni povus nomi 'duoneterneco' se oni insistus. Sed ĉiuokaze ne multe gravas. Vi diris ke ĉio havas komencon kaj finon. Vi ne diris ke 'nenio estas eterna', estis nur mi kiu elektis uzi tiun vorton. La sciencaj faktoj ŝajnas sugesti ke la universo ne havos finon. Vi ŝajne ne volas kredi tion ĉar tio ne kongruas kun via dogmo ke ĉio havu komencon kaj finon, kaj pretas jam ignori la faktojn. Precize kiel religiulo.

bildo:
miĥil:Sed bone, mi provizore cedus ke ĉio havas komencon kaj finon. Nun do klarigu kiel tio rilatas al la temo de la fadeno?
Antaŭe montru al mi tion, kio ne evoluas.
Mi jam provis, sed estas tute sensence. Vi simple difinas ĉion tiel ke vi povus diri ke ĝi 'evoluas'. Mi neniam dirus ke 'tablo' estas evoluinta, sed vi ŝajne volas distordi la vorton tiel ke ĝi estas. Bone, al mi ne gravas.

La demando estas: Kial vivo ne povus esti kiel tablo? Kial vivo ne povus esti kreita de iu kreiinto? Ankaŭ en imagata mondo en kio tiel estus, vivo havus komencon kaj finon, ankaŭ en tia mondo ĝi do laŭ viaj strangaj difinoj 'evoluas'. Evidente ne estas tiel ke vivo estas kiel tablo. Evidente vivo ne estas 'kreita'. Sed via babilado pri tio ke 'ĉio evoluas' tute ne rolas en la evidentaĵaro pri tio. Eĉ se 'ĉio evoluas' estus vera, tiam tio tute ne distingus inter tiuj du eblaj realoj, ĉar do eĉ tablo povas ekzisti. Kaj tion mi provadas komprenigi.

miĥil:Ĉiuj kontinentoj fariĝis el tektonikaj platoj. Sed ĉu ili ne estas diversaj? Se fariĝos montaro, ebenaĵo post tio ne ekzistos. Se montaro erozos, fariĝos altebenaĵo, sed neniam tiu ebenaĵo, kiu estis antaŭe.
Suspir'.

unpensador (Montri la profilon) 2012-februaro-11 10:41:08

Bonvolu perdoni, sed mi ne havas sufiĉe da tempo por plene korekti ĉi tiun tradukado. Estas tro longa.

http://www.unmaskingevolution.com/pdf_dl/book/reso...

Eble estas iun ajn Esperantisto tie kiu konas la anglan kaj povas traduki tion multe pli bone ol mi.
Tio kio ankaŭ okazas estas ke mi volas traduki ege bonan skribaĵon de Kamarado Ĥorheo Garrido Sanktulo Román-o pri alia afero.
http://cdn.lts.cr/files/67a826abbb4f7ed3a1b0/elnac...
________________________________

(1) Proconsul estas kolekto de ostoj eltrov en Kenjo, el kiuj kelkaj estas taksita ĉe 18 milionoj da jaroj malnova. En la 1930\'s kaj 40\'s ĝiaj homsimilaj ĉefaĵoj konjektigis, ke estis la ofta praulo de homoj kaj simioj. Poste trovas estig sia(n) priskribo estanta ŝanĝita al tiu, de besto kiu piediris sur kvar gamboj kun sia(n) palmoj laŭ kiel makakoj, estis senvosta, kaj loĝis en arboj. Hodiaŭ, Proconsul ne akceptita kiel pruvo ke homoj kaj simioj venis de ofta praulo. "Leganta Resumo Libro de Faktoj", Leganta Resumo Ltd: Sidnejo, 1985 p:11; J. Whitfield Gibbons, "Britannica Libro de la Jaro", Enciklopedio Britannica Korporacio: Ĉikago, 1986 p:296; Hermann K. Bleibtreu "Britannica Libro de la Jaro", Enciklopedio Britannica Korporacio: Ĉikago, 1985 p:163 (2) k.t.p. kaj ege pli pluraj artikoloj kaj librojn) ktp.

Vi povas kopii kaj tradukii ĝin kun la helpo de la de la dekstra parto de la muso (se vi vidas manon, tiel la mano ĉanĝiĝos en
sagon) http://traduku.net/
kvankam mi kredas ke tio estos senutile, kiel la Biblion diras: "Stultorum infinitus est numerus" (La Predikanto Ĉapitro 1a) kaj simile Alberto Einstein (Unuŝtono)
"Du aĵoj estas senfinaj (infinitaj): La Universo kaj la homa Stulteco; pri la Universo mi ne estas certe." Jes ja, mi scias ke vi nur kredas je la televidilo aŭ klaĉgazetoj kiel "Bildzeitung" kaj similaij.

Edu lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-11 12:04:30

unpensador:[url= http://www.unmaskingevolution.com/pdf_dl/book/resource.PDF]http://www.unmaskingevolution.com/pdf_dl/book/resource.PDF[/url]
Jam en tiu parto kiun vi citas troviĝas la kontraŭdiroj kaj neveraĵoj.

La skemo estas:
"Evoluado diras ke Proconsul pruvas ke homoj evoluis'.
Kaj tiam ĝi prezentas la 'faktojn', inter kiuj tiu kiun vi citis kaj kiu ĉi tiel konkludas:
'Hodiaŭ, Proconsul ne estas akceptata kiel pruvo ke homoj kaj simioj devenis de komuna pralulo'.

Do en tiu eta parto mi vidas jam klaran problemon. Unue 'Evoluado' do tute ne diras ke Pronconsul pruvas ke homoj evoluis. Tio simple ne estas vera. Eble antaŭ cent jaroj iuj sugestis ke Pronconsul povus esti praula specio de homoj. Tion oni nun ne plu diras. Tiel funkcias scienco. Oni proponas kaj testas ideojn.

La kontraŭdiro inter la du asertoj estas fakte sufiĉe klara, kaj estas preskaŭ komika.

Sekve vi citas merdon. Estas klare ke ne indas eĉ legi la tuton. Mi proponas ke vi legu librojn pli fidindajn, kaj ne nur la rubon de senedukaj kreistoj. Ekz. legu libron de Dawkins, sendube kelkaj estas hispanigitaj.

LoadaLudo (Montri la profilon) 2012-februaro-11 12:10:29

La teorio de evoluo nuntempe estas fakton! Mi "kredas" al ĝin ĉar la plej bonaj sciencistoj diras, ke ĝi estas vere. Eble en la estonteco ekzistos pli bonan teorion, sed nuntempe estas stulta voli anstataŭi la sciencajn faktojn per dion.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-11 13:09:45

LoadaLudo:La teorio de evoluo nuntempe estas fakton! Mi "kredas" al ĝin ĉar la plej bonaj sciencistoj diras, ke ĝi estas vere. Eble en la estonteco ekzistos pli bonan teorion, sed nuntempe estas stulta voli anstataŭi la sciencajn faktojn per dion.
Mi eĉ pensas ke en la estonteco ne estos alia teorio. Nur detale oni plibonigos. Evoluado certe okazis, tio estas tiom certa kiom estas certa ke la tero orbitas la sunon. Tiaj faktoj ne estas ŝanĝiĝemaj.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-11 15:35:49

miĥil:
Nur stultaĵoj do. Tute ne preneblas seriozaj. Evidente temas pri idioto.
siatempe Kopernik,Darvin,Ejnŝtejn kaj aliaj same ne akcepteblis por "mainstream"-aj sciencistoj.
ĉu vi kredas ke nun neeblas samaj grandaj mirindaj esploroj kiuj povus rekrei modernon sciencon?do ekzistas multaj nekompreneblaj kaj klarigindaj en mondo!

Reen al la supro