Yugawe
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
ca, kivuye
Ubutumwa 821
ururimi: Esperanto
Matthieu (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 10:55:18
Lakiro:Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize.Neniu krom geologiistoj kaj astronomiistoj? Ĉiuj sciencistoj akceptas ekde pli ol duonjarcento, ke Tero formiĝis antaŭ proksimume 4,5 miliardoj da jaroj. Vikipedio eĉ havas artikolon, kiu klarigas, kiel oni povas scii tion.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 13:38:34
Lakiro:Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize.Ke ne estas sciata la aĝo de la tero je precizeco de unu minuto ne signifas ke ĝi ne estas sciata. Ĝi estas sufiĉe akurata sciata, kaj multaj asertas ĝin, kaj ĝi ĉiuokaze ne estas 30 mil jaroj. Kaj neniam oni ŝanĝos tion.
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 14:02:08
Mutusen:Ĉiuj sciencistoj akceptas ekde pli ol duonjarcento, ke Tero formiĝis antaŭ proksimume 4,5 miliardoj da jaroj.Mi ĉiam ridas, kiam homoj laŭte deklaras, ke "ĉiuj sciencistoj scias...". Neniam duru anstataŭ sciencistoj! Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure. En viki oni skribas pri diversaj metodoj kaj pri diversa precizeco. Ĝis nun ekzistas malfacilaĵoj dum difinado de tre malproksimaj periodoj, kiam la metodoj donas grandegan ekarton.
Dekomence en Wikipedia aperas ia ajn artikolo kaj poste la sciencistoj komencas disputi kaj juĝi unu la alian pro neperfektaj metodoj kaj trompo. Legu pri tiuj metodoj en interreto, precipe inter geologoj kaj radiofizikistoj.
Jes, mi tute forgesis pri mihxil. Li devas veni kaj diri "tio ne estas vera". Mi jam ridas.
Mihxil, kial vi silentas pri marsanoj, kiuj konstruis ĉinan muron?
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 15:47:46
Lakiro: Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure.La fakuloj disputas pri detaloj kaj bagatelaĵoj. Mi antaŭvidis, ke Vi skribos ion similan, sed tio estas nur tedatako.
Vi skribas interesajn aferojn, kiam temas pri lingvo aŭ etnografio.
Mi amike konsilas al Vi, ne disputu en temo, kiun Vi ne komprenas ĉar Vi estas vere ridinda.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 17:09:42
maratonisto:Ĉi teme li efektive estas plene ignorinda. Li evidente tute ne scias pri kio li parolas.Lakiro: Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure.La fakuloj disputas pri detaloj kaj bagatelaĵoj. Mi antaŭvidis, ke Vi skribos ion similan, sed tio estas nur tedatako.
Vi skribas interesajn aferojn, kiam temas pri lingvo aŭ etnografio.
Mi amike konsilas al Vi, ne disputu en temo, kiun Vi ne komprenas ĉar Vi estas vere ridinda.
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2014 17:45:14
Bedaŭrinde ĉiuj partoprenantoj en ĉi tiu temo ne povas ion kompreneblan diri kaj mi ne renkontis dignan parolanton. Certe mi devas restigi la temon, por ke ne donu la ŝancon al silentuloj ridi.
Saluton al darvinistoj!
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 16 Ruhuhuma 2014 16:35:41
Lakiro: Ĉiuj homoj rajtas havi propran opinion.Ne estas afero de 'opinio'. Kaj la fakto ke vi uzas la terminon 'darvinismo' montras ke vi probable tro legas la kreismanojn. Temas pri la teorio de evoluado, aŭ fakte simple la termino 'biologio' sufiĉas, ĉar apenaŭ io klarigeblas sen tiu teorio en tiu fako.
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 22 Ruhuhuma 2014 17:58:48
Paulinho skribis:Se estis kosma evoluado (persone akceptas tion) tiu evoluo okazis de praa eksplodo ĝis la formado de sistemoj: la universo estas sistemo, galaksioj estas sistemoj, la stela sistemoj estas sistemoj, ĉiu planedo estas sistemo. En la tero la biosfero estas sistemo, la vivo estas sistemo, ĉiu vivanta estaĵo estas sistemo (el fizika vidpunkto, ne filozofa). Paroli pri homo kiel sistemo estas paroli pri la kerno de la teorio de evoluado. Vere iu ion ne komprenis.
Citaĵo:
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.
Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 22 Ruhuhuma 2014 18:17:51
Paulinho:..sistemoj..Kiel vi difinas 'sistemo'?
erinja (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2014 04:38:15
Paulinho:erinja skribis:Prave, mi nenion komprenas pri viaj kosmaj sistemoj. Mi sugestas malfermi alian fadenon por diskuti tiun temon, kaj por klarigi viajn pensojn pri tio. Aldonaj mesaĝoj pri tiu temo en ĉi tiu fadeno estos nuligitaj, ĉar mi plu ne vidas ligon. Vi sendube rajtas paroli pri viaj pensoj en la forumoj; simple faru tion en taŭga (nova) fadeno.Paulinho skribis:Se estis kosma evoluado (persone akceptas tion) tiu evoluo okazis de praa eksplodo ĝis la formado de sistemoj: la universo estas sistemo, galaksioj estas sistemoj, la stela sistemoj estas sistemoj, ĉiu planedo estas sistemo. En la tero la biosfero estas sistemo, la vivo estas sistemo, ĉiu vivanta estaĵo estas sistemo (el fizika vidpunkto, ne filozofa). Paroli pri homo kiel sistemo estas paroli pri la kerno de la teorio de evoluado. Vere iu ion ne komprenis.
Citaĵo:
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.
Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.