Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

ya unpensador, 7 Februari 2012

Ujumbe: 821

Lugha: Esperanto

Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 10:55:18 asubuhi

Lakiro:Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize.
Neniu krom geologiistoj kaj astronomiistoj? Ĉiuj sciencistoj akceptas ekde pli ol duonjarcento, ke Tero formiĝis antaŭ proksimume 4,5 miliardoj da jaroj. Vikipedio eĉ havas artikolon, kiu klarigas, kiel oni povas scii tion.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 1:38:34 alasiri

Lakiro:Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize.
Ke ne estas sciata la aĝo de la tero je precizeco de unu minuto ne signifas ke ĝi ne estas sciata. Ĝi estas sufiĉe akurata sciata, kaj multaj asertas ĝin, kaj ĝi ĉiuokaze ne estas 30 mil jaroj. Kaj neniam oni ŝanĝos tion.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 2:02:08 alasiri

Mutusen:Ĉiuj sciencistoj akceptas ekde pli ol duonjarcento, ke Tero formiĝis antaŭ proksimume 4,5 miliardoj da jaroj.
Mi ĉiam ridas, kiam homoj laŭte deklaras, ke "ĉiuj sciencistoj scias...". Neniam duru anstataŭ sciencistoj! Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure. En viki oni skribas pri diversaj metodoj kaj pri diversa precizeco. Ĝis nun ekzistas malfacilaĵoj dum difinado de tre malproksimaj periodoj, kiam la metodoj donas grandegan ekarton.
Dekomence en Wikipedia aperas ia ajn artikolo kaj poste la sciencistoj komencas disputi kaj juĝi unu la alian pro neperfektaj metodoj kaj trompo. Legu pri tiuj metodoj en interreto, precipe inter geologoj kaj radiofizikistoj.

Jes, mi tute forgesis pri mihxil. Li devas veni kaj diri "tio ne estas vera". Mi jam ridas.
Mihxil, kial vi silentas pri marsanoj, kiuj konstruis ĉinan muron?

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 3:47:46 alasiri

Lakiro: Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure.
La fakuloj disputas pri detaloj kaj bagatelaĵoj. Mi antaŭvidis, ke Vi skribos ion similan, sed tio estas nur tedatako.
Vi skribas interesajn aferojn, kiam temas pri lingvo aŭ etnografio.
Mi amike konsilas al Vi, ne disputu en temo, kiun Vi ne komprenas ĉar Vi estas vere ridinda.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 5:09:42 alasiri

maratonisto:
Lakiro: Eĉ fondintoj de radioizotopaj metodoj agnoskas neprecizecon de tiuj metodoj kaj ankoraŭ ne instruiĝis apliki ĝin plenmezure.
La fakuloj disputas pri detaloj kaj bagatelaĵoj. Mi antaŭvidis, ke Vi skribos ion similan, sed tio estas nur tedatako.
Vi skribas interesajn aferojn, kiam temas pri lingvo aŭ etnografio.
Mi amike konsilas al Vi, ne disputu en temo, kiun Vi ne komprenas ĉar Vi estas vere ridinda.
Ĉi teme li efektive estas plene ignorinda. Li evidente tute ne scias pri kio li parolas.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2014 5:45:14 alasiri

Maratonisto, certe mi sufiĉe laciĝis babili tie ĉi. Ĉiuj homoj rajtas havi propran opinion. Mi neniam agnoskos la darvinismon ĉar precize scias la veron. Ĉiu homo havas tiun veron, kiun li konas aŭ volas scii.
Bedaŭrinde ĉiuj partoprenantoj en ĉi tiu temo ne povas ion kompreneblan diri kaj mi ne renkontis dignan parolanton. Certe mi devas restigi la temon, por ke ne donu la ŝancon al silentuloj ridi.
Saluton al darvinistoj!

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2014 4:35:41 alasiri

Lakiro: Ĉiuj homoj rajtas havi propran opinion.
Ne estas afero de 'opinio'. Kaj la fakto ke vi uzas la terminon 'darvinismo' montras ke vi probable tro legas la kreismanojn. Temas pri la teorio de evoluado, aŭ fakte simple la termino 'biologio' sufiĉas, ĉar apenaŭ io klarigeblas sen tiu teorio en tiu fako.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2014 5:58:48 alasiri

erinja skribis:
Paulinho skribis:
Citaĵo:
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.
Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.
Se estis kosma evoluado (persone akceptas tion) tiu evoluo okazis de praa eksplodo ĝis la formado de sistemoj: la universo estas sistemo, galaksioj estas sistemoj, la stela sistemoj estas sistemoj, ĉiu planedo estas sistemo. En la tero la biosfero estas sistemo, la vivo estas sistemo, ĉiu vivanta estaĵo estas sistemo (el fizika vidpunkto, ne filozofa). Paroli pri homo kiel sistemo estas paroli pri la kerno de la teorio de evoluado. Vere iu ion ne komprenis.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2014 6:17:51 alasiri

Paulinho:..sistemoj..
Kiel vi difinas 'sistemo'?

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2014 4:38:15 asubuhi

Paulinho:erinja skribis:
Paulinho skribis:
Citaĵo:
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.
Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.
Se estis kosma evoluado (persone akceptas tion) tiu evoluo okazis de praa eksplodo ĝis la formado de sistemoj: la universo estas sistemo, galaksioj estas sistemoj, la stela sistemoj estas sistemoj, ĉiu planedo estas sistemo. En la tero la biosfero estas sistemo, la vivo estas sistemo, ĉiu vivanta estaĵo estas sistemo (el fizika vidpunkto, ne filozofa). Paroli pri homo kiel sistemo estas paroli pri la kerno de la teorio de evoluado. Vere iu ion ne komprenis.
Prave, mi nenion komprenas pri viaj kosmaj sistemoj. Mi sugestas malfermi alian fadenon por diskuti tiun temon, kaj por klarigi viajn pensojn pri tio. Aldonaj mesaĝoj pri tiu temo en ĉi tiu fadeno estos nuligitaj, ĉar mi plu ne vidas ligon. Vi sendube rajtas paroli pri viaj pensoj en la forumoj; simple faru tion en taŭga (nova) fadeno.

Kurudi juu