본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

글쓴이: unpensador, 2012년 2월 7일

글: 821

언어: Esperanto

unpensador (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 2:59:25

Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

http://www.newgeology.us/presentation32.html

http://translator.prompsit.com/tradurl.php

Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

http://www.youtube.com/watch?v=RnmBaWy4DJo

Eduardo rideto.gif

troyshadow (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 7:08:32

mi kredas je evoluo kaj malevoluo,kaj ke tio komencis kaj okazas laŭ volo de Dio.
Mi ne markis ion similan en enketo,do ne respondis

mihxil (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 7:26:55

Kial vi ne vortigas viajn enketojn per neŭtralaj vortoj?

mihxil (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 7:28:44

troyshadow: malevoluo
Kio estas 'malevoluo'? Ĉu vi havas ekzemplon?

Dollyswamm (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 7:57:50

Dio faris nin, ne semioj.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 9:27:55

Dollyswamm:Dio faris nin, ne semioj.
Damne, fek...Ĉi tiu enketo estas nur por kristanoj kaj religiemuloj amantaj Dion...
Ekzistas granda libro (kaj multegaj pruvoj) pri la evoluo de estaĵoj, nin certe ne faris la simioj, sed de komuna prasimia estaĵo ni ambaŭ (homoj kaj simioj) devenas.

Vere, ĉu vi pensas ke iam ekzistis Adamo kaj Eva? Tio ja estas stultaĵo.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 9:31:56

Ne, estas imaga afero, kiel la ekzisto de la elfoj aŭ tio de la astrala korpo
Ĉu vi vere kuraĝas diri ke "Dio" estas mala afero al "elfoj"? Ili ambaŭ mense kaj image ekzistas, eĉ ili ekzistas en fantasiaj libroj, sed ni ne havas veran atestilon pri ilia ekzisteco, ili povas magiumi kaj aperi aŭ malaperi de iu ajn loko nur pere de tiu magio...verdire, kia fanatika ekleziano faris tiun ĉi enketon?

Desmut (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 9:37:01

Ĉu vi kredas je stultaJ teorioJ de Adamo kaj Eva?

Ho...Desit1 pravas, ni simple devus pensi ke homoj ne estas magiaj aferoj, magie elfaritaj kaj ke de magiaĵo venas nia inteligeco kaj povoj.
Se oni konsideras sin inteligentulo, oni ne povas pensi ke Dio kreis nin el koto aŭ ripo. Tio ja estas vera sensencaĵo!!!

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 9:40:24

Mi efektive ne scias, kiel respondi tion ĉi.

Mi ne "kredas je" tiuj teorioj. Mi akceptas ilin kiel la nuntempe ĝenerale akceptitan sciencan teorion. Mi ne estas sciencisto, do mi lasas al sciencistoj la decidon, kiu teorio estas "ĝusta", kaj eble iam estos pli bona teorio ol la evolua.

mihxil (프로필 보기) 2012년 2월 7일 오후 9:51:36

Desit1: nin certe ne faris la simioj, sed de komuna prasimia estaĵo ni ambaŭ (homoj kaj simioj) devenas.
Ni ne devenis de 'prasimio'. Ni estas simioj. Ni estas pli proksimaj al ĉimpanzoj ol ĉimpanzoj estas al goriloj. Se ĉimpanzoj kaj goriloj estas simioj, tiam ankaŭ homoj estas.

Almenaŭ tiel estas en 'kladista' vidpunkto, kio estas laŭ mi la kutimo nuntempe en biologio.

다시 위로