目次へ

Dana kaj Norvega

Desit1,2012年2月13日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月13日 20:03:06

Ĉu veras ke la dana lingvo kaj la norvega lingvo estas la sama lingvo sed nur iomete malsimilaj?
Ĉu vere la danoj sentas sin ofenditaj kiam al ili oni diras ke la norvega estas preskaŭ sama al ilia?
Aŭ, ĉu la norvegoj sentas sin ofenditaj se oni diras ke ilia lingvo estas sama al ilia?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2012年2月13日 21:51:01

Desit1:Ĉu veras ke la dana lingvo kaj la norvega lingvo estas la sama lingvo sed nur iomete malsimilaj?
Ĉu vere la danoj sentas sin ofenditaj kiam al ili oni diras ke la norvega estas preskaŭ sama al ilia?
Aŭ, ĉu la norvegoj sentas sin ofenditaj se oni diras ke ilia lingvo estas sama al ilia?
Norvegaj, Dana kaj Sveda lingvoj tre similas inter si. Mi skribis "Norvegaj" ĉar ekzistas du norvegaj lingvoj "Nynorsk" kaj "Bokmål".

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年2月14日 0:21:20

Mi estas Vikipediisto, kaj iam mi vidis ion kuriozan: En Vikipedio ekzistas "META", tie oni regas la projektojn, kaj ekzistas projektojn laŭlingvo. Ĉe Skanwiki oni regas kaj kontrolas la Vikipediojn en la dana, la norvegaj kaj la sveda. ¡En unu sama loko oni kontrolas kvar vikipediojn! Tio okazas Ĉar tiuj kvar lingvoj estas tre similaj (tamen, ne estas la sama)

TatuLe (プロフィールを表示) 2012年2月14日 0:32:55

La norvega, dana kaj sveda estas tiom similaj, ke iliaj parolantoj sufiĉe bone komprenas unu la alian. Sed ekzistas iom da amuzaj diferencoj, ekzemple rolig signifas "amuza" en la sveda kaj "trankvila" en la norvega.

AlfRoland:Mi skribis "Norvegaj" ĉar ekzistas du norvegaj lingvoj "Nynorsk" kaj "Bokmål".
Sed "Nynorsk" kaj "Bokmål" estas nur du apartaj skribmanieroj, ĉu ne? La parola norvega lingvo estas nur unu lingvo (tamen kun dialekta variado).

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年2月14日 5:11:55

TatuLe:La norvega, dana kaj sveda estas tiom similaj, ke iliaj parolantoj sufiĉe bone komprenas unu la alian. Sed ekzistas iom da amuzaj diferencoj, ekzemple rolig signifas "amuza" en la sveda kaj "trankvila" en la norvega.

AlfRoland:Mi skribis "Norvegaj" ĉar ekzistas du norvegaj lingvoj "Nynorsk" kaj "Bokmål".
Sed "Nynorsk" kaj "Bokmål" estas nur du apartaj skribmanieroj, ĉu ne? La parola norvega lingvo estas nur unu lingvo (tamen kun dialekta variado).
Bokmål (lingvo de libro) estas pli daneca ol Nynorsk (Nova Norvega (lingvo))

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年2月14日 6:04:59

Sahaquiel:Mi estas Vikipediisto, kaj iam mi vidis ion kuriozan: En Vikipedio ekzistas "META", tie oni regas la projektojn, kaj ekzistas projektojn laŭlingvo. Ĉe Skanwiki oni regas kaj kontrolas la Vikipediojn en la dana, la norvegaj kaj la sveda. ¡En unu sama loko oni kontrolas kvar vikipediojn! Tio okazas Ĉar tiuj kvar lingvoj estas tre similaj (tamen, ne estas la sama)
Ankaŭ ĉe lernu! ni havas nur unu forumparton por tiuj lingvoj.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年2月14日 6:51:45

TatuLe:La norvega, dana kaj sveda estas tiom similaj, ke iliaj parolantoj sufiĉe bone komprenas unu la alian.
Tio mem okazas inter la hispana, la portugala kaj la itala. Se oni parolas malrapide, oni komprenas sin reciproke. Kaj eĉ oni kapablas legi, sen antaŭa lernado, la lingvojn de tiuj najbaroj.

Amike.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月14日 20:04:53

TatuLe:La norvega, dana kaj sveda estas tiom similaj, ke iliaj parolantoj sufiĉe bone komprenas unu la alian. Sed ekzistas iom da amuzaj diferencoj, ekzemple rolig signifas "amuza" en la sveda kaj "trankvila" en la norvega.
... sed la finna ... rideto.gif

MallumaKobajo (プロフィールを表示) 2012年2月14日 21:25:09

ratkaptisto:... sed la finna ... rideto.gif
La finna apartenas al alia lingvaro, la Finn-ugra. Ĝi ne estas hindeŭropa.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年2月14日 21:29:09

antoniomoya:
TatuLe:La norvega, dana kaj sveda estas tiom similaj, ke iliaj parolantoj sufiĉe bone komprenas unu la alian.
Tio mem okazas inter la hispana, la portugala kaj la itala. Se oni parolas malrapide, oni komprenas sin reciproke. Kaj eĉ oni kapablas legi, sen antaŭa lernado, la lingvojn de tiuj najbaroj.

Amike.
Tio iom funkcias ankaŭ por fremduloj - kun mia scio de la franca, la hispana kaj Esperanto mi povas ja iom kompreni italalingvajn tekstojn.

先頭にもどる