去目錄頁

i-finaĵo kontraŭ -nt-sufikso

从 Hyperboreus, 2012年2月13日

讯息: 20

语言: Esperanto

lgg (显示个人资料) 2012年2月14日上午11:18:52

Konstrukcio 'vidi + INF' estas abominajho kaj devas esti fortemptigata. Estas haladza heredajho de lingvoj latinidaj.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月14日下午5:22:55

Forigite

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月14日下午5:55:51

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月14日下午6:13:58

Laŭ mi:
mi vidis ŝin iri = mi vidis, ke ŝi iris
mi vidis ŝin irantan = mi vidis ŝin, kiu iris
mi vidis ŝin iranta = mi vidis ŝin, kiam ŝi iris

Estas nur nuanca malsamo.

sudanglo (显示个人资料) 2012年2月15日上午9:52:10

Hyperboreus, vi povas pruvi nenion per la diversaj respondoj al viaj demandoj.

Vi neglektis la fakton ke multaj ĉi tie estas lernantoj (la nomo de la retejo estas ja lernu.net) kaj ili ankoraŭ ne mastris la lingvon.

La diferenco inter infinitivo kaj prezenca participo certe estas klara al vi kiel lingvisto.

La sola tikla punkto estas ĉu vere 'vidis ŝin irantan', estus natura dirmaniero. Tio estas, ĉu karakterizi iun (aŭ ion) referencitan per persona pronomo estas natura.

Komparu:-

Mi legis stultan libron
Mi legis stultan ĝin.
Mi legis libron titolitan 'Lerni Esperanton en du horoj'
Mi legis ĝin titolitan 'Lerni Esperanton en du Horoj'.

Estas multaj libroj en la mondo. Tiel, plu difini la libron estas natura. Sed 'ĝi' jam sajnas esti io specifita.

tommjames (显示个人资料) 2012年2月15日上午10:09:34

sudanglo:Estas multaj libroj en la mondo. Tiel, plu difini la libron estas natura. Sed 'ĝi' jam sajnas esti io specifita.
Mi dirus ke tia priskribo de specifito eblas, laŭ la ekzemploj en ĉi tiu sekcio de PMEG.

Ĉu ili estas facile kompreneblaj estas alia afero. Laŭ mi estas probable ke multaj ne kaptus la nuancon de tiaj frazoj.

sudanglo (显示个人资料) 2012年2月15日上午11:56:08

Jes, Tom, foje tio havas sencon, diri Mi X-is ŝin/ĝin/lin Y-an.

Sed oni ne povas diri ke tio estas tre ĝenerala ŝablono en la lingvo. Ĉio dependas de X (kaj ankaŭ Y).

Oni apenaŭ povas diri mi trovis lin stultan - nur mi trovis lin stulta.

Hyperboreus, laŭ mia lingvo-sento la diferenco inter

1. Mi trovis lin malvivan
2. Mi trovis lin malviva

estas, ke en 1. li jam mortis kiam mi trovis lin, en 2. eble mi ekzamenis lin kaj tiel trovis ke li estas morta.

Krom se la senco de malviva estas iel kiel malvigla. Tiam nur eblas malviva.

Mi trovis ĝin (diskuton/konversacion/kunvenon) malviva.

Post-skribo: ke tiu lingvosento mia estas determinata de mia denaska lingvo, mi dubus

lgg (显示个人资料) 2012年2月15日下午5:13:05

sudanglo:Mi legis ĝin titolitan 'Lerni Esperanton en du Horoj'.
Oni ne povas kombini adjektivojn (participojn) kun pronomojn. Estas absoluta nekomprenebla.

marcuscf (显示个人资料) 2012年2月22日上午1:54:44

Kiu estas tiu sennomulo?

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月22日上午2:26:09

Forigite

回到上端