Więcej

Finvenkismo aŭ Raŭmismo?

od saffrondude, 19 lutego 2012

Wpisy: 40

Język: Esperanto

nikko (Pokaż profil) 23 lutego 2012, 07:17:42

Mi pensas, ke esperantistoj ĉesu propagandi Esperanton entute. Mi estas raŭmisto. Tute ne estas efike reklami lingvon, necesas krei tian komunumon, kiu logus homojn de ekstere, komunumon, kiu ne zorgas pri ekstera opinio, sed dume estas allogipova.

darkweasel (Pokaż profil) 23 lutego 2012, 07:28:24

nikko:Mi pensas, ke esperantistoj ĉesu propagandi Esperanton entute. Mi estas raŭmisto. Tute ne estas efike reklami lingvon, necesas krei tian komunumon, kiu logus homojn de ekstere, komunumon, kiu ne zorgas pri ekstera opinio, sed dume estas allogipova.
Kaj tio laŭ mi tre bone montras, ke "raŭmismo" kaj "finvenkismo" eĉ ne estas nepre kontraŭacelaj ideoj.

nikko (Pokaż profil) 23 lutego 2012, 07:39:34

Mi kredas je Esperanto, sed, bdaŭrinde, mi ne kredas je homaro. Esperanto estas tro bona ideo.

novatago (Pokaż profil) 4 marca 2012, 12:46:02

sudanglo:sak-strato
Tre maluzinda vorto. Pli bone "strato sen eliro" aŭ aliaj sprimoj pli komprenebla, de ĉiu pro ne esti nelogika nacia lingvaĵo.

Ĝis, Novatago.

Chainy (Pokaż profil) 4 marca 2012, 13:31:02

novatago:
sudanglo:sak-strato
Tre maluzinda vorto. Pli bone "strato sen eliro" aŭ aliaj sprimoj pli komprenebla, de ĉiu pro ne esti nelogika nacia lingvaĵo.

Ĝis, Novatago.
"Sakstrato" estas normala Esperanta vorto. Mi ofte renkontis ĝin.

novatago (Pokaż profil) 4 marca 2012, 14:39:22

Chainy:"Sakstrato" estas normala Esperanta vorto. Mi ofte renkontis ĝin.
Mi antaŭ skribi tion, kontrolis per Kukolo ĉu vere "sakstrato" estas uzata; nur aperis unu rezulto. Eble estas serĉa eraro sed nun mi provis per "sakstrata" kaj videblas multaj rezultoj. Nu, mi ne opinias ke ĝi estu bona vorto kaj uzinda, sed se ĝi estas uzata...

Ĝis, Novatago.

unpensador (Pokaż profil) 4 marca 2012, 17:04:29

darkweasel:
nikko:Mi pensas, ke esperantistoj ĉesu propagandi Esperanton entute. Mi estas raŭmisto. Tute ne estas efike reklami lingvon, necesas krei tian komunumon, kiu logus homojn de ekstere, komunumon, kiu ne zorgas pri ekstera opinio, sed dume estas allogipova.
Kaj tio laŭ mi tre bone montras, ke "raŭmismo" kaj "finvenkismo" eĉ ne estas nepre kontraŭacelaj ideoj.
Mi ĉiam akordas kun vi kaj Sudanglo (escepte pri "finvenkismo"). Viaj opinioj ŝajnas al mi tre ekvilibraj, racia kaj realistaj. Ankaŭ "nikko" rajtas. Krome, mi ne vidas nenion malbonan pri studi la Esperanton kaj aliajn lingvojn nur por amuzaĵo, pro la lingvoj mem. Estas ankaŭ homoj kiuj ŝatas speco (aŭ "klaso") de matematiko kiu por nenio estas utila. Mi konas kelkajn el ili.
Ĉiuokaze mi havas tendencon (kaj ankaŭ iom da sperto en la rilatoj de homoj kun lingvoj aliaj ol sia gepatra lingvo) por pensi ke la raŭmismo pli pravas.

Amikajn salutojn

Eduardo rideto.gif

Roman_Mutin (Pokaż profil) 10 marca 2012, 11:50:19

Kiam mi unue renkontis vorton 'Raŭmismo' mi pensis ke estas iu religio

darkweasel (Pokaż profil) 10 marca 2012, 19:06:27

Roman_Mutin:Kiam mi unue renkontis vorton 'Raŭmismo' mi pensis ke estas iu religio
Eble ne tro malprave.

cellus (Pokaż profil) 15 marca 2012, 17:13:59

Finvenkismo aŭ raŭmismo estas erara demando. La estonto montros ĉu esperanto venkos. Probable ne, sed neniu scias. Jam nun ĝi estas sufiĉe uzebla, kaj mi konas homojn kiuj nur sukcesis lerni esperanton bone, sed ne aliajn lingvojn, sed mi ankaŭ renkontis – almenaŭ unu persono – kiu ne sukcesis lerni esperanton, sed bone lernis la anglan kaj germanan!

Kjell R

Wróć do góry