إلى المحتويات

Finvenkismo aŭ Raŭmismo?

من saffrondude, 19 فبراير، 2012

المشاركات: 40

لغة: Esperanto

saffrondude (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 10:50:53 م

La du esperantaj ĉefideologioj estas malnova kvereltemo en la esperantujo. Tamen, mi ne trovis iujn mesaĝojn pri ĝi, sed mi traserĉis ĉie!

Do, mi kreis ĉi tiun mesaĝon por la sankverelo.

Mi estas Raŭmisto ĉar mi ne pensas ke Esperanto fariĝos la internacian lingvon ĉar la neplanitaj lingvoj estas tro grandaj kaj la politikuloj ne volas perfidi sian patrinlingvon, sed Esperanto estas tre bona lingvlernilo - oni pruvis ke Esperanto povus helpi la uloj ke ne povis lerni iujn lingvojn sen Esperanto.

novatago (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 10:58:42 م

saffrondude:la malkonstruitaj lingvoj
rido.gif

Plibone "neartefaritaj" aŭ "neplanitaj"

Ĝis, Novatago.

saffrondude (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 11:01:52 م

novatago:
saffrondude:la malkonstruitaj lingvoj
rido.gif

Plibone "neartefaritaj" aŭ "neplanitaj"

Ĝis, Novatago.
Dankon, mia amiko. Mi ŝanĝos ĝin tuj.

Tamen vi ne diris al ni via opinio pri ĉi tiu temo!

novatago (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 11:27:44 م

Mi ne kontraŭas neniu el tiuj vidpunktoj. Mi ne estas finvenkista sed mi pensas ke esperanto nuntempe bezonas taŭgan aktivan reklamadon por ekzisti kaj montriĝi senhonte anstataŭ kaŝemaj kunvenoj.

Ĝis, Novatago.

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 5:55:07 ص

Mi prifajfas.... senkulpa.gif

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 8:29:06 ص

Finvenkistoj mi pensas estas vorto inventita de la raŭmistoj, kiun mi ne ŝatas, ŝajnas ke ni volas venki ian militon. Finvenkistoj estas la militemuloj de la mondlingvoj kiuj volas altrudi iliajn lingvojn al la mondo.
Mi konas neniun esperantisto kiu volas venki iun ajn. La ideo de esperanto estas paco kaj amikemo, se la popoloj akceptas esperanton bonege, se ne, bone, ni ne komencos ian militon por la finvenko de io ajn.
Por mi estas klara ke la finvenkistoj estas la defendantoj de la lingvoj de la militemaj imperioj. Sed, kiel diris iu saĝulo, "la intencoj de la murdistoj ne povos venki en ĉi tiu mondo".

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 11:49:27 ص

Raŭmismo estas produkto de malespero.

Ĝi estas esence defetisma - kaj intelekte kaj emocie sak-strato.

Se oni negas la ekzisto-kialon de Esperanto, tiam kia senco restas en sin-dediĉo al la sukceso de la lingvo?

Esperanto fariĝas tiam nur hobio por stranguloj.

Vilius (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 12:41:22 م

sudanglo:Esperanto fariĝas tiam nur hobio por stranguloj.
El vidpunkto de plimulto da homaro, Esperanto ja estas hobio por stranguloj rideto.gif. Se iu demandas, kial mi lernis Esperanton (kaj, se mi ne havas tempon aŭ deziron klarigi pli detale), mi ofte diras, ke tiu estas unu de miaj hobioj.

Se mi bone komprenas, raŭmistoj nur proponas agnoski tiun fakton, kaj serĉi por novaj aplikoj de Esperanto. Mi vidas nenion malbonan en tio. Esperanto estas multo da diversaj aferoj por diversaj homoj. Unu volas ŝanĝi la mondon, la alia volas trovi amikojn, la tria serĉas por nova ŝatokupo, ktp. Kaj, laŭ mi, tiuj aplikoj de la lingvo ne ĝenas unu la alian. Faru, kion vi volas, kaj aliaj faru kion ili volas.

goli (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 1:33:44 م

Mi spektis pri raŭmismo kaj finvenkismo.
L' ideo, ke ĉiu (aŭ plejo de homoj) uzas esperanton estiel dua lingvo, estas malmulte utopia kaj ideala. L' idealoj, kiel konata, estas malfareblaj. Ĝi estas simila de l' ideo ke ĉiu estas bonkora kaj senmalbona. Nu, la raŭmismo estas mia elekto.
Entute, mi bezonas esperanton tre malmulte, ĉar mi scias anglan kaj celas ellerni francan.

LoadaLudo (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 3:44:19 م

Raŭmismo estas produkto de malespero.
Mi pensas, ke Raŭmismo estas produkto de realismo. Ne komprenu mi false, sed nur du milionoj da homoj parolas esperanton. La finvenkisma ideo ŝajnas al mi utopia.

Bonvolu korektu miajn erarojn! rido.gif

عودة للاعلى