Finvenkismo aŭ Raŭmismo?
af saffrondude, 19. feb. 2012
Meddelelser: 40
Sprog: Esperanto
saffrondude (Vise profilen) 19. feb. 2012 22.50.53
Do, mi kreis ĉi tiun mesaĝon por la sankverelo.
Mi estas Raŭmisto ĉar mi ne pensas ke Esperanto fariĝos la internacian lingvon ĉar la neplanitaj lingvoj estas tro grandaj kaj la politikuloj ne volas perfidi sian patrinlingvon, sed Esperanto estas tre bona lingvlernilo - oni pruvis ke Esperanto povus helpi la uloj ke ne povis lerni iujn lingvojn sen Esperanto.
novatago (Vise profilen) 19. feb. 2012 22.58.42
saffrondude (Vise profilen) 19. feb. 2012 23.01.52
novatago:Dankon, mia amiko. Mi ŝanĝos ĝin tuj.saffrondude:la malkonstruitaj lingvoj
Plibone "neartefaritaj" aŭ "neplanitaj"
Ĝis, Novatago.
Tamen vi ne diris al ni via opinio pri ĉi tiu temo!
novatago (Vise profilen) 19. feb. 2012 23.27.44
Ĝis, Novatago.
Tjeri (Vise profilen) 20. feb. 2012 05.55.07
Paquillo (Vise profilen) 20. feb. 2012 08.29.06
Mi konas neniun esperantisto kiu volas venki iun ajn. La ideo de esperanto estas paco kaj amikemo, se la popoloj akceptas esperanton bonege, se ne, bone, ni ne komencos ian militon por la finvenko de io ajn.
Por mi estas klara ke la finvenkistoj estas la defendantoj de la lingvoj de la militemaj imperioj. Sed, kiel diris iu saĝulo, "la intencoj de la murdistoj ne povos venki en ĉi tiu mondo".
sudanglo (Vise profilen) 20. feb. 2012 11.49.27
Ĝi estas esence defetisma - kaj intelekte kaj emocie sak-strato.
Se oni negas la ekzisto-kialon de Esperanto, tiam kia senco restas en sin-dediĉo al la sukceso de la lingvo?
Esperanto fariĝas tiam nur hobio por stranguloj.
Vilius (Vise profilen) 20. feb. 2012 12.41.22
sudanglo:Esperanto fariĝas tiam nur hobio por stranguloj.El vidpunkto de plimulto da homaro, Esperanto ja estas hobio por stranguloj . Se iu demandas, kial mi lernis Esperanton (kaj, se mi ne havas tempon aŭ deziron klarigi pli detale), mi ofte diras, ke tiu estas unu de miaj hobioj.
Se mi bone komprenas, raŭmistoj nur proponas agnoski tiun fakton, kaj serĉi por novaj aplikoj de Esperanto. Mi vidas nenion malbonan en tio. Esperanto estas multo da diversaj aferoj por diversaj homoj. Unu volas ŝanĝi la mondon, la alia volas trovi amikojn, la tria serĉas por nova ŝatokupo, ktp. Kaj, laŭ mi, tiuj aplikoj de la lingvo ne ĝenas unu la alian. Faru, kion vi volas, kaj aliaj faru kion ili volas.
goli (Vise profilen) 20. feb. 2012 13.33.44
L' ideo, ke ĉiu (aŭ plejo de homoj) uzas esperanton estiel dua lingvo, estas malmulte utopia kaj ideala. L' idealoj, kiel konata, estas malfareblaj. Ĝi estas simila de l' ideo ke ĉiu estas bonkora kaj senmalbona. Nu, la raŭmismo estas mia elekto.
Entute, mi bezonas esperanton tre malmulte, ĉar mi scias anglan kaj celas ellerni francan.
LoadaLudo (Vise profilen) 20. feb. 2012 15.44.19
Raŭmismo estas produkto de malespero.Mi pensas, ke Raŭmismo estas produkto de realismo. Ne komprenu mi false, sed nur du milionoj da homoj parolas esperanton. La finvenkisma ideo ŝajnas al mi utopia.
Bonvolu korektu miajn erarojn!