Príspevky: 79
Jazyk: Esperanto
nornen (Zobraziť profil) 26. júla 2021 22:52:46
HugoArenas:mi en jan pona mi moku e telo nasa lon insa tomo pi telo nasami en jan pona mi li moku e telo nasa lon insa tomo pi telo nasa.
a pona! sina jan sona. telo nasa li telo tawa mi. tenpo jan pona li moku e telo nasa la ale li pona.
Vincent0931 (Zobraziť profil) 2. septembra 2021 3:45:34
Ĉiuj el la tri lingvoj estas *iometete* pli neŭtrala ol Esperanto, sed tro malsufiĉe - la iliaj vortformoj estas diversa, sed en preskaŭ okazo, la signifoj de la vortoj estas tute fleksitaj al similaj konceptoj en eŭropaj lingvoj. En unu senco, ĉiuj el la tri estas eŭroklonoj en iliaj kernoj, nur kaŝvesti kiel internaciaj.
thyrolf (Zobraziť profil) 8. septembra 2021 18:25:14
Ĝi estas konstruita de homo, kiu principe ŝatis toki ponon, sed ne volas esti kontenta kun pluraj de ties limigoj kaj neklarecoj.
Tial li aliformigis la gramatikion iomete kaj larĝigis la vortprovison (en mini-mundo, kiu estas kvazaŭ la "pli granda frato" de mini.
Li parolis "al mi el la animo", kiel diras germana proverbo.
mini
mini-mundo
thyrolf (Zobraziť profil) 9. septembra 2021 7:15:05
nornen (Zobraziť profil) 9. septembra 2021 16:26:37
thyrolf:tiun ĉi semajnon mi trovis la sufiĉe novan lingvon "mini" kaj la amleksigo de tiu lingvo "mini-mundo".Dankegon por la atentigo kaj la ligiloj.
Ĝi estas konstruita de homo, kiu principe ŝatis toki ponon, sed ne volas esti kontenta kun pluraj de ties limigoj kaj neklarecoj.
Tial li aliformigis la gramatikion iomete kaj larĝigis la vortprovison (en mini-mundo, kiu estas kvazaŭ la "pli granda frato" de mini.
Li parolis "al mi el la animo", kiel diras germana proverbo.
mini
mini-mundo
Tiu lingvo aspektas al mi tre interesa kaj bone konstruita.
thyrolf (Zobraziť profil) 11. septembra 2021 8:18:57
Eĉ se interlinguA aperis post interlinguE, kaj ambaŭ lingvoj aperis jam de longaj jardekoj.
https://en.wikipedia.org/wiki/Interlingue
https://eo.wikipedia.org/wiki/Regulo_de_Wahl
https://occidental-lang.com/
la plej vigla vivo de la occidental-komunumo okazas en la rilata discord-server, kies ligilo troviĝas en occidental-lang-paĝo.
Ankaŭ tiuj kompreneble havas vikion kun pli ol 8000 artikoloj.
https://ie.wikipedia.org/wiki/Principal_p%C3%A1gin...
Hornet (Zobraziť profil) 25. októbra 2021 0:34:10
Miaj ŝatataj "mondlingvoj" estas Pandunia, Globasa, kaj Lidepla. Mi persone ne kredas ke mondaj vortoj estas facile adapteblaj por helplingvoj, sed mi ŝatas la penon ili faras.
Miaj ŝatataj logikaj lingvoj estas Lojban kaj Ithkuil (eĉ se Ithkuil eble ne estas "logika" en la sama maniero kiel aliaj lingvoj).
Miaj ŝatataj minimumaj lingvoj estas Toki Pona kaj Mini, sed mi ne vere scias multe pri ili.
Neniu el ili devigas montri ĝenron en iliaj pronomoj sistemoj, kaj en neniu el ili vireco estas defaŭlta.
Joffry (Zobraziť profil) 2. januára 2022 16:18:53
Jen elŝutebla gramatiko de Kotavao redaktita en Esperanto.
https://www.academia.edu/66409006/Gramatiko_de_Kot...
https://disk.yandex.com/i/Wle0qyJtVcNO9g
roundeddown (Zobraziť profil) 14. decembra 2024 22:38:16
Kotava havas interesan gramatikon. Eble ne tiom simpla kiom Esperanto, sed la lingvo ankoraŭ estas kaj simplega kaj esprimeblega.
Mi ne certas ĉu mi forte amas Globasa, sed almenaŭ ĝi estas iom stabila, kun plenaj vortoj por reala uzo, kaj ĝia komunumo semblas bonkora.
Eble mi lernos Dasopya iam poste. Ĝi estas oligosinteza (= ĝiaj vortoj venas el tre malmultaj radikoj), kaj ĝia gramatiko estas simpla.