Mesaĝoj: 81
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-marto-13 10:25:48
Ĉu estas ideoj pli facile esprimeblaj en tiu lingvo, ol en Esperanto?
Ĉu plia kombinebleco ne okazas je la prezo de pli malrapida trovo de la taŭga vorto? (Mi konstatis, ke la lernantoj kun literatura emo/edukado pli malfacile uzas tabelvortojn ol tiuj, kiuj estis science edukitaj.)
Blua_Monto (Montri la profilon) 2021-marto-13 11:41:25
Ĉu estas ideoj pli facile esprimeblaj en tiu lingvo, ol en Esperanto?Mi sentas, ke demanda frazo estas farita pli kohere en Globasa.
En Esperanto, demanda frazo kun ki-vorto igas, ke la ki-vorto estas ĉe la eko de la frazo : oni diras Kion vi ŝatas? sed ne *Vi ŝatas kion?. Tia specialigo ne estas en Globasa: oni simple diras yu suki keto?(laŭlitere: vi ŝati kio?), kio estas en sama ordo kiel yu suki myaw(laŭlitere: vi ŝati kato).
Ĉu plia kombinebleco ne okazas je la prezo de pli malrapida trovo de la taŭga vorto?Mi bezonas plian klarigon por kompreni ĉi tiun parton. Kion vi signifas per "plia kombinebleco"?
(Mi konstatis, ke la lernantoj kun literatura emo/edukado pli malfacile uzas tabelvortojn ol tiuj, kiuj estis science edukitaj.)[/quote]Ĉi tio ŝajnas tre subita. El kio vi ricevis tian impreson?
Altebrilas (Montri la profilon) 2021-marto-14 22:00:54
oni diras Kion vi ŝatas? sed ne *Vi ŝatas kion?Ambaŭ eblas, sed mi prefere uzus la duan kaze de miskomprenita vorto:
- Mi ŝatas xxx (neaŭdebla).
- Vi ŝatas kion?
kombinebleco: ebleco kombini la morfemojn por krei vortojn. La tabelvortoj estas ekzemplo de tio, se oni vidas iliajn du partojn kiel morfemoj (Ki+el, Ti+om, ktp). Sed iuj lernantoj faras konfuzojn : "- por la maniero, ĉu estas kial aŭ kiel? Mi ne plu memoras!"
Ŝajnas, ke Globasa pliampleksigis tiun problemon...
Blua_Monto (Montri la profilon) 2021-marto-14 23:41:53
Ambaŭ eblasĈu? Ŝajnas ke mi estis pigra iom…
Ŝajnas, ke Globasa pliampleksigis tiun problemon...Mi ne estas konfida pri tio. Por mi, ilia facileco ne diferencis multe -- Nure, la konfuzeblaj partoj estas malsamaj intere.
Ki/ku/ke distingo estus iu malfacila por kelkaj lernantoj. Ankaŭ te/to povus farigi konfuzon.
Tamen, mi ja sentas, ke Globasaj tabelvortoj estas pli facile distingeblaj, ol Esperantaj tabelvortoj -- kio, kia, kaj kie estas tre similaj paroj, ol keto, kesu, kepul.
nornen (Montri la profilon) 2021-marto-15 04:39:13
thyrolf (Montri la profilon) 2021-marto-15 14:04:33
Blua_Monto (Montri la profilon) 2021-marto-15 22:05:28
Jes, malĝojas min, ke Mundeze estas malaktiva ĉi tiutage… r/mundeze nek estas tre aktiva. Ekzistis vikio en Mundeze, sed eĉ ĝi estis fermita ĉar ĝia neaktiveco…
thyrolf (Montri la profilon) 2021-marto-16 20:23:32
Urho (Montri la profilon) 2021-aprilo-05 09:29:56
thyrolf:Intertempe mi havis kontakton kun la aŭtoro de Mundeze, kaj li diris, ke li nuntempe estas okupata per traduki la vortaron kaj la paĝon al aliaj lingvoj. Do, mundeze ne (ankoraŭ) estas mortaJen la retejo: Mundeze
juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-majo-28 05:51:31
https://pacamondo.blogspot.com/2018/08/aliaj-planl...
https://pacamondo.blogspot.com/2020/02/mallonga-en...