Ir ao conteúdo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

de MarCin83, 24 de fevereiro de 2012

Mensagens: 81

Idioma: Esperanto

Altebrilas (Mostrar o perfil) 13 de março de 2021 10:25:48

Mi iom trarigardis Globasa-n, post gugla serĉado. Mi ne vidis multajn advantaĝojn rilate al Esperanto.

Ĉu estas ideoj pli facile esprimeblaj en tiu lingvo, ol en Esperanto?

Ĉu plia kombinebleco ne okazas je la prezo de pli malrapida trovo de la taŭga vorto? (Mi konstatis, ke la lernantoj kun literatura emo/edukado pli malfacile uzas tabelvortojn ol tiuj, kiuj estis science edukitaj.)

Blua_Monto (Mostrar o perfil) 13 de março de 2021 11:41:25

Dankon pro via respondo!
Ĉu estas ideoj pli facile esprimeblaj en tiu lingvo, ol en Esperanto?
Mi sentas, ke demanda frazo estas farita pli kohere en Globasa.
En Esperanto, demanda frazo kun ki-vorto igas, ke la ki-vorto estas ĉe la eko de la frazo : oni diras Kion vi ŝatas? sed ne *Vi ŝatas kion?. Tia specialigo ne estas en Globasa: oni simple diras yu suki keto?(laŭlitere: vi ŝati kio?), kio estas en sama ordo kiel yu suki myaw(laŭlitere: vi ŝati kato).
Ĉu plia kombinebleco ne okazas je la prezo de pli malrapida trovo de la taŭga vorto?
Mi bezonas plian klarigon por kompreni ĉi tiun parton. Kion vi signifas per "plia kombinebleco"?

(Mi konstatis, ke la lernantoj kun literatura emo/edukado pli malfacile uzas tabelvortojn ol tiuj, kiuj estis science edukitaj.)[/quote]Ĉi tio ŝajnas tre subita. El kio vi ricevis tian impreson?

Altebrilas (Mostrar o perfil) 14 de março de 2021 22:00:54

Nu, oni devas rigardi post tri paĝoj por trovi la unuan ne-spaman mesaĝon.
oni diras Kion vi ŝatas? sed ne *Vi ŝatas kion?
Ambaŭ eblas, sed mi prefere uzus la duan kaze de miskomprenita vorto:

- Mi ŝatas xxx (neaŭdebla).
- Vi ŝatas kion?

kombinebleco: ebleco kombini la morfemojn por krei vortojn. La tabelvortoj estas ekzemplo de tio, se oni vidas iliajn du partojn kiel morfemoj (Ki+el, Ti+om, ktp). Sed iuj lernantoj faras konfuzojn : "- por la maniero, ĉu estas kial aŭ kiel? Mi ne plu memoras!"

Ŝajnas, ke Globasa pliampleksigis tiun problemon...

Blua_Monto (Mostrar o perfil) 14 de março de 2021 23:41:53

Jes, spamoj estas ĝenaj…
Ambaŭ eblas
Ĉu? Ŝajnas ke mi estis pigra iom…
Ŝajnas, ke Globasa pliampleksigis tiun problemon...
Mi ne estas konfida pri tio. Por mi, ilia facileco ne diferencis multe -- Nure, la konfuzeblaj partoj estas malsamaj intere.
Ki/ku/ke distingo estus iu malfacila por kelkaj lernantoj. Ankaŭ te/to povus farigi konfuzon.
Tamen, mi ja sentas, ke Globasaj tabelvortoj estas pli facile distingeblaj, ol Esperantaj tabelvortoj -- kio, kia, kaj kie estas tre similaj paroj, ol keto, kesu, kepul.

nornen (Mostrar o perfil) 15 de março de 2021 04:39:13

Toki pona.

thyrolf (Mostrar o perfil) 15 de março de 2021 14:04:33

Estas tre interesa la lingvo mundeze, sed ŝajnas al mi, ke la paĝoj estas senvivaj ekde kelkaj monatoj malgajo.gif

Blua_Monto (Mostrar o perfil) 15 de março de 2021 22:05:28

Mi ankaŭ lernis Mundeze, kaj ĝin mi ŝatas!
Jes, malĝojas min, ke Mundeze estas malaktiva ĉi tiutage… r/mundeze nek estas tre aktiva. Ekzistis vikio en Mundeze, sed eĉ ĝi estis fermita ĉar ĝia neaktiveco…

thyrolf (Mostrar o perfil) 16 de março de 2021 20:23:32

Intertempe mi havis kontakton kun la aŭtoro de Mundeze, kaj li diris, ke li nuntempe estas okupata per traduki la vortaron kaj la paĝon al aliaj lingvoj. Do, mundeze ne (ankoraŭ) estas morta ridulo.gif

Urho (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2021 09:29:56

thyrolf:Intertempe mi havis kontakton kun la aŭtoro de Mundeze, kaj li diris, ke li nuntempe estas okupata per traduki la vortaron kaj la paĝon al aliaj lingvoj. Do, mundeze ne (ankoraŭ) estas morta ridulo.gif
Jen la retejo: Mundeze

juangarciadelrio (Mostrar o perfil) 28 de maio de 2021 05:51:31

De volta à parte superior