Meddelelser: 81
Sprog: Esperanto
Komencanto2024 (Vise profilen) 25. apr. 2026 17.13.33
MarCin83:Saluton!Mi ne havas la deziron por lerni alian planlingvon, sed mi certe interesiĝis pri kiel planglivoj estas konstruitaj. Miaj plej grandaj interesoj: Toki Pona (lingvo kiu uzas malgranda alfabeto, kiu kaŭzas pli longa frazoj) kaj Ithkuil (lingvo kun kompleksa vortaro, kiu povas priskribi grandajn ideojn per malgrandaj frazoj). Ankaŭ, mi provis konstrui mian propran lingvon (sed ĝi estis pli komparebla kiel nur nova alfabeto), kiam mi estis dekjara. Oni povas supozi kiel ĝi rezultis.
Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj!
Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!
Sal'!
Se mi faris eraroj lingvaj, bonvolu ĝustigi min.

