Към съдържанието

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

от MarCin83, 24 февруари 2012

Съобщения: 87

Език: Esperanto

Komencanto2024 (Покажи профила) 25 април 2026, 17:13:33

MarCin83:Saluton!

Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj! ridulo.gif

Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!

Sal'! sal.gif
Mi ne havas la deziron por lerni alian planlingvon, sed mi certe interesiĝis pri kiel planglivoj estas konstruitaj. Miaj plej grandaj interesoj: Toki Pona (lingvo kiu uzas malgranda alfabeto, kiu kaŭzas pli longa frazoj) kaj Ithkuil (lingvo kun kompleksa vortaro, kiu povas priskribi grandajn ideojn per malgrandaj frazoj). Ankaŭ, mi provis konstrui mian propran lingvon (sed ĝi estis pli komparebla kiel nur nova alfabeto), kiam mi estis dekjara. Oni povas supozi kiel ĝi rezultis.

Se mi faris eraroj lingvaj, bonvolu ĝustigi min.

acephale (Покажи профила) 01 юни 2026, 10:00:09

Saluton !

Antaŭ mi iĝis Esperantisto, mi unue estis Tokiponisto. Kvankam, mi jam forgesis plejparte la lingvon; ne plu lerta je ĝi estas mi.

Interesetis min Elefeno, ŝajnas ĝi kiel ĉarma lingvo. Ekzistas jam multe da internaciaj lingvoj, kiuj baziĝas sur latinidaj lingvoj; sed Elefeno ŝajnas kiel ebla lerninda kuriozaĵo por mi. Do, antaŭtimas mi, ke neeviteble mi intermiksus Elefenon kaj Esperanton je mia menso lernante ĉi tiun novan lingvon pro sia naturo.

Ankaŭ Viossa ja estas interesa eksperimento pri kiel ni mem nuntempe interkomuniki rete: reta piĝino sans normigo, kiun oni nur lernas klopode parolante kun aliaj parolantoj. Sed, mi ne scias ĉu mi retumas sufiĉe longe por tio.

Altebrilas (Покажи профила) 01 юни 2026, 14:24:49

Kion vi opinias pri Tokipono, kiel eksparolanto?

acephale (Покажи профила) 02 юни 2026, 05:07:40

Altebrilas:Kion vi opinias pri Tokipono, kiel eksparolanto?
Mia opinio plejparte povus esti eldirita citante la kreinton de la lingvo—Sonja Lang, el la unua libro ŝia:
Pro tio, ke Tokipono estas tiel ĝenerala kaj malpreciza, la lingvo ofte ne kapablas distingi pli subtilajn nuancojn de signifoj. [...] Tokipono havas sufiĉe mallarĝan kampon de utiloj. Kvankam estas tre facile mediti kaj komuniki honestajn pensojn kaj ĉiutagaĵojn en Tokipono, ne eblas traduki kemian lernolibron aŭ leĝan dokumenton al la lingvo sen grandaj perdoj. Tiaj tekstoj estas produktoj de la kompleksa moderna socio, en kiu ni vivas, kaj ili ne taŭgas por ĉarma lingveto kiel Tokipono. Kiel arta lingvo kun limigita esprimkapablo, Tokipono ne strebas esprimi ĉiujn etajn erojn kaj nuancojn de homa komunikado. Sed malgraŭ tio, la rezultoj atingeblaj per tiom malmultaj elementoj montriĝas tre interesaj, aŭ eĉ spirite komprenigaj.

Se nacia lingvo kiel la angla estas kiel dika romano, Tokipono estas kiel hajko.
Sed tamen, tiam, mi memoras spekti tokiponistajn projektojn kiel, ekz. kalkuluso, per Tokipono.

Altebrilas (Покажи профила) 02 юни 2026, 09:43:46

Kaj Esperanto estas kiel infana noveleto.

Mi demandas min ĉu subaro de esperanta leksikono ne havus la samajn positivajn ecojn kiel Tokipono.

Ĉu vi povas traduki laŭlitere tokiponan teksteton en Esperanto ? Ĉu tio estus komprenebla?

acephale (Покажи профила) 02 юни 2026, 16:07:12

Tokipone, la plejgravaĵo ĉiam estas la kunteksto, la cirkonstancaro. Por lingvo de malpli da cent kvindek vortoj funkcii, ĉiu vorto devas temi relative grandan semantikamplekson. Kiam oni tralegas Tokipono-vortaron, tiuj vortoj ne estas la nuraj eblaj tradukaĵoj por ĉiu vorto; lernante Tokiponon, estas foje rimarkigita, ke oni ne leksikigu; ekz. la plej komuna maniero por diri "aŭto" estas "tomo tawa", sed "tomo tawa" esence signifas "endoma/enferma spaco moviĝanta/de movo"; ekz. "tomo tawa" povus esti aliaĵo kaj ankaŭ oni povas paroli pri aŭto uzante aliajn vortojn. Por traduki al/de Tokipono, la kunteksto/cirkonstancaro ĉiam gravegas.

Altebrilas (Покажи профила) 02 юни 2026, 17:48:23

Eble per esperantaj vortoj - kun larĝa signifaro - kaj kunteksto , oni povas samfacile kompreni .

En via ekzemplo, kaj lerninte la sistemon, oni rapide komprenas, ke "mova domo" povas esti aŭto aŭ alia fermita veturilo.

Обратно нагоре