Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

ca, kivuye

Ubutumwa 78

ururimi: Esperanto

nornen (Kwerekana umwidondoro) 26 Mukakaro 2021 22:52:46

HugoArenas:mi en jan pona mi moku e telo nasa lon insa tomo pi telo nasa
mi en jan pona mi li moku e telo nasa lon insa tomo pi telo nasa.

a pona! sina jan sona. telo nasa li telo tawa mi. tenpo jan pona li moku e telo nasa la ale li pona.

Vincent0931 (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyakanga 2021 03:45:34

Mi lernas Lidepla, Globasa, kaj Pandunia.
Ĉiuj el la tri lingvoj estas *iometete* pli neŭtrala ol Esperanto, sed tro malsufiĉe - la iliaj vortformoj estas diversa, sed en preskaŭ okazo, la signifoj de la vortoj estas tute fleksitaj al similaj konceptoj en eŭropaj lingvoj. En unu senco, ĉiuj el la tri estas eŭroklonoj en iliaj kernoj, nur kaŝvesti kiel internaciaj.

thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 8 Nyakanga 2021 18:25:14

tiun ĉi semajnon mi trovis la sufiĉe novan lingvon "mini" kaj la amleksigo de tiu lingvo "mini-mundo".

Ĝi estas konstruita de homo, kiu principe ŝatis toki ponon, sed ne volas esti kontenta kun pluraj de ties limigoj kaj neklarecoj.

Tial li aliformigis la gramatikion iomete kaj larĝigis la vortprovison (en mini-mundo, kiu estas kvazaŭ la "pli granda frato" de mini.

Li parolis "al mi el la animo", kiel diras germana proverbo.

mini
mini-mundo

thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyakanga 2021 07:15:05

Ili eĉ havas wiki-on:

mini-wiki

( kun 316 paĝoj ridulo.gif , ĉio komenciĝas malgranda)

nornen (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyakanga 2021 16:26:37

thyrolf:tiun ĉi semajnon mi trovis la sufiĉe novan lingvon "mini" kaj la amleksigo de tiu lingvo "mini-mundo".

Ĝi estas konstruita de homo, kiu principe ŝatis toki ponon, sed ne volas esti kontenta kun pluraj de ties limigoj kaj neklarecoj.

Tial li aliformigis la gramatikion iomete kaj larĝigis la vortprovison (en mini-mundo, kiu estas kvazaŭ la "pli granda frato" de mini.

Li parolis "al mi el la animo", kiel diras germana proverbo.

mini
mini-mundo
Dankegon por la atentigo kaj la ligiloj.
Tiu lingvo aspektas al mi tre interesa kaj bone konstruita.

thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyakanga 2021 08:18:57

simila inteligenta evolua paŝo laŭ mia opinio estas la ŝtupo de la naturalismaj planlingvoj "interlingua" al "occidental-interlingue" de Edgar de Wahl, ĉefe pro la erudicia t.n. Regulo de Wahl.

Eĉ se interlinguA aperis post interlinguE, kaj ambaŭ lingvoj aperis jam de longaj jardekoj. ridulo.gif

https://en.wikipedia.org/wiki/Interlingue
https://eo.wikipedia.org/wiki/Regulo_de_Wahl
https://occidental-lang.com/

la plej vigla vivo de la occidental-komunumo okazas en la rilata discord-server, kies ligilo troviĝas en occidental-lang-paĝo.

Ankaŭ tiuj kompreneble havas vikion ridulo.gif kun pli ol 8000 artikoloj.

https://ie.wikipedia.org/wiki/Principal_p%C3%A1gin...

Hornet (Kwerekana umwidondoro) 25 Gitugutu 2021 00:34:10

Miaj ŝatataj eŭropaj lingvoj estas Glosa kaj Elefen. Iliaj prononcoj estas tiom klara kiom Esperanto, kaj ili havas malpli da malfacilaj sonoj kiel ĥ aŭ c.

Miaj ŝatataj "mondlingvoj" estas Pandunia, Globasa, kaj Lidepla. Mi persone ne kredas ke mondaj vortoj estas facile adapteblaj por helplingvoj, sed mi ŝatas la penon ili faras.

Miaj ŝatataj logikaj lingvoj estas Lojban kaj Ithkuil (eĉ se Ithkuil eble ne estas "logika" en la sama maniero kiel aliaj lingvoj).

Miaj ŝatataj minimumaj lingvoj estas Toki Pona kaj Mini, sed mi ne vere scias multe pri ili.

Neniu el ili devigas montri ĝenron en iliaj pronomoj sistemoj, kaj en neniu el ili vireco estas defaŭlta.

Joffry (Kwerekana umwidondoro) 2 Nzero 2022 16:18:53

Mi ŝategas la lingvon "Kotava". Ĝi estas devenanta de neniu lingvo kaj ĝi estas lernebla per Esperanto.
Jen elŝutebla gramatiko de Kotavao redaktita en Esperanto.
https://www.academia.edu/66409006/Gramatiko_de_Kot...

https://disk.yandex.com/i/Wle0qyJtVcNO9g

Subira ku ntango