Postitused: 85
Keel: Esperanto
Komencanto2024 (Näita profiili) 25. aprill 2026 17:13.33
MarCin83:Saluton!Mi ne havas la deziron por lerni alian planlingvon, sed mi certe interesiĝis pri kiel planglivoj estas konstruitaj. Miaj plej grandaj interesoj: Toki Pona (lingvo kiu uzas malgranda alfabeto, kiu kaŭzas pli longa frazoj) kaj Ithkuil (lingvo kun kompleksa vortaro, kiu povas priskribi grandajn ideojn per malgrandaj frazoj). Ankaŭ, mi provis konstrui mian propran lingvon (sed ĝi estis pli komparebla kiel nur nova alfabeto), kiam mi estis dekjara. Oni povas supozi kiel ĝi rezultis.
Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj!
Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!
Sal'!
Se mi faris eraroj lingvaj, bonvolu ĝustigi min.
acephale (Näita profiili) 1. juuni 2026 10:00.09
Antaŭ mi iĝis Esperantisto, mi unue estis Tokiponisto. Kvankam, mi jam forgesis plejparte la lingvon; ne plu lerta je ĝi estas mi.
Interesetis min Elefeno, ŝajnas ĝi kiel ĉarma lingvo. Ekzistas jam multe da internaciaj lingvoj, kiuj baziĝas sur latinidaj lingvoj; sed Elefeno ŝajnas kiel ebla lerninda kuriozaĵo por mi. Do, antaŭtimas mi, ke neeviteble mi intermiksus Elefenon kaj Esperanton je mia menso lernante ĉi tiun novan lingvon pro sia naturo.
Ankaŭ Viossa ja estas interesa eksperimento pri kiel ni mem nuntempe interkomuniki rete: reta piĝino sans normigo, kiun oni nur lernas klopode parolante kun aliaj parolantoj. Sed, mi ne scias ĉu mi retumas sufiĉe longe por tio.
Altebrilas (Näita profiili) 1. juuni 2026 14:24.49
acephale (Näita profiili) 2. juuni 2026 5:07.40
Altebrilas:Kion vi opinias pri Tokipono, kiel eksparolanto?Mia opinio plejparte povus esti eldirita citante la kreinton de la lingvo—Sonja Lang, el la unua libro ŝia:
Pro tio, ke Tokipono estas tiel ĝenerala kaj malpreciza, la lingvo ofte ne kapablas distingi pli subtilajn nuancojn de signifoj. [...] Tokipono havas sufiĉe mallarĝan kampon de utiloj. Kvankam estas tre facile mediti kaj komuniki honestajn pensojn kaj ĉiutagaĵojn en Tokipono, ne eblas traduki kemian lernolibron aŭ leĝan dokumenton al la lingvo sen grandaj perdoj. Tiaj tekstoj estas produktoj de la kompleksa moderna socio, en kiu ni vivas, kaj ili ne taŭgas por ĉarma lingveto kiel Tokipono. Kiel arta lingvo kun limigita esprimkapablo, Tokipono ne strebas esprimi ĉiujn etajn erojn kaj nuancojn de homa komunikado. Sed malgraŭ tio, la rezultoj atingeblaj per tiom malmultaj elementoj montriĝas tre interesaj, aŭ eĉ spirite komprenigaj.Sed tamen, tiam, mi memoras spekti tokiponistajn projektojn kiel, ekz. kalkuluso, per Tokipono.
Se nacia lingvo kiel la angla estas kiel dika romano, Tokipono estas kiel hajko.
Altebrilas (Näita profiili) 2. juuni 2026 9:43.46
Mi demandas min ĉu subaro de esperanta leksikono ne havus la samajn positivajn ecojn kiel Tokipono.
Ĉu vi povas traduki laŭlitere tokiponan teksteton en Esperanto ? Ĉu tio estus komprenebla?

