ورود به محتوا

kornoj

از novatago, 30 اوت 2007

پست‌ها: 17

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 5 سپتامبر 2007،‏ 1:56:16

novatago:*Surmeti la kornojn: Hispana esprimo por diri ke iu estas malfidela al sia fianĉ/in/o aŭ edz/in/o.
Terurĉjo:Ankaŭ ruse oni diras pri kornoj tiukaze.
Hejmas ankaŭ en la franca tiu dirmaniero.

Sed bedaŭrinde ne havas mi iun ajn ŝercon pri tiu temo... malgajo.gif

黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 13:00:02

Filu:
novatago:*Surmeti la kornojn: Hispana esprimo por diri ke iu estas malfidela al sia fianĉ/in/o aŭ edz/in/o.
Terurĉjo:Ankaŭ ruse oni diras pri kornoj tiukaze.
Hejmas ankaŭ en la franca tiu dirmaniero.
En la ĉina ni diras kiel "surmeti verdan ĉapelon", kaj eĉ tio nur esprimas la malfideleco al la viro.

Kiel knabo mi ne havas iujn ajn ŝercojn pri tio...

Mendacapote (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007،‏ 13:11:54

Kontraŭe, kiel knabo vi povas kaj devas ŝerci pri kornoj... poste ili povus esti tro pezaj sur via frunto!!! lango.gif

黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2007،‏ 3:24:34

Mi ne pripensus kornojn (aŭ verdan ĉapelon) sur mia kapo, nek malĝojus pro tio. okulumo.gif

Filu (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2007،‏ 20:33:48

Viro al nekonatulo, kiun li trovis en sia vestoŝranko:
- "Kion faras vi ĉi tie?"
- "Al mi bonvolu pardoni, sinjoro. La timeojn foririgas mi"
- "Tute nuda, ĉu?"
- "Ho fiaj insektaĉoj! Ili ja manĝis ĉion!"

Filu (نمایش مشخصات) 11 اکتبر 2007،‏ 14:56:10

Kuniklo, kiu trairas kamparan vojon, per voj-ebenigilo preskaŭ frapiĝas, kaj tial rapide forkuras en la kampon preteran, kie trankvile remaĉadas granda virbovo.
- "Havi tiajn orelegojn kaj ne aŭdi tiel laŭta veturilo! Ili ja ne estas tre utilaj", diris la ĉi lasta.
- "Ne tre utilas miaj oreloj grandaj, ĉu? Ni ne priparolu viajn grandajn virorganojn, kiuj ne malebligis tiun vidindan paron da kornegoj, kiun vi havas!"

martigro (نمایش مشخصات) 23 ژوئیهٔ 2008،‏ 16:34:55

Urba blondulino vizitas la kamparo. Ŝi demandas al bienestro:
- kial ĉitiu bovino ne havas kornojn?
La bienestro gratas la kapon kaj diras:
- Nu, kornoj estas danĝeraj kaj povas damaĝi ion... ni provas ofte fajli la kornojn por eviti problemojn. Krome ĉitiu besto esta ĉevalo!

بازگشت به بالا