ورود به محتوا

Errata

از Hyperboreus, 25 فوریهٔ 2012

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2012،‏ 18:38:04

Forigite

darkweasel (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2012،‏ 18:39:32

Hyperboreus:
Ĉu al vi ŝajnas ĝusta la vorto "erararo"?
Jes, tio estas certe uzebla.

sudanglo (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2012،‏ 10:56:49

Plej simple, 'Preseraroj'.

Tamen en unu miaj libroj malnovaj estas tabelo de korektoj ĉe la fino kun la titolo 'Postĝustigoj'.

En alia mi trovis 'Postkorekto', sed en tiu kazo temis pri ne pri preseraroj sed volo korekti la tradukon.

En tria libro oni kolektis la preserarojn sub 'Postkorektoj'.

HB, Esperanto ne estas lingvo de idiotismoj aŭ fiksaj parol-turnoj (necese tia, pro sia rolo kiel praktika interlingvo).

Kontraste - en la angla estus eble iom strange ne uzi la kutiman esprimon.

N-true (نمایش مشخصات) 3 مارس 2012،‏ 13:33:24

En la PIV mem, tiu sekcio nomiĝas erartabelo. Temas tie pri foje preseraroj, foje pri pli bonaj aŭ pli ĝustaj tradukoj. Sed kiel jam sudanglo implikis, oni povas uzi ĉion, kio esprimas ĝuste la koncepton.

Do, erartabelo, erararo, preseraroj aŭ eble eĉ ŝanĝendaĵoj estas ĉiuj en ordo.

sudanglo (نمایش مشخصات) 4 مارس 2012،‏ 10:05:32

Espereble, N-true, mi pli implicis ol mi implikis.

Tiu lasta sonas iom malhelpa.

بازگشت به بالا