Přejít k obsahu

Humurino-2012 en Odeso

od uživatele alder ze dne 26. února 2012

Příspěvky: 6

Jazyk: Esperanto

alder (Ukázat profil) 26. února 2012 16:38:17

Humurino estas tradicia karnavaleska festo en Odeso, Ukrainio, okaze de la Tago de Ŝercoj (la unua de aprilo).

Esperanto-Humurino estas kelktaga renkontiĝo de esperantistoj, kiuj venas Odeson por vidi kaj partopreni la Karnavalon (en la unua de aprilo) kaj amuzigzi aparte dum la aliaj tagoj: la programo enhavas ekskursojn (urbocentro / maro / katakomboj kaj ceteraj interesaĵoj de Odeso kaj ties ĉirkauaĵoj) kaj komunan koncerton (amatora teatra arto).

En 2012 (la 3-a) Esperanto-Humurino okazontas ekde la 30-a de marto ĝis la 1-a de aprilo. Vidu: humurino.retejo.info, kaj venu al ĉarma kaj ŝercosprita Odeso!!!okulumo.gif

maratonisto (Ukázat profil) 27. února 2012 19:51:44

alder:Humurino estas tradicia karnavaleska festo en Odeso, Ukrainio, okaze de la Tago de Ŝercoj (la unua de aprilo).

Esperanto-Humurino estas kelktaga renkontiĝo de esperantistoj, kiuj venas Odeson por vidi kaj partopreni la Karnavalon (en la unua de aprilo) kaj amuzigzi aparte dum la aliaj tagoj: la programo enhavas ekskursojn (urbocentro / maro / katakomboj kaj ceteraj interesaĵoj de Odeso kaj ties ĉirkauaĵoj) kaj komunan koncerton (amatora teatra arto).

En 2012 (la 3-a) Esperanto-Humurino okazontas ekde la 30-a de marto ĝis la 1-a de aprilo. Vidu: humurino.retejo.info, kaj venu al ĉarma kaj ŝercosprita Odeso!!!okulumo.gif
Elpensu alian vorton por aranĝo. Ne taŭgas transliteri rusan kaj ukrainan vortojn юморина, гуморина en esperanton. Mi proponus humurfesto, humurejo, humurumo, ridego. Eble Vi povus proponi pli bonan vorton.

Desit1 (Ukázat profil) 27. února 2012 20:18:57

maratonisto:Elpensu alian vorton por aranĝo. Ne taŭgas transliteri rusan kaj ukrainan vortojn юморина, гуморина en esperanton. Mi proponus humurfesto, humurejo, humurumo, ridego. Eble Vi povus proponi pli bonan vorton.
Ĉu vi ŝatus ke oni ŝanĝu la nomon "Oktoberfest" anstataŭ "Festo de Oktobro"? Aŭ eble "Ebriejo de Oktobro"?

La tradiciaj nomoj de naciaj festoj devas resti tiel kiel en siaj landoj estas. Nur ni devus meti tradukon parenteze: юморина(humurfesto), sed ne uzi la tradukitan vorton anstataŭ la oficialan nomon.

Andreo Jankovskij (Ukázat profil) 14. března 2012 20:09:03

Hodiaŭ mi aĉetis bileton! Do, mi veturos al Odeso ridulo.gif

http://www.youtube.com/watch?v=Ov_Py4BrtW8 - Bona filmeto.

fstphane (Ukázat profil) 14. března 2012 22:04:58

Andreo Jankovskij:Hodiaŭ mi aĉetis bileton! Do, mi veturos al Odeso ridulo.gif

http://www.youtube.com/watch?v=Ov_Py4BrtW8 - Bona filmeto.
Bonega filmeto!Al mi tre plaĉis tiu montadeto!
Bonan restadon,Andreo!

Серёга (Ukázat profil) 17. října 2017 18:53:50

Aprilo! kiam ni atendos novan aprilon. ridulo.gif

Zpět na začátek