Al la enhavo

Kontraŭdiro inter PAG kaj PMEG

de Hyperboreus, 2012-februaro-27

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-27 15:45:18

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-27 16:36:25

Al mi ŝajnas klare, ke en tiaj okazoj necesas -e-finaĵo. Eble Zamenhof havis siatempe iom alian lingvosenton, sed hodiaŭ nepre necesas substantivo aŭ pronomo, por ke uzeblu -a-finaĵo.

Chainy (Montri la profilon) 2012-februaro-27 19:27:04

Hyperboreus:La klarigo kiun donas la PAG, estas ke oni ne uzas e-vorton por eviti konfuzon.
En kiu paĝo de PAG ili tion diras?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-februaro-27 19:44:54

Estas tipe por PAG apodikte aserti regulon surbaze de neunusenca materialo.
En okazoj de duboj mi rekomendas sekvi PMEG, ne PAG, kaj en ĉi tiu speciala okazo ankaŭ estas logike uzi e-vorton, ĉar oni priskribas frazon/verbon.

Ankaŭ Zamenhof faris erarojn; se ne ekzistas ekzemploj en la Fundamento, kiu laŭdifinine estas ĝusta, oni povas ilin ignori (kvankam la Z-a lingvouzo ja tamen estas imitinda).

sergejm (Montri la profilon) 2012-februaro-27 20:13:28

Verŝajne, tio estas influo de rusa lingvo.
En similaj frazoj (post trovi, opinii ktp) ni uzas adjektivon. Kiam ni uzas adverbon, la senco de la frazo ŝangiĝas (sed tiam kutime oni metas la adverbon en la finon de la frazo).
Komparu:
Mi opinias maldelikata diri tion rapide.
=
Mi opinias, ke diri tion rapide estas maldelikate.

Chainy (Montri la profilon) 2012-februaro-27 23:15:48

sergejm:Verŝajne, tio estas influo de rusa lingvo.
En similaj frazoj (post trovi, opinii ktp) ni uzas adjektivon. Kiam ni uzas adverbon, la senco de la frazo ŝangiĝas (sed tiam kutime oni metas la adverbon en la finon de la frazo).
Komparu:
Mi opinias maldelikata diri tion rapide.
=
Mi opinias, ke diri tion rapide estas maldelikate.
Ĉu vi povus doni ekzemplofrazojn ankaŭ en la rusa (kie vi uzas adjektivon, kaj kie adverbon)? - tio tre interesus min por kompari kun la Esperanta versio. Mi iom konfuziĝis pro iu lastatempa diskuto pri tiu ĉi temo! ridulo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-27 23:41:27

La nuna kutimo ŝajnas esti uzi adverbon, sed eble, foje, uzo de adjektivo povus servi por fari la signifon pli klara.

Estus embarase rapide fari tion nun

Ĉu fari tion rapide estus embarase?
Ĉu fari tion nun estus taksata embarase rapida (post io)?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-28 01:19:25

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-28 02:21:07

Forigite

sergejm (Montri la profilon) 2012-februaro-28 05:16:16

Laŭ petoj mi tradukas la frazojn ruslingven:
Mi opinias maldelikatA diri tion rapidE.
Я считаю грубЫМ говорить это быстрО
[ja sĉitaju grubYM govorit' eto bystrO]
Estus embarase rapide fari tion nun
Было бы затруднительнО быстрО сделать это сейчас
[Bylo by zatrudnitel'no bystro sdelat' eto sejĉas]

pli kutima vortordo:
Сейчас было бы затруднительнО сделать это быстрО
Kiel vi vidas, en la unua frazo ni uzas adjektivon (en instrumenta kazo) kaj adverbon
En la dua frazo ni uzas du adverbojn.

Reen al la supro