Al la enhavo

Forpasis lingvohelpanto rdmiller3

de erinja, 2012-marto-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-03 11:40:12

Kun bedaŭro, mi informas ke ĉi-matene mi ricevis novaĵon ke subite forpasis lernu-lingvohelpanto rdmiller3, alinome Rik', ĉe sia hejmo en Muskego, Viskonsino, Usono.

Rik' estis grava parto de nia lernu-komunumo; diligenta lingvohelpanto kaj tre bona persono. Li certe mankos al ni.

Mi ricevis la mesaĝon pri lia forpaso de lia familiano, kiu donis ankaŭ retpoŝt-adreson. Se iu havas mesaĝon por sendi al la familio, bv. kontakti min kaj mi donos al vi tiun adreson. Kredeble ili aprezus aŭdi ion de liaj eksaj lernantoj ĉe lernu.

Chainy (Montri la profilon) 2012-marto-03 12:49:00

Tio estas tre trista novaĵo. Mi memoras, ke Rik' ofte helpis min kiam mi komencis lerni Esperanton ĉe tiu ĉi paĝaro. Mi estas tre dankema al li pro tio.

La forpaso de Rik' ankaŭ estas al mi tute neatendita, ĉar li havis, laŭ lia profilo, nur 45 jarojn.

Dum mia partoprenado ĉe tiu ĉi paĝaro, Rik' ĝenerale ne ofte skribis en la forumo, sed li certe multege kontribuis kiel lingvohelpanto - mi ofte vidis lian nomon en la lingvohelpantejo. Mi konsentas, ke li tre mankos al ni.

Fotinka (Montri la profilon) 2012-marto-03 13:13:12

Mi tre bedaŭras.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-03 13:38:13

Chainy:La forpaso de Rik' ankaŭ estas al mi tute neatendita, ĉar li havis, laŭ lia profilo, nur 45 jarojn.
Ŝajnas ke estis neatendite ankaŭ al lia familio. Granda ŝoko ankaŭ al ili. Li estis sola patro de kvar infanoj, do vere ĉi tio portos nekredeble grandan malfacilaĵon al lia familio.

Chainy (Montri la profilon) 2012-marto-03 14:24:32

Mi vidas, ke Rik' sendis mesaĝon kiel lingvohelpanto antaŭ nur kelke da tagoj - nome mardon.

Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-marto-03 14:24:57

Mi bedaŭras, kaj kondolencas.
Mi metis mesaĝon en lian salutpaĝon ĉe Ipernity:
http://www.ipernity.com/home/rdmiller3

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-03 17:14:25

Chainy:Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.
Mi tute ne scias, mi ne demandis al la familio. Mi povus demandi sed mi iel hezitis demandi; finfine, ili povus vidi tion kiel privatan aferon, kaj iusence apenaŭ gravas, ĉar scii la precizan problemon bedaŭrinde neniel povus revivigi lin.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-marto-03 18:31:19

Malgrandiĝas la movado ploro.gif
Miaj kondolecoj al la familio kaj aliaj eksaj lernantoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-05 07:54:34

Chainy:Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.
Mi hieraŭ ricevis informon de lia familio ke li mortis pro grandega koratako, pro kompleta kolesterola blokiĝo de lia maldekstra vejno.

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-marto-08 13:25:59

Tute miaj kondoleancoj.

Li partoprenis ĉe Esperanta Wikipedia.

Reen al la supro