Poruke: 12
Jezik: Esperanto
erinja (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 11:40:12
Rik' estis grava parto de nia lernu-komunumo; diligenta lingvohelpanto kaj tre bona persono. Li certe mankos al ni.
Mi ricevis la mesaĝon pri lia forpaso de lia familiano, kiu donis ankaŭ retpoŝt-adreson. Se iu havas mesaĝon por sendi al la familio, bv. kontakti min kaj mi donos al vi tiun adreson. Kredeble ili aprezus aŭdi ion de liaj eksaj lernantoj ĉe lernu.
Chainy (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 12:49:00
La forpaso de Rik' ankaŭ estas al mi tute neatendita, ĉar li havis, laŭ lia profilo, nur 45 jarojn.
Dum mia partoprenado ĉe tiu ĉi paĝaro, Rik' ĝenerale ne ofte skribis en la forumo, sed li certe multege kontribuis kiel lingvohelpanto - mi ofte vidis lian nomon en la lingvohelpantejo. Mi konsentas, ke li tre mankos al ni.
Fotinka (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 13:13:12
erinja (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 13:38:13
Chainy:La forpaso de Rik' ankaŭ estas al mi tute neatendita, ĉar li havis, laŭ lia profilo, nur 45 jarojn.Ŝajnas ke estis neatendite ankaŭ al lia familio. Granda ŝoko ankaŭ al ili. Li estis sola patro de kvar infanoj, do vere ĉi tio portos nekredeble grandan malfacilaĵon al lia familio.
Chainy (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 14:24:32
Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.
Tjeri (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 14:24:57
Mi metis mesaĝon en lian salutpaĝon ĉe Ipernity:
http://www.ipernity.com/home/rdmiller3
erinja (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 17:14:25
Chainy:Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.Mi tute ne scias, mi ne demandis al la familio. Mi povus demandi sed mi iel hezitis demandi; finfine, ili povus vidi tion kiel privatan aferon, kaj iusence apenaŭ gravas, ĉar scii la precizan problemon bedaŭrinde neniel povus revivigi lin.
Desit1 (Prikaz profila) 3. ožujka 2012. 18:31:19
Miaj kondolecoj al la familio kaj aliaj eksaj lernantoj.
erinja (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 07:54:34
Chainy:Erinja, ĉu vi scias, kio kaŭzis, ke li tiel subite forpasis? Estas vere tre ŝoka novaĵo.Mi hieraŭ ricevis informon de lia familio ke li mortis pro grandega koratako, pro kompleta kolesterola blokiĝo de lia maldekstra vejno.
Epovikipedio (Prikaz profila) 8. ožujka 2012. 13:25:59