Ku rupapuro rw'ibirimwo

Komprenebleco

ca, kivuye

Ubutumwa 21

ururimi: Esperanto

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 19:37:12

Forigite

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 19:53:02

Hyperboreus:"La ĉasisto lupojn mortis."

Ĉi tiu frazo estas prava laŭ la PMEG kaj laŭ la opinio de (kelkaj) forumanoj.

Ĉu vi uzus ĉi tiun frazon aŭ vi preferus "La ĉasisto de lupoj mortis." aŭ "La lupĉasisto mortis"?

Ĉu al vi ŝajnas ĉi tiu frazo malfacile komprenebla?
Se vere estas la ĉasisto kiu mortis, mi preferus "La lupĉasisto mortis". Sed ĉu la mortintoj estas la lupoj: "La ĉasisto lupojn mortigis".

kefga_x (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 19:55:04

Hyperboreus:"La ĉasisto lupojn mortis."
Al mia (komencanta) opinio, mi legus tiel:

[LISTO]La ĉasisto mortis lupojn.[/list]Kaj ĝin donus la senco:
[LISTO]La ĉasisto mortigis lupojn.[/list]Kion vi pensas?

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 19:59:27

Forigite

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 20:25:06

Laŭ mi elekto min estas afero malsama al ĉasisto lupojn. En la unua temas pri evidente aga substantivo, dum la dua estas nur verbo kun sufikso signifanta personon.

raffadalbo (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 20:25:34

Hyperboreus:"La ĉasisto mortigis lupojn" estas alia afero. Mi volis scii pri la uzo de "o-vorto + rekta priskribo".

Ekzemplo el la PMEG:
Dankon pro la elekto min.
Mi ne komprenas bone.

Ĉu "o-vorto + rekta priskribo" estas akuzativo?

Ankaŭ mi estas iom komenzanta, sed, laŭ mi, akuzativo ĉiam postulas necese transitivan verbon, kiel "mortigi". "Morti" ne estas transitiva kaj ne povas havi akuzativon. "Elekto" ne estas verba kaj ne povas havi akuzativon.

Mi dirus "Dankon pro mia elekto" aŭ eble "Dankon pro la elekto de mi" (malpli bone) aŭ ankaŭ "Dankon ĉar vi elektis min" (ĉi tie "elekti" estas vere verbo).
sal.gif

Jorn644 (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 20:59:24

Ankaŭ mi legis unue "la ĉasisto mortigis lupojn". Eble la mislego okazis pro mi legas la forumoj iom rapide anstataŭ atente.

Mi ne sciis ke frazon kiel "dankon pro elekto min" estas ebla.

Eble por komprenebleco estas plej bone uzu lupĉasisto aŭ ĉasisto de lupoj. Tiel vi povas certiĝi ke ĉiu, inkluzive komencantoj, komprenas kion vi volas diri.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 21:00:10

Fakte klaras, ke elekto min ĝustas, sed ne kutimas.

Laŭ mi ankaŭ ĉasanto lupojn estus akceptebla, sed en *ĉasisto lupojn temas nek pri aga substantivo nek pri verbformo (participo).

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 3 Ntwarante 2012 21:51:19

Ĉi tiu frazo estas prava laŭ la PMEG
Ĉu vere HB. Mi tre dubas. Bv doni la referencon, ligilforme.

Hyperboreus (Kwerekana umwidondoro) 4 Ntwarante 2012 01:08:20

Forigite

Subira ku ntango