Al la enhavo

La uzo de "ci"

de raffadalbo, 2012-marto-03

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-05 17:31:26

Uralo:
erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.
Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Oni do uzas "ci" parolante al iu kiu ne ekzistas. Tre interese!

fstphane (Montri la profilon) 2012-marto-05 18:28:07

AlfRoland:
Uralo:
erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.
Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Oni do uzas "ci" parolante al iu kiu ne ekzistas. Tre interese!
Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon:
"...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."
Sed,vi ja ekzistas,AlfRoland.Kial Dio ne ekzistus? okulumo.gif
Pri la pronomo"ci":
http://ttt.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#11Personaj

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-marto-05 18:45:15

En ĉiutaga Esperanto mi ne uzas "ci"-n sed se mi devas traduki el lingvoj kiuj uzas kaj formalan kaj malformalan formon de "vi" mi eble uzus "ci"-n por distingi. Kiam mi lernis la norvegan, tiu lingvo havis ambaŭ formojn sed post decido de la parlamento en Oslo, oni forigis la formalan formon kaj oni ne plu uzas ĝin - sed se mi devus traduki malnovajn tekstojn de la norvega Esperanten, en kiuj oni uzas ambaŭ formojn, mi tradukus uzante "ci"-n.

Ondo (Montri la profilon) 2012-marto-05 19:12:52

Sahaquiel:LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.
Vikipedio enhavas multajn artikolojn pri lingvaj strangaĵoj, ekz. pri "na" kaj "kaŭ" kaj "ci", kiuj apenaŭ havas ian rolon en Esperanto. La artikolo, kiun vi aludis, eĉ ne mencias la vorton Dio.

Prefere trovu ekzemplon el reala teksto en Esperanto. Povas esti, ke vi scias pri efektiva uzo. Kiel mi diris, uzi tian vorton eblas en iaj sektoj kaj similaj, kie la anoj konas la "internan ĵargonon". Se vi scias realan ekzemplon, bonvolu konigi ĝi al ni.

Ondo (Montri la profilon) 2012-marto-05 19:21:54

fstphane:Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon: "...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."
Tion oni povus kompreni eĉ kiel rekomendon pri "ci". Bonvolu tamen doni la tutan citaĵon, kaj klariĝas, ke laŭ Z la vorto tute ne estas bezonata:

Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”.

La tutan lingvan respondon, el kiu vi citis, oni povas simple resumi: ne uzu "ci".

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-05 19:24:08

fstphane:
[..]
Sed,vi ja ekzistas,AlfRoland.Kial Dio ne ekzistus? okulumo.gif
[..]
De tempo al tempo mi debatas en Lernu, sed ĝis nun mi ne vidis ke Dio ion skribis.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-05 20:31:00

Bonvolu ne daŭrigi tie ĉi la eternan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio ... senkulpa.gif

fstphane (Montri la profilon) 2012-marto-05 20:31:06

Ondo:
fstphane:Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon: "...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."
Tion oni povus kompreni eĉ kiel rekomendon pri "ci". Bonvolu tamen doni la tutan citaĵon, kaj klariĝas, ke laŭ Z la vorto tute ne estas bezonata:

Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”.

La tutan lingvan respondon, el kiu vi citis, oni povas simple resumi: ne uzu "ci".
Pardonu,Ondo,sed mi donis unu ligilon.
Efektive Z generalmaniere ne konsilas la uzado de "ci".Sed la vorto ekzistas,kaj ĝia uzo eblas,laŭ Z,en tiuj du apartaj cirkonstancoj,ĉu ne.
Kaj,ĉu geamantoj povas esti komparata kiel sekto?

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-05 21:05:13

darkweasel:Bonvolu ne daŭrigi tie ĉi la eternan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio ... senkulpa.gif
Dankon pro la riproĉo, sinjoro instruisto.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-05 21:20:20

Forigite

Reen al la supro