La uzo de "ci"
od raffadalbo, 3. ožujka 2012.
Poruke: 51
Jezik: Esperanto
AlfRoland (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 17:31:26
Uralo:Oni do uzas "ci" parolante al iu kiu ne ekzistas. Tre interese!erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
fstphane (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 18:28:07
AlfRoland:Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon:Uralo:Oni do uzas "ci" parolante al iu kiu ne ekzistas. Tre interese!erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
"...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."
Sed,vi ja ekzistas,AlfRoland.Kial Dio ne ekzistus?
Pri la pronomo"ci":
http://ttt.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#11Personaj
robbkvasnak (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 18:45:15
Ondo (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 19:12:52
Sahaquiel:LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.Vikipedio enhavas multajn artikolojn pri lingvaj strangaĵoj, ekz. pri "na" kaj "kaŭ" kaj "ci", kiuj apenaŭ havas ian rolon en Esperanto. La artikolo, kiun vi aludis, eĉ ne mencias la vorton Dio.
Prefere trovu ekzemplon el reala teksto en Esperanto. Povas esti, ke vi scias pri efektiva uzo. Kiel mi diris, uzi tian vorton eblas en iaj sektoj kaj similaj, kie la anoj konas la "internan ĵargonon". Se vi scias realan ekzemplon, bonvolu konigi ĝi al ni.
Ondo (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 19:21:54
fstphane:Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon: "...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."Tion oni povus kompreni eĉ kiel rekomendon pri "ci". Bonvolu tamen doni la tutan citaĵon, kaj klariĝas, ke laŭ Z la vorto tute ne estas bezonata:
Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”.
La tutan lingvan respondon, el kiu vi citis, oni povas simple resumi: ne uzu "ci".
AlfRoland (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 19:24:08
fstphane:De tempo al tempo mi debatas en Lernu, sed ĝis nun mi ne vidis ke Dio ion skribis.
[..]
Sed,vi ja ekzistas,AlfRoland.Kial Dio ne ekzistus?
[..]
darkweasel (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 20:31:00
fstphane (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 20:31:06
Ondo:Pardonu,Ondo,sed mi donis unu ligilon.fstphane:Pri la uzado de"ci",Z ja citis la sekvantan ekzemplon: "...kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono..."Tion oni povus kompreni eĉ kiel rekomendon pri "ci". Bonvolu tamen doni la tutan citaĵon, kaj klariĝas, ke laŭ Z la vorto tute ne estas bezonata:
Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”.
La tutan lingvan respondon, el kiu vi citis, oni povas simple resumi: ne uzu "ci".
Efektive Z generalmaniere ne konsilas la uzado de "ci".Sed la vorto ekzistas,kaj ĝia uzo eblas,laŭ Z,en tiuj du apartaj cirkonstancoj,ĉu ne.
Kaj,ĉu geamantoj povas esti komparata kiel sekto?
AlfRoland (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 21:05:13
darkweasel:Bonvolu ne daŭrigi tie ĉi la eternan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio ...Dankon pro la riproĉo, sinjoro instruisto.
Hyperboreus (Prikaz profila) 5. ožujka 2012. 21:20:20