La uzo de "ci"
door raffadalbo, 3 maart 2012
Berichten: 51
Taal: Esperanto
antoniomoya (Profiel tonen) 11 maart 2012 07:29:24
ci = tu, toi, | thou | du | ты | ty.
ci'a = ton, ta | thy, thine | dein | твой | twój.
Do, la vorto ekzistas ekde la komenco de la lingvo.
Nur, tiu vorto estas malofte uzata pro la simpla kialo ke oni kutime parolas, esperante, al nekonatuloj. En tiaj kazoj, estas ĝentile diri "vi", kiel oni ĉiam faras en la franca (vous), la angla (you), la hispana (usted), ktp.
Sed kiam mi alparolas mian edzinon, miajn gefilojn aŭ miajn geamikojn, en la hispana aŭ la franca mi ĉiam diras "tu" (esperante, "ci") ĉar la familiareco perfekte permesas tion, kaj neniu ofendiĝas pro tio, kontraŭe. Se vi diras "ci" al iu, tio signifas ke vi du jam estas delongaj konatuloj.
En Esperanto estas same, kaj la uzo de "ci" devus esti simila al aliaj lingvoj kiujn havas tiun eblecon. Zamenhof, certe, sciis tion, kaj pro tio li kreis tiun vorton. La tutmonda rilatado postulas la uzon de "vi", sed la familiara interagado permesas la diron de "ci".
Simpla komuna saĝo.
Amike.
bildo (Profiel tonen) 11 maart 2012 07:58:08
antoniomoya:Mi ne sukcesas kompreni la diskuton de ĉi tiu fadeno.La klarigo estas en Detala Gramatiko :"Ci estas singulara alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure singularan vi, aŭ kiel intiman familiaran (singularan) vi, aŭ eĉ kiel insultan (singularan) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis, sed fakte ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo k.s. En normala Esperanto oni ĉiam uzadis nur vi kiel alparolan pronomon." Detala Gramatiko fakte malpermesas uzado de ci.
antoniomoya (Profiel tonen) 11 maart 2012 09:03:43
bildo:Detala Gramatiko fakte malpermesas uzado de ci.Neniu "detala gramatiko" povas malhelpi min uzi "ci" kiam mi parolas al miaj karaj geamikoj aŭ familianoj. Ĝuste en tiuj rilatoj estus vere ridinde alparoli ilin per "vi". Tion mi ne elpensis: vidu nur kiel oni rilatas familiare, ekzemple, tiom en Francujo kiom en Hispanujo.
Amike.
bildo (Profiel tonen) 11 maart 2012 09:11:40
antoniomoya:Neniu "detala gramatiko" povas malhelpi min uzi "ci" kiam mi parolas al miaj karaj geamikoj aŭ familianoj. Ĝuste en tiuj rilatoj estus vere ridinde alparoli ilin per "vi". Tion mi ne elpensis: vidu nur kiel oni rilatas familiare, ekzemple, tiom en Francujo kiom en Hispanujo.Jes, vi pravas. La vivo estas pli grava ol gramatiko.
darkweasel (Profiel tonen) 11 maart 2012 09:17:45
antoniomoya:Ne.
Do, la vorto ekzistas ekde la komenco de la lingvo.
fstphane (Profiel tonen) 11 maart 2012 10:57:33
La uzado de'ci'ne eble estis uzata flue en sian epokon(Z),sed nun,ĝi estas ,eĉ tre ofte.
La vorto(pronomo) ekzistas,do ni povas ĝin uzi.
Kial ne en tiu ĉi fadeno.Ekz:
-"Stefano,ci devus skribi tion tiamaniere plivole ol..."
Kie estas la problemo?
Pri la detala gramatiko,mi pensas ke la Lernu!teamo devendus ĝin plialdoni.
Ondo (Profiel tonen) 11 maart 2012 15:48:18
antoniomoya:Neniu "detala gramatiko" povas malhelpi min uzi "ci" kiam mi parolas al miaj karaj geamikoj aŭ familianoj. Ĝuste en tiuj rilatoj estus vere ridinde alparoli ilin per "vi".Jes, kompreneble neniu povas malhelpi vin uzi la vorton tiel. Kaj vi perfekte konfirmas, kion mi jam diris pri la afero: Tiajn [vortojn ]eblas uzi en fermitaj rondoj, iaj sektoj kaj similaj, kie la anoj konas la "internan ĵargonon".
antoniomoya:Tion mi ne elpensis: vidu nur kiel oni rilatas familiare, ekzemple, tiom en Francujo kiom en Hispanujo.Laŭ mia scio oni ĝenerale parolas en Hispanujo aliajn lingvojn ol Esperanton.
Epovikipedio (Profiel tonen) 11 maart 2012 16:09:59
bartlett22183 (Profiel tonen) 11 maart 2012 19:28:57
sudanglo:Mi tute konsentas al vi ambaŭ. Kiel denaska parolanto de la angla, mi ofte rigardas la perdon de 'thou' kiel sufiĉa pronomo. (Ankaŭ, ke ni ne havas inkluzivanta kaj neinkluzivanta 'ni'.)permesi "ci" estus por mia sveda vidpunkto modernigi esperanton.Jes - kaj oni ankaŭ modernigu la anglan, kiu absolute bezonas ekvivalenton de 'ci'.
Estas honte, ke la angla uziĝas kiel internacia lingvo kun tiu terura manko.
La lingvoj sanĝiĝas. Ili ĉiam sanĝiĝis kaj sanĝiĝas. Ili perdas vortojn, kaj ili gajnas vortojn. Eĉ esperanto gajnas vortojn. Ankaŭ, la uzado de vortoj sanĝiĝas en ĉiaj lingvoj. Dum tempo, inklinoj sanĝiĝas. Se mi komprenis ĝuste Claude Piron, hodiaŭaj esperantistoj uzas formojn je '-e' (aparte participojn) pli ol Zamenhof mem.
Mi mem komprenas neniun problemon, se oni deziri uzi 'ci' kiel simplan pronomon, kaj ne necese kiel familiaran aŭ intiman. Se sufiĉaj esperantistoj komenciĝas uzi 'ci', ĝi komenciĝas havi utilecon. La lingvoj sanĝiĝas.
(Parenteze, mi ĉiam opiniis kaj opinias, ke la pronomsistemo de ido estis kaj estas supera ol tio de esperanto, sed oni ne povas havi ĉion. )
Paŭlo
Kirilo81 (Profiel tonen) 11 maart 2012 22:06:05
antoniomoya:Nur, tiu vorto estas malofte uzata pro la simpla kialo ke oni kutime parolas, esperante, al nekonatuloj. En tiaj kazoj, estas ĝentile diri "vi", kiel oni ĉiam faras en la franca (vous), la angla (you), la hispana (usted), ktp.Tiel simple ne estas. "vi" ne estas nur la pronomo de la pluralo uzata por la singularo kiel ĝentileco. Se tiel estus, oni devus diri ekz. "vi estas lertaj" ankaŭ al unuopulo (kiel ekz. en la franca aŭ rusa), sed oni ja diras "vi estas lerta". "vi" do estas plenvalora pronomo por singularo kaj pluralo.
Sed kiam mi alparolas mian edzinon, miajn gefilojn aŭ miajn geamikojn, en la hispana aŭ la franca mi ĉiam diras "tu" (esperante, "ci") ĉar la familiareco perfekte permesas tion, kaj neniu ofendiĝas pro tio, kontraŭe. Se vi diras "ci" al iu, tio signifas ke vi du jam estas delongaj konatuloj.
En Esperanto estas same, kaj la uzo de "ci" devus esti simila al aliaj lingvoj kiujn havas tiun eblecon. Zamenhof, certe, sciis tion, kaj pro tio li kreis tiun vorton. La tutmonda rilatado postulas la uzon de "vi", sed la familiara interagado permesas la diron de "ci".
Mi uzas "vi", kiam mi parolas al mia filo, kaj mi havas iun senton de distanco aŭ fremdeco pro tio. Al mi eĉ ŝajnus artifike uzi "ci".
Male al la asertoj de kelkaj en ĉi tiu fadeno, "ci" neniam estis vaste uzata. Ĝi estas ebleco, kiun donas la Fundamento, kaj kiun evidente la granda plejmulto de la E-istoj tiel nepre bezonas kiel kropon.