malvivo aŭ morto
від Jorn644, 7 березня 2012 р.
Повідомлення: 18
Мова: Esperanto
Jorn644 (Переглянути профіль) 8 березня 2012 р. 11:41:12
vivo - malviviĝito
vivi - malviviĝi
goli (Переглянути профіль) 8 березня 2012 р. 11:42:40
mihxil (Переглянути профіль) 8 березня 2012 р. 19:25:50
Do pri ŝtono mi eble emus diri ke ĝi 'malvivas', ĉar ĝi neniam eĉi vivis, kaj pri kadavro mi supozeble preferus 'morta'.
Fakte mi komence de la fadeno duonsupozis ke Jorn alludis similan malsamon.
Epovikipedio (Переглянути профіль) 8 березня 2012 р. 20:20:25
Jorn644 (Переглянути профіль) 9 березня 2012 р. 05:55:20
miĥil:Do pri ŝtono mi eble emus diri ke ĝi 'malvivas', ĉar ĝi neniam eĉi vivis, kaj pri kadavro mi supozeble preferus 'morta'.Viro estas malvigiĝinta
Stona estas malviva
Kompreneble morta estas bona vorto ankaŭ. Mi nur ŝatas esplori kiom mi povas diri esperante kun nur malmulto da vortoj

mihxil (Переглянути профіль) 9 березня 2012 р. 17:05:33
Jorn644:Kompreneble morta estas bona vorto ankaŭ. Mi nur ŝatas esplori kiom mi povas diri esperante kun nur malmulto da vortoj'Morta' ankaŭ povas signifi 'mortiga', do 'tre danĝera'. Ankaŭ vidu ReVon. Sergio eĉ rimarkas (kvazaŭ vortaro estas forumo) ke li malkomendas 'morta' en la signifo de 'malviva'.
Mi cetere dubas ĉu mi povas pri tio samopinii. Laŭ mi 'morta' en tiu signifo estas sufiĉe kutime kaj tute ne 'tute nelogika'.
Sed ĉiuokaze ekzistas la eblo pri tiu miskompreno, do tiusence 'malviva' pli bonus ol 'morta'.
Jorn644:Viro estas malvigiĝintaKaj por tio kompreneble la alternativo estas:
Viro estas mortinta.
Kio laŭ mi eĉ estas pli klara ol 'malviva' aŭ 'malviviĝinta'
Ĉar inter 'malviviĝi' kaj 'morti' mi ĉiuokaze apenaŭ vidas diferencon, do kial malfaciligi ĉion.
Por ŝtonoj 'malviva' aŭ 'senviva' al mi rekomendindas. Nur se oni pensas pri ŝtono kiel pri armilo, oni eble povus diri 'morta, do mortiga, ŝtono'.
Roman_Mutin (Переглянути профіль) 10 березня 2012 р. 12:00:44
Ne mortos jam nia bravega anaro
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
mihxil (Переглянути профіль) 10 березня 2012 р. 15:15:12
Roman_Mutin:Ŝajnas, ke ekde Ludoviko ĝis niaj tagoj ĉiuj diris 'morto', mi neniam vidis 'malvivo'Mi pensas ke pri la verbo ne ekzistas dubo. La interesa kampo estas en a- kaj o-vortoj. Via ekzemplo montris verban uzon.