Aller au contenu

Demando pri kiel diri, kiam io okazas

de jsorryman, 7 mars 2012

Messages : 20

Langue: Esperanto

TatuLe (Voir le profil) 16 avril 2012 12:08:27

sudanglo:
antoniomoya:"Dankon pro pretigi la matenmanĝon" ŝajnas al mi tre bona solvo al la demando de Jsorryman.
Sed uzante tiun formulon oni tuj havas problemon esprimante kiu pretigis.

Oni facile, kaj tute konforme al la lingvaj kutimoj, povas diri mi dankis al ŝi pro ilia laboro sed oni apenaŭx povas diri mi dankis ŝin pro ili labori.
Tio okazas ĉe ĉia uzo de infinitivoj, ĉu ne?

Mi tre ŝatas danci.
Mi tre ŝatas dancadon.

*Mi tre ŝatas ili danci.
Mi tre ŝatas ilian dancadon.

Bruso (Voir le profil) 16 avril 2012 16:25:47

sudanglo:
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?

darkweasel (Voir le profil) 16 avril 2012 16:50:43

Bruso:
sudanglo:
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
Tion ni diskutis antaŭ nelonge - ĉiuokaze ĉiuj versioj de la Patro Nia, kiujn mi ĝis nun trovis, uzas vi por alparoli la dion.

Bruso (Voir le profil) 16 avril 2012 16:55:35

黄鸡蛋:
Bruso:
sudanglo:
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
Kial "Ci"? Tio sonas al mi malpli ĝentila.
Cidiri al Dio estas kutima en Eŭropaj lingvoj.

darkweasel (Voir le profil) 16 avril 2012 16:58:51

Bruso:
黄鸡蛋:
Bruso:
sudanglo:
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
Kial "Ci"? Tio sonas al mi malpli ĝentila.
Cidiri al Dio estas kutima en Eŭropaj lingvoj.
Sed en Esperanto ne estas kutime cidiri al iu (aŭ io) ajn.

jsorryman (Voir le profil) 16 avril 2012 20:28:40

Mi nun komprenas. Dankon, ĉiun!(ĉu dankoN ĉiuN pravas?)!

jsorryman (Voir le profil) 17 avril 2012 03:36:07

"Ondo":
Eble vi serĉis esprimon similan al la Angla thank you for preparing.... La plej laŭvorta traduko de tia frazo estus Dankon por pretigi la matenmanĝon.
Jes, ĝi estis precise tio, kion mi serĉis. Se mi nun komprenas ĝuste, nenia esprimon ekzistas en Esperanto. Tiu frazo estas konata konata en la Angla. Denove, mi dankas vin.

darkweasel (Voir le profil) 17 avril 2012 05:30:32

jsorryman:Mi nun komprenas. Dankon, ĉiun!(ĉu dankoN ĉiuN pravas?)!
Ne. Alvoko ne ricevas N-finaĵon.

sudanglo (Voir le profil) 17 avril 2012 10:31:16

Tio okazas ĉe ĉia uzo de infinitivoj, ĉu ne?
Ne en ĉiu kazo.

Ekz. Mi ŝatas vidi ilin danci

jsorryman (Voir le profil) 17 avril 2012 18:32:53

Do, "dankon, cxiu" estas prava? Ĉar ĝi estas same kiel, "dankon al ĉiu", ĉu? Kaj estas "dankojn" pli bona, ĉar mi dankas "ĉiun"? Simile, estas ankaŭ "ĉiujn" pli bona?

Retour au début