Naar de inhoud

Demando pri kiel diri, kiam io okazas

door jsorryman, 7 maart 2012

Berichten: 22

Taal: Esperanto

jsorryman (Profiel tonen) 7 maart 2012 17:48:30

Ekzemple, se mi deziras danki iun por matenmanĝo, kiun ili pretigis, ĉu mi dirus, "Dankon por la pretigado de la matenmanxo." Aŭ, "Dankon por pretiginta la matenmanĝon?" Aŭ io alia? Mi estas konfuzata. Bonvolus helpi min.

darkweasel (Profiel tonen) 7 maart 2012 18:50:47

jsorryman:"Dankon por la pretigado de la matenmanĝo."

jsorryman:"Dankon por pretiginta la matenmanĝon?"

jsorryman: Aŭ io alia?
Dankon por pretigi la matenmanĝon.

sudanglo (Profiel tonen) 7 maart 2012 20:43:39

Mi dankas, ke vi pretigis la matenmanĝon.

Tio estas mallongigo de 'Mi dankas vin por tio, ke vi pretigis la matenmanĝo'

Foje oni diras ankaŭ 'danki pro' - Mi dankas pro via demando.

El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj

N-true (Profiel tonen) 9 maart 2012 21:42:37

Mi ŝatus aldoni, ke ankaŭ eblas "pro" anstataŭ "por" en tiuj frazoj.

jsorryman (Profiel tonen) 16 april 2012 01:27:53

Mi bedaŭras, sed mi ankoraŭ ne komprenas....

Desit1 (Profiel tonen) 16 april 2012 01:52:01

Mi dirus:
"Dankon pro la matenmanĝo"

Aŭ, iomete pli persone:
"(Koran)Dankon kara, pro la matenmanĝo"
"Dankon, kara, ni manĝu" lango.gif

antoniomoya (Profiel tonen) 16 april 2012 05:42:13

jsorryman:Mi bedaŭras, sed mi ankoraŭ ne komprenas....
Kion vi ekzakte ne komprenas, Jsorryman?

Ĉar ŝajnas al mi ke la respondoj ĉi tie donitaj estas klaraj kaj trafaj.

Bonvolu malfermi vian animon al ni. ridulo.gif

Amike.

Ondo (Profiel tonen) 16 april 2012 08:09:44

jsorryman:Ekzemple, se mi deziras danki iun por matenmanĝo, kiun ili pretigis, ĉu mi dirus, "Dankon por la pretigado de la matenmanxo." Aŭ, "Dankon por pretiginta la matenmanĝon?" Aŭ io alia? Mi estas konfuzata. Bonvolus helpi min.
Vi povas diri, ekzemple,

Dankon por la matenmaĝo, kiun vi pretigis.
Dankon por la pretigo de la matenmanĝo.
Dankon, ke vi pretigis la matenmaĝon.


Vi jam ricevis ankaŭ aliajn proponojn.

En ĉiuj frazoj vi povas diri ankaŭ "pro" anstataŭ "por", eĉ "pri" estas ebla. Anstataŭ "Dankon", vi povas diri ankaŭ "Mi dankas" kaj tute libere aldoni diversajn komplimentojn kaj ĝentilaĵojn: “Dankon, mia kara. Via matenmanĝo vere ekbriligs al mi la tagon.”

Ankaŭ via propra unua frazo estis tute ĝusta (estis nur skriberaro: matenmanĝo). Via dua frazo ne estas bona. Eble vi serĉis esprimon similan al la Angla thank you for preparing.... La plej laŭvorta traduko de tia frazo estus Dankon por pretigi la matenmanĝon. Tion jam proponis Darkweasel, sed frazo kun "por pretigi" ne estas ofta. "Preparanta" estas klare adjektivo, kaj signifas "kiu preparas".

sudanglo (Profiel tonen) 16 april 2012 09:35:42

La afero estas, ke kvankam oni povas diri france Merci d'avoir fait le petit déjeuner (angle Thanks for making breakfast) kaj eble samstrukture en aliaj lingvoj, tamen ne establiĝis en Esperanto paralelan formulon kun la infinitivo.

Foje mi vidis dankon pro X-i, sed mi ne povas diri ke tio estas plene akceptita formo.

Teorie, oni eĉ povus diri Dankon pro X-inti por precizigi, ke temas pri io jam farita. Sed tio estas absolute tre eksperimenta.

Ne danku min pro mia kontribuo al la diskuto, sed vi plene rajtas danki vian amikinon pro la pretigo de la matenmanĝo.

antoniomoya (Profiel tonen) 16 april 2012 11:03:35

"Dankon pro pretigi la matenmanĝon" ŝajnas al mi tre bona solvo al la demando de Jsorryman.

Tamen, mi kelkfoje ne komprenas kial esperantistoj tiom komplikiĝas la vivo pri aferoj kiujn ne ŝajnas tro malfacilaj. Se la intenco estas danki kaj plaĉi, la alia persono ekvidos nian bonvolon, kiom ajn malĝuste ni povus esprimi ĝin.

Amike.

Terug naar boven