Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?
글쓴이: Paquillo, 2012년 3월 11일
글: 43
언어: Esperanto
bartlett22183 (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 1:09:45
Kiel mi skribis antaŭ kelkaj tagoj, "Eble, estas pli bone, ke ni interkonsentas malkonsenti (se oni rajtas uzi tiun anglan dirmanieron.)" Ŝajnas al me, ke vi kaj mi havas opiniojn aŭ taksojn, kiuj estas tiel malsamaj, ke eble ni ne povas akordiĝi. Eble, vi pensas, ke mi eraras, kaj simile mi pensas, ke vi eraras. Unu la alia pensas, ke la alia individuo eraras. Miaopinie, estas neniu valoro, ke ni daŭrigu la diskuton.
Amike ,
Paŭlo
Amike ,
Paŭlo
antoniomoya (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 6:16:12
bartlett22183: Eble, vi pensas, ke mi eraras, kaj simile mi pensas, ke vi eraras. Unu la alia pensas, ke la alia individuo eraras.Eble vi du samtempe pravas kaj eraras.
Tute simple ĉar oni neniam povas vidi la tutaĵon el iu ajn problemo. Pro tio ĉiam konvenas aŭskulti la aliajn vidpunktojn. Tio pliriĉigas nin.
Amike.
darkweasel (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 6:36:57
Eble vi, sudanglo kaj bartlett22183 estontece disputu pri io pli objektive solvebla. Ekzemple pri tio, kiom da anĝeloj povas danci sur kapo de kudrilo.
(Por eviti miskomprenojn: Ne, tio ĉi ne signifas, ke vi uzu tiun ĉi fadenon por tio.)
(Por eviti miskomprenojn: Ne, tio ĉi ne signifas, ke vi uzu tiun ĉi fadenon por tio.)