Späť na obsah

Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?

od Paquillo, 11. marca 2012

Príspevky: 43

Jazyk: Esperanto

bartlett22183 (Zobraziť profil) 23. marca 2012 1:09:45

Kiel mi skribis antaŭ kelkaj tagoj, "Eble, estas pli bone, ke ni interkonsentas malkonsenti (se oni rajtas uzi tiun anglan dirmanieron.)" Ŝajnas al me, ke vi kaj mi havas opiniojn aŭ taksojn, kiuj estas tiel malsamaj, ke eble ni ne povas akordiĝi. Eble, vi pensas, ke mi eraras, kaj simile mi pensas, ke vi eraras. Unu la alia pensas, ke la alia individuo eraras. Miaopinie, estas neniu valoro, ke ni daŭrigu la diskuton.

Amike rideto.gif ,
Paŭlo

antoniomoya (Zobraziť profil) 23. marca 2012 6:16:12

bartlett22183: Eble, vi pensas, ke mi eraras, kaj simile mi pensas, ke vi eraras. Unu la alia pensas, ke la alia individuo eraras.
Eble vi du samtempe pravas kaj eraras. rideto.gif
Tute simple ĉar oni neniam povas vidi la tutaĵon el iu ajn problemo. Pro tio ĉiam konvenas aŭskulti la aliajn vidpunktojn. Tio pliriĉigas nin.

Amike.

darkweasel (Zobraziť profil) 23. marca 2012 6:36:57

Eble vi, sudanglo kaj bartlett22183 estontece disputu pri io pli objektive solvebla. Ekzemple pri tio, kiom da anĝeloj povas danci sur kapo de kudrilo. rideto.gif

(Por eviti miskomprenojn: Ne, tio ĉi ne signifas, ke vi uzu tiun ĉi fadenon por tio.)

Nahor