Contenido

Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?

de Paquillo, 11 de marzo de 2012

Aportes: 43

Idioma: Esperanto

Paquillo (Mostrar perfil) 11 de marzo de 2012 21:26:58

Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?
Mi, persone, defendas la ideon de lingvo internacia, kvankam mi nur parolas e-on, mi sentas ke mi estas planlingvisto pli ol esperantisto. Ke esperanto reprezentas la tutan movadon. Kion vi opinias?

Paquillo (Mostrar perfil) 11 de marzo de 2012 22:21:57

Bonvolu partopreni en la enketo senkulpa.gif

novatago (Mostrar perfil) 11 de marzo de 2012 23:31:23

Paquillo:Bonvolu partopreni en la enketo senkulpa.gif
La problemo estas ke vi pensas ke esperanto-parolanto nepre estas "isto" de io.

Laŭ mi Esperanto nur reprezentas sin mem. Estas esperanto-parolantoj, kiuj interesiĝas pri aliaj planlingvoj kaj multaj kiuj emas lerni kaj plani lingvojn, sed tia emo ne estas en ĉiu persono kiu lernis Esperanton.

Ĝis, Novatago.

Paquillo (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2012 06:01:02

novatago:
Paquillo:Bonvolu partopreni en la enketo senkulpa.gif
La problemo estas ke vi pensas ke esperanto-parolanto nepre estas "isto" de io.

Laŭ mi Esperanto nur reprezentas sin mem. Estas esperanto-parolantoj, kiuj interesiĝas pri aliaj planlingvoj kaj multaj kiuj emas lerni kaj plani lingvojn, sed tia emo ne estas en ĉiu persono kiu lernis Esperanton.

Ĝis, Novatago.
Mi ne pensas ke ĉiuj estas istoj de io, sed mi ne povas nuancigi ĉiujn sentojn, estus tro longe.
Bv. Tiuj kiuj pensas ke estas esperanto- parolantoj, elektu nur esperantisto, pro praktikaj kialoj. Kvankam ŝajnas ke ne estas la samo.

antoniomoya (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2012 07:06:42

Responde al via demando, mi sentas ke mi estas... pontolingvulo, tio estas, ulo liu defendas unu pontolingvon kiu servos por interkontaktigi ĉiujn homojn el tiu nia planedo.

Se Esperanto taŭgas por tiu celo (kaj mi ŝategas Esperanton), mi ankaŭ nomiĝus esperantisto. rideto.gif

Amike.

Paquillo (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2012 08:40:44

antoniomoya:Responde al via demando, mi sentas ke mi estas... pontolingvulo, tio estas, ulo liu defendas unu pontolingvon kiu servos por interkontaktigi ĉiujn homojn el tiu nia planedo.

Se Esperanto taŭgas por tiu celo (kaj mi ŝategas Esperanton), mi ankaŭ nomiĝus esperantisto. rideto.gif

Amike.
Mi opinias ke "iasence", la pontolingva movado estas unu sola, ke ni devus esti representantoj de tiu movado. Tio ankaŭ estus pli neŭtrala kaj pli scienca al la okuloj de la publiko. kaj pli justa, ĉar ni tiel, honorus ankaŭ dignajn antaŭantojn kiel volapukon, au aliajn planlingvojn kiel interlingua, ktp.
Aldone mi pensas ke antaŭ ol elekti esperanton la Unuiĝintaj Nacioj devos fari grandan konferencon de ekspertuloj por studi la solvon al la problemo de la komunikado, eble ili elektos esperanton, reformos esperanton, aŭ elektos alian lingvon. Ni devas esti pretaj por tiu momento, ĉar tiu komitato estos apogata de la nacioj, ne estos la idista ŝerca komitato kiu havis nenian aŭtoritaton. Kaj la tuta "pontolingva" movado devus esti unuiĝita ĉirkau esperanto. Male, ni ŝajnos strangaj fanatikuloj kiuj volas altrudi lingvaĉon al la mondo.

vincas (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2012 20:09:54

La aliaj planlingvaj movadoj estas tro etaj, ke ili ion signifus, krome Unio de batalemaj esperantistoj neniigus aliplanlingvulojn, se ili iom graviĝus.

Paquillo (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2012 12:58:54

vincas:La aliaj planlingvaj movadoj estas tro etaj, ke ili ion signifus, krome Unio de batalemaj esperantistoj neniigus aliplanlingvulojn, se ili iom graviĝus.
la aliaj planlingvoj ne estas malamikoj, esperanto reprezentas 99% de la tuta movado, sed tiuj planlingvoj faris grandegan lingvistikan laboron kiun ni devas valori kaj respekti.
Esperanto estas nia donaco al la mondo, se ili rifuzas ĝin, tute ne estas problemo. Eble esperantistoj estas la personoj kiuj malpli bezonas universalan lingvon, ĉar onklo Zam ebligis nin lerni aliajn lingvojn kaj ni jam havas nian tutmondan komunumon de parolantoj. rido.gif rido.gif

unpensador (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2012 14:28:17

Kiel strange! Mi ĉifoje akordas kun ĉiuj!

Mi voĉdonis la trian demandon. Mi estas Esperantisto, sed havas nenion kontraŭ la aliaj planlingvoj. Mi ankaŭ konas Idon kaj Interlinguan, sed mi pensas ke estus preskaŭ neeble havi lingvon tian perfektan kiel Esperanto. Sed ankaŭ estas aliaj tre interesaj por amuzaĵo.

http://www.omniglot.com/writing/solresol.htm

Bonan siestoun
http://www.youtube.com/watch?v=CACCAEM-r60

Edu senkulpa.gif

sudanglo (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2012 15:13:45

Esperanto estas la sola artefarita lingvo kiu meritas la etikedon 'lingvo'. La aliaj 'planlingvoj' estas nur ankoraŭ projektoj aŭ amuziloj, kaj restos eterne tiaj.

Oni emas nomi ĉiun kiu lernas Esperanton, Esperantisto, sed nur la movadanoj, tiuj kredas je la celo, estas la veraj Esperantistoj.

Volver arriba