Erdoğan Kaj Armena Genocido
od omid17, 17. ožujka 2012.
Poruke: 34
Jezik: Esperanto
omid17 (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 18:15:53
utku:- Se Turkio havas kulpon: Kio estas nia kulpo, kiel nunaj turkianoj, kiuj eĉ ne scias la vere ekziston de okazo?Nenio, temas pri viaj gepatroj kaj via tiama registaro. Neniu diras ke la nuna loĝantaro de Turkio estas peka pro Armena genocido. Mi pensas ke ilia opinio pri tiu periodo estas komprenebla, ĉar forta politika propagando kaj misinformo fare de la registaro na lasas ilin aŭdi aliajn rakontojn kaj sendepende konscii la veron.
utku (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 19:09:11
omid17:... Kiel mi antaŭe diris, antisemitismo kaj maltoleremo al Judoj ne estas io nova en Turkio. De 1948 ĝis 1955, proksimume 37,000 Turkaj Judoj elmigris al Israelo. ...Tiama elmigro de judoj al Israelo el Turkio (aŭ el alia lando) ĉefe baziĝas sur cionismaj kialoj. Ekzistis judaj familioj truditaj loĝi en Israelo, de cionistoj, por fortigi la novan ŝtaton.
omid17:... En ordo, Do ni konsentas ke Erdogan timas ke li perdus sian Turkan subtenon se li agnoskos la genocidon.Tio simple estus politika suicido.
omid17:... Mi pensas ke la Turka registaro ne estas en la situacio por kritiki tiajn leĝojn. Estus alia ekzemplo de hipokriteco, ĉar la ĝusta malo de ĉi tiu leĝo jam ekzistas delonge en Turkio. ...Tio ankaŭ estas parolata en Turkio, kaj verŝajne ĝi estos nuligita per la nova konstitucio.
bildo:Pri armenoj, indas ne forgesi, ke tiam ekzistis multe-fronta milito, kio normale(!) kaŭzas tiajn mortojn. Ekzistas pli ol 2,900,000 otomanoj mortintaj dum tiu milito.omid1: Li diris ĉe la intervjuo ke 1.500.000 da armenoj en 1915 kaj 30.000 kurdoj estis mortigitaj de Turkio.Mi povas nur konjekti, kiel forte armenoj kaj kurdoj "volas" vivi kune kun turkoj.
Mi scias nenion pri 30,000 kurdoj mortigitaj en 1915. Tiam eĉ ne ekzistis lando kiel Turkio, kaj Otomania sistemo preskaŭ neniel distingis inter turkoj kaj kurdoj tiel, ke same kiel turkoj, multaj kurdoj estis anoj de Otomania armeo, kaj ĉirkaŭ 300,000 kurdoj mortis en milito, militante por Otomanio.
omid17:... Per ĉi tiu rezonado, oni povas diri ke Judoj neniam povus peti kompensojn de Germanio, ĉar post La Dua Mondmilito, "Das Dritte Reich" ne plu ekzistis. Kaj Oni povus ankaŭ diri ke la Judoj petu Kompensojn de landoj kiel Pollando aŭ Slovakio kiu estis sub Nazia Regado kaj sekve parto de tiu sistemo. Estas evidente ridinde supozi tielajn aferojn.Tio sonas vere absurde, tamen estas rimarkinde, se oni celas trakti logike pri justeco.
omid17:Nenio, temas pri viaj gepatroj kaj via tiama registaro. Neniu diras ke la nuna loĝantaro de Turkio estas peka pro Armena genocido. Mi pensas ke ilia opinio pri tiu periodo estas komprenebla, ĉar forta politika propagando kaj misinformo fare de la registaro na lasas ilin aŭdi aliajn rakontojn kaj sendepende konscii la veron.Ekzistas ia forta propagando de Turkio, kaj ankaŭ ekzistas forta kontraŭ-propagando en la mondo. Mi ne certscias, kiu estas la mispropagando kaj kiu ne. Mi nur skribas kaj informas pri alternativa teorio de Turkio, mi mem ne havas argumentojn pri tiu teorio.
Estas vero, ke preskaŭ ĉiuj turkianoj neniel kredas, ĉar ili ne volas kredi, ekziston de tia genocido. Tio signifas, ke, se ili kredus, almenaŭ ili ne vidus ĝin kiel ian ajn venkon, kontraŭe, ili rigardus ĝin kiel egan makulon.
darkweasel (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 19:27:28
omid17:Fakte Aŭstrujo pagas tiajn kompensojn.
Per ĉi tiu rezonado, oni povas diri ke Judoj neniam povus peti kompensojn de Germanio, ĉar post La Dua Mondmilito, "Das Dritte Reich" ne plu ekzistis. Kaj Oni povus ankaŭ diri ke la Judoj petu Kompensojn de landoj kiel Pollando aŭ Slovakio kiu estis sub Nazia Regado kaj sekve parto de tiu sistemo. Estas evidente ridinde supozi tielajn aferojn.
omid17 (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 20:43:39
darkweasel:Ĉu mi priparolis Aŭstrujon? La plejparto de Aŭstroj bonvenigis kaj kunlaboris kun la Nazioj. Ŝajne la plimulto, inter ili Hitler, kredis ke la popolo de la du landoj estas efektive de unu nacio. Aŭstroj adoptis Naziismon elkore kaj 99.73% de ili voĉdonis favore al "Anschluss" kun Germanio en 1938. Troviĝis multe da Aŭstroj inter politikaj kaj militistaj gvidantoj de Nazia Germanio, Ekze Adolf Hitlero, Amon Göth, Adolf Eichmann (unu el la ĉefaj organizintoj de Holokaŭsto kun alia Nazia Aŭstro nomita "Odilo Globocnik"), Franz Böhme kaj multaj aliaj.omid17:Fakte Aŭstrujo pagas tiajn kompensojn.
Per ĉi tiu rezonado, oni povas diri ke Judoj neniam povus peti kompensojn de Germanio, ĉar post La Dua Mondmilito, "Das Dritte Reich" ne plu ekzistis. Kaj Oni povus ankaŭ diri ke la Judoj petu Kompensojn de landoj kiel Pollando aŭ Slovakio kiu estis sub Nazia Regado kaj sekve parto de tiu sistemo. Estas evidente ridinde supozi tielajn aferojn.
Tial, evidente Aŭstroj ne estis nur viktimo de Naziismo ĉar multe da ili partoprenis en Naziaj krimoj. Ĉiaokaze, ĉi tio ne koncernas la diskuton ĉar ĝi ne refutas mian argumenton.
darkweasel (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 20:58:49
omid17:Ne, sed tio tamen ŝajnis al mi menciinda afero.darkweasel:Ĉu mi priparolis Aŭstrujon?omid17:Fakte Aŭstrujo pagas tiajn kompensojn.
Per ĉi tiu rezonado, oni povas diri ke Judoj neniam povus peti kompensojn de Germanio, ĉar post La Dua Mondmilito, "Das Dritte Reich" ne plu ekzistis. Kaj Oni povus ankaŭ diri ke la Judoj petu Kompensojn de landoj kiel Pollando aŭ Slovakio kiu estis sub Nazia Regado kaj sekve parto de tiu sistemo. Estas evidente ridinde supozi tielajn aferojn.
Hyperboreus (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 22:38:03
omid17 (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 02:19:43
Hyperboreus:LOL. La leĝo de GodwinVi kaptis nin!
Fojfoje, mi pensas: Pri kio parolus la forumanoj post la deka mesaĝo en iu ajn fadeno, se ne estus Hitler kaj siaj geideanoj?
Nu, ĉi tie la temo ne estas tiel malproksima de la Shoaho kaj Nazia Germanio.
Estas utile en komparoj. La temo de la Shoaho rekte kontribuas al nia diskuto, ĉar la fadeno mem temas pri iu genocido.
darkweasel (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 06:19:59
Hyperboreus:LOL. La leĝo de GodwinNu, la nazia komparo (kiu eĉ ne estas sensenca tie ĉi, kiel tute ĝuste jam diris omid17) fakte jam venis hieraŭ, en la lasta paĝo.
Fojfoje, mi pensas: Pri kio parolus la forumanoj post la deka mesaĝo en iu ajn fadeno, se ne estus Hitler kaj siaj geideanoj?
darkweasel (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 06:35:01
omid17:Aŭstroj adoptis Naziismon elkore kaj 99.73% de ili voĉdonis favore al "Anschluss" kun Germanio en 1938.Ĉu sciante, ke uzante sian rajton voĉdoni sekrete ili ŝajnos kiel malamikoj de la sistemo, kaj vidante voĉdonilon aspektantan jene:
Voĉdonilovere multaj voĉdonus nee eĉ en hodiaŭa demokratio? Evidente la 99,73 elcentoj estas parto de la nazia propagando. Kiel voĉdonintus la aŭstroj en vere libera voĉdono, ni ne povas scii.
Ĉu vi konsentas kun la
reunuigo de Aŭstrujo kun la Germana Regno
efektivigita la 13an de marto 1938 kaj ĉu vi voĉdonas por la listo de nia Kondukisto
Adolf Hitler?
( ) JES ( ) ne
Krome: La unuigo de la du ŝtatoj estis jam efektivigita la 13an de marto, kaj la voĉdonado okazis la 10an de aprilo - do la nazioj havis sufiĉe da tempo por instali propagandon. Aldone, al judoj kaj arestitaj politikaj malamikoj estis malpermesite voĉdoni.
Ni tamen revenu al la temo - ĉio ĉi apenaŭ rilatas al la armena popolmurdado.
robbkvasnak (Prikaz profila) 25. ožujka 2012. 19:01:02