Til innholdet

Parolanta

fra Jorn644,2012 3 19

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

Jorn644 (Å vise profilen) 2012 3 19 05:19:04

Ĉu tiu ĉi frazo estas gramatike ĝusta? Mi scias ke la frazo estas stranga kaj malklara, tamen mi skribis ĝin por praktiki gramatikon.

Parolante parolanta soldato batas parolantan viron parolanta.

Parolante = rilatas al la verbo batas, montras manieron
parolanta soldato = subjekto
batas = verbo
parolantan viron = objekto
parolanta = perverba priskribo

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 3 19 05:28:47

Forigite

darkweasel (Å vise profilen) 2012 3 19 06:05:40

Kion signifu bati parolanta? La perverba priskribo ŝajnas al mi neniom sencohava kun verbo kiel bati.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 3 19 06:49:03

Forigite

Jorn644 (Å vise profilen) 2012 3 19 06:56:17

Hyperboreus:Ĝuste. Notu ke "parolante" ankaŭ povas esti fraza adverbo, t.e. ke ĝi rilatas tutan frazon. Ĝia posicio en la komenco de la frazo povus esti indiko por tio. "Parolanto" ja estas perverba priskirbo kaj rilatas la objekton "parolantan viron" kaj esprimas la celan staton: La soldato batas la viron por tio ke la viro parolu.
Dankon.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 3 19 08:47:21

Hyperboreus:
darkweasel:Kion signifu bati parolanta? La perverba priskribo ŝajnas al mi neniom sencohava kun verbo kiel bati.
Hm, ekzemple en via lingvo: "Mi batis lin verda kaj blua." aŭ "Mi batis lin hospitalmatura."...

Aŭ "Mi batis lin malviva".

"Bati" ja povas regi perverban priskribon signantan la celan/finan staton.
bone, vi pravas - "bati parolanta" estas tamen malfacile imagebla ago. ridulo.gif

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 3 19 15:43:38

Forigite

Chainy (Å vise profilen) 2012 3 19 16:09:51

Jorn644:Parolante parolanta soldato batas parolantan viron parolanta.
Tio estas vere terure malbona frazo - estas ege malfacile kompreni ĝin.

Se la viro jam estas 'parolanta', kial bati lin?! Kaj kial diri 'parolante' antaŭ 'parolanta soldato'?! Unu aŭ la alia, sed ne ambaŭ! Estas stranga situacio - la soldato parolas dum li batas por ekparoligi la viron!

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 3 19 16:40:06

Forigite

Tibake til toppen