Til innholdet

Substrato slava en Esperanto

fra oneironaŭto,2012 3 20

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

oneironaŭto (Å vise profilen) 2012 3 20 09:11:19

Legante iun artikolon de Claude Piron, mi trovis tiun ĉi: (tradukita de francan pri mi)
La Esperanto naskiĝis en Eŭropo orienta. Ĝia sintakso, multe da punkoj gramatikaj kaj dirmanieroj, la stilo la plej kutima atestas efektive de iu grava substrato slava. (Langue occidentale, l'espéranto?)
Post tio li donas ekzemplon ke la sufikso -ar havas originojn slavajn. Ekzemple en rusan, vorto = slovo, kaj, vortaro = slovar.

Mi trovas ĝin tre interesa sed mi estas komencanto en Esperanto kaj ne scias multe de slavlingvoj. Kio pensas vi? Ĉu vi pensas ke estas vere?

sudanglo (Å vise profilen) 2012 3 20 09:42:08

Ne estus surprize, se komparante Esperanton kun la slavaj lingvo oni povus identigi komunajn trajtojn.

Sed 'strato' estas vojo. Oni povas loĝi substrate, sed mi dubas ke lingvo povus havi substraton. Estas malofta vorto 'stratumo' kiu havas la sencon de tavolo.

oneironaŭto (Å vise profilen) 2012 3 20 11:04:02

@sudanglo: jes ankaŭ mi estis kun duboj se substrato estas la bona traduko ĉar estas efektive dusenca kaj igas pensi al io kiel metroo aŭ subteraĵo. Eble estas plej bone traduki la vorto per bazo aŭ fundamento.

N-true (Å vise profilen) 2012 3 21 11:54:46

Kompreneble, "substrato" ne rekte temas iel pri iu vera strato, sed ĝi estas traduko de la angla "substrate" aŭ germana "Substratum" ktp. (la malo de superstrato). Tio estas kutime (kaj tre mallonge klarigita) iu lingvo, kiu malgajnis dum longa lingvokontakto kaj tamen influis la pli grandan lingvon.

Mi ja komprenas, kion la aŭtoro celas, sed tamen ne ŝatas la esprimon en tiu ĉi kunteksto. Esperanto ja ne kreskiĝis el lingvokontakto, kie iu malforta (aŭ malfortigita) lingvo influis iomete iun pli grandan, sed estis verkita de aŭtoro, kiu ankaŭ uzis slavajn fontojn en sia kreaĵo.
Do, dependas de la ekzaktan difinon, kiu Piron alprenis por validigi sian esprimon "substrato" en sia kazo. Povas taŭgi, sed kutime oni ja uzas ĝin por aliaj fenomenoj de la lingva kontakto.

N-true (Å vise profilen) 2012 3 21 12:02:07

sudanglo:sed mi dubas ke lingvo povus havi substraton.
Ĝi povas havi. Ekzemple, la angla havas sufiĉe fortan latinan kaj francan substraton. Kutime, kreolaj lingvoj havas kelkajn substratojn. La superstrato de Tok Pisin, ekzemple, estas klare la angla, dum la substratoj estas ekz. la germana, la aŭstronezaj lingvoj kaj la portugala, se mi ne eraras. Eble ankaŭ kelkaj papua-novgvineaj lingvoj...
Esperanto ja iomete similas al artefarita kreola lingvo, do... nu, depende de la difino, "substrato" povus ankaŭ taŭgi por Esperanto.

sudanglo (Å vise profilen) 2012 3 21 15:38:52

Montru la mi la pruvon, ke oni uzas 'strato' en Esperanto en senco de 'stratumo'

Chainy (Å vise profilen) 2012 3 21 19:11:21

"Substrat/o" aperas en NPIV2002 kaj ReVo, sed eble "subtavolo" estus preferinda.

ReVo donas jenan ekzemplon pri 'subtavolo':
la plej influa subtavola lingvo estas kutime la lingvo parolata kun la samklasanoj kaj kunludantoj dum la jaroj lernejaj
Eble iu povus diri, kiam 'substrat/o' pli taŭgas, sed mi mem ne certas...

Chainy (Å vise profilen) 2012 3 21 19:17:12

Slavaj lingvoj, precipe la rusa, certe havis tre grandan influon al Esperanto - kiam mi ne certas, kiel ion esprimi en Esperanto, mi iom cerbumas pri tio, kiel oni tion dirus en la rusa, kaj plej ofte tio tre helpas.

Chainy (Å vise profilen) 2012 3 21 19:34:52

Antaŭ nelonge mi volis scii, kiel plej bone traduki 'collapsible category' en la kunteksto de interreta forumo.

Komputeko sugestas 'maletendi' por 'collapse', sed tio ial ne plaĉis al mi, precipe la formo 'maletendebla'. Do, mi serĉis, kiel oni tion tradukis en la rusan. Oni uzis la vorton 'сворачивать', tio estas 'kunvolvi', kiu ŝajnas al mi tre taŭga vorto. Do, mi decidis uzi 'kunvolvebla kategorio'.

sudanglo (Å vise profilen) 2012 3 21 21:52:34

Do mi kontrolis per la reto ĉu angle 'substrate' havas respondan formon en aliaj lingvoj kaj ŝajne, jes.

Kaj vi pravas Chainy ke 'substrat' estas registrita en NPIV kiel radiko. Sed kiam mi vidis 'substrato', mi tuj pensis pri sub-strato.

Kiam oni parolas pri lingvo estus pli kompreneble, paroli pri bazo au fundamento.

Mi konsentas N-true ke la metaforo ne ŝajnas taŭga rilate Esperanton. Historie, ne estis pra-formo de la lingvo, kiu estis slaveca, kaj al kiu aldoniĝis trajtoj de aliaj lingvoj.

Cetere, por mi, ne konante slavajn lingvojn, Esperanto ŝajnas franceca.

Tibake til toppen