Sisu juurde

La ĉina lingvo estas ege facila

kelle poolt Paquillo, 23. märts 2012

Postitused: 30

Keel: Esperanto

Djino (Näita profiili) 1. aprill 2012 19:44.39

Mi rimarkigi vin ke la Esperanto sen Fleksio havas gramatikon simila al tiu de la ĉina, kaj eĉ pli facila !

darkweasel (Näita profiili) 1. aprill 2012 20:45.59

Djino:Mi rimarkigi vin ke la Esperanto sen Fleksio havas gramatikon simila al tiu de la ĉina, kaj eĉ pli facila !
Dankon por via aldono al la listo de aferoj, kiujn la mondo ne bezonas!

Djino (Näita profiili) 1. aprill 2012 22:06.11

Estas via komentario kiun estas senutila...
Donu min unu bona kialo ne paroli de la EsF dum aliaj povas paroli de la ĉina, volapük, aŭ indonezia.
ĉu mi ne estas en la forumo pri aliaj lingvoj?

Mi estis tre interesata pri la EsF, do mi supozas ke eble interesos aliulojn. Se tiu ne estas via kazo, fermu la buŝaĉon

Paquillo (Näita profiili) 1. aprill 2012 22:11.09

Kio estas pli malfacila de eo por la ĉinoj? Ĉu gramatiko? Ĉu la konstanta aldono de novaj radikoj al la vortaroj? Ĉu eo devus havi limigitan nombron de radikoj kaj derivi la novajn vortojn el ili?

Djino (Näita profiili) 1. aprill 2012 22:22.14

Laŭ mia opinio:
la konjugacio, la akuzativo, la pluralo, la prononcado (interalie la konsonantoj kiu sekvas)..
(ne koncerni nur la esperanto kaj ĉiuj okcidentaj lingvoj)

Paquillo (Näita profiili) 1. aprill 2012 22:39.30

Mi scias ke la defendantoj de la pronomo hi preskaŭ komencis militon por ke ĝi estu akceptata en eo. Tamen mi neniam vidis ĉinojn peti iujn reformojn en eo. Kial?

kefga_x (Näita profiili) 1. aprill 2012 22:47.59

Paquillo:Kio estas pli malfacila de eo por la ĉinoj? Ĉu gramatiko? Ĉu la konstanta aldono de novaj radikoj al la vortaroj? Ĉu eo devus havi limigitan nombron de radikoj kaj derivi la novajn vortojn el ili?
multe da aliaj esperantoj sampensas:

La bona lingvo

Mi ankaŭ pensas ke estas bona ideo, sed ne volus ŝanĝi tuton. Alie, mi ne volus ĝeni iun.

darkweasel (Näita profiili) 2. aprill 2012 9:44.34

Djino:Estas via komentario kiun estas senutila...
Donu min unu bona kialo ne paroli de la EsF dum aliaj povas paroli de la ĉina, volapük, aŭ indonezia.
Ĉu mi diris, ke oni ne rajtu paroli pri tio? Male - mi mem parolis pri ĝi kaj donis mian opinion pri ĝi. Do estas nenia kialo min ataki tiel.

黄鸡蛋 (Näita profiili) 13. aprill 2012 13:39.20

Paquillo:Mi scias ke la defendantoj de la pronomo hi preskaŭ komencis militon por ke ĝi estu akceptata en eo. Tamen mi neniam vidis ĉinojn peti iujn reformojn en eo. Kial?
Laŭ mia sperto, ĉinoj ofte petas nur ke oni ne enkonduku neologismojn...

N-true (Näita profiili) 15. aprill 2012 11:56.12

(forigita; mi mislegis)

Tagasi üles