Pensigi
od Hyperboreus, 25. marca 2012
Príspevky: 30
Jazyk: Esperanto
kaffirlily (Zobraziť profil) 28. marca 2012 22:02:54
sudanglo:Ho ve! Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."? Do, se mi komprenas ĝuste, oni povas diri aŭ "mi dankas vin por la klarigo" aŭ "mi dankas vin, ke vi klarigis ĝin". Sed kiam mi rigardas la vortaron ĉe lernu, "thank you" signifas "dankon" – kiam, do, povas oni uzi "dankon"?Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!Li reverkis vian tekston por montri al vi viajn erarojn, kaj vi dankas lin, ke li tion faris.
Se, ne plaĉas al vi, K., la strukturo 'danki iun, ke' vi povas diri 'danki por X-o'
Ekz. mi dankas vin por la korektoj, mi dankas vin por la plibonigo de mia teksto, mi dankas vin por la identigo de miaj eraroj.
darkweasel (Zobraziť profil) 29. marca 2012 5:11:11
kaffirlily:Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."?Li ja provas diri tion al vi - sed mi ne konsentas kun tiu korekto kaj opinias dankon por klarigi plene ĝusta.
tommjames (Zobraziť profil) 29. marca 2012 7:53:37
darkweasel:Logike "dankon por X-i" estas perfekte bona, sed tiu formo estas tre malofta en la lingvo. Certe ĝi sonas strangeta al la lingvosento de multaj parolantoj. Do ĝia ĝusteco dependas de tio, kiom oni volas paroli efektivan Esperanton. Se oni volas paroli Esperanton kiel ĝi estas parolata, ĝi estas malkonsilinda formo. "Dankon, ke vi X-is" estas multe pli preferinda.kaffirlily:Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."?Li ja provas diri tion al vi - sed mi ne konsentas kun tiu korekto kaj opinias dankon por klarigi plene ĝusta.
kaffirlily (Zobraziť profil) 29. marca 2012 8:49:32
sudanglo (Zobraziť profil) 29. marca 2012 9:52:26
Mi havas nenion por aldoni al tiu brila klarigo.
Mi venis por trinki ne por manĝi
Do, aŭdante, 'dankon por klarigi', mi hezitas iom pri la senco. Ĉu vi antaŭdankas por tio, ke mi klarigu/intencas klarigi/klarigos?
Kion signifu dankon por malavare donaci sur kartona ŝildeto de surstrata sendomulo almozpetanta?
darkweasel (Zobraziť profil) 29. marca 2012 10:03:00
sudanglo:Ofte 'por X-i' indikas la celon.Ofte, sed ne nur.
sudanglo:Laŭ mi ambaŭ sencoj (estonta kaj pasinta klarigo) eblas laŭ la kunteksto.
Do, aŭdante, 'dankon por klarigi', mi hezitas iom pri la senco. Ĉu vi antaŭdankas por tio, ke mi klarigu/intencas klarigi/klarigos?
tommjames (Zobraziť profil) 29. marca 2012 10:29:04
darkweasel:Laŭ mi ambaŭ sencoj (estonta kaj pasinta klarigo) eblas laŭ la kunteksto.Mi konsentas, kaj miaopinie kunteksto plej ofte sufiĉos por klarigi eventualan ambiguon en la temposenco.
sudanglo:Kion signifu dankon por malavare donaci sur kartona ŝildeto de surstrata sendomulo almozpetanta?Laŭ mi estus sufiĉe klare, ke tio estas antaŭdanko por estontaj donacoj. Sendomulo probable ne dankas por jam donitaj almozoj, krom se eble li volas sarkasmumi al la ignoremaj preterpasantoj.
fstphane (Zobraziť profil) 29. marca 2012 11:15:52
"Dankon,pro via(j)klarigo(j)".(respondo,helpo,...)
Kaj ankaraŭ pli klare:
"Dankon!"
Mi tre ŝatas la ekzemplo de,sudanglo:
"Mi havas nenion por aldoni al tiu brila klarigo."
antoniomoya (Zobraziť profil) 29. marca 2012 11:26:07
Ŝajnas al mi ke "pro", proprasence, estas pli taŭga ol "por".
Amike.
fstphane (Zobraziť profil) 29. marca 2012 14:51:40
antoniomoya:Mi ankaŭ ĉiam diras: "Dankon pro..."Laŭ mi,egale estus eble skribi tiel:
Ŝajnas al mi ke "pro", proprasence, estas pli taŭga ol "por".
Amike.
"Dankon,pri viaj respondoj."(pri=rilate al...)
Mi ne scias pri por.