去目錄頁

Pensigi

从 Hyperboreus, 2012年3月25日

讯息: 30

语言: Esperanto

kaffirlily (显示个人资料) 2012年3月28日下午10:02:54

sudanglo:
Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!
Li reverkis vian tekston por montri al vi viajn erarojn, kaj vi dankas lin, ke li tion faris.

Se, ne plaĉas al vi, K., la strukturo 'danki iun, ke' vi povas diri 'danki por X-o'

Ekz. mi dankas vin por la korektoj, mi dankas vin por la plibonigo de mia teksto, mi dankas vin por la identigo de miaj eraroj.
Ho ve! Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."? Do, se mi komprenas ĝuste, oni povas diri aŭ "mi dankas vin por la klarigo" aŭ "mi dankas vin, ke vi klarigis ĝin". Sed kiam mi rigardas la vortaron ĉe lernu, "thank you" signifas "dankon" – kiam, do, povas oni uzi "dankon"?

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月29日上午5:11:11

kaffirlily:Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."?
Li ja provas diri tion al vi - sed mi ne konsentas kun tiu korekto kaj opinias dankon por klarigi plene ĝusta.

tommjames (显示个人资料) 2012年3月29日上午7:53:37

darkweasel:
kaffirlily:Ĉu vi diras al mi ke oni ne povas diri "Dankon por klarigi..."?
Li ja provas diri tion al vi - sed mi ne konsentas kun tiu korekto kaj opinias dankon por klarigi plene ĝusta.
Logike "dankon por X-i" estas perfekte bona, sed tiu formo estas tre malofta en la lingvo. Certe ĝi sonas strangeta al la lingvosento de multaj parolantoj. Do ĝia ĝusteco dependas de tio, kiom oni volas paroli efektivan Esperanton. Se oni volas paroli Esperanton kiel ĝi estas parolata, ĝi estas malkonsilinda formo. "Dankon, ke vi X-is" estas multe pli preferinda.

kaffirlily (显示个人资料) 2012年3月29日上午8:49:32

Dankon al vi, tommjames, kaj al vi, darkweasel. Mi pensas, ke mi nun komprenas pli bone. Iafoje mi ĉesu pensi en la angla kaj ekpensu en la germana por ke mi povus kompreni kiel diri ion en la esperanta. Sendube, aliafoje estus bone koni ankoraŭ alian lingvon por komparo. Dumtempe, ŝajnas al mi ke oni povas lerni multe ĉi tie en la forumoj.

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月29日上午9:52:26

K. 'Dankon por klarigi' ne bone indikas la rilaton inter la dankado kaj la klarigo. Ofte 'por X-i' indikas la celon.

Mi havas nenion por aldoni al tiu brila klarigo.

Mi venis por trinki ne por manĝi


Do, aŭdante, 'dankon por klarigi', mi hezitas iom pri la senco. Ĉu vi antaŭdankas por tio, ke mi klarigu/intencas klarigi/klarigos?

Kion signifu dankon por malavare donaci sur kartona ŝildeto de surstrata sendomulo almozpetanta?

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月29日上午10:03:00

sudanglo:Ofte 'por X-i' indikas la celon.
Ofte, sed ne nur.
sudanglo:
Do, aŭdante, 'dankon por klarigi', mi hezitas iom pri la senco. Ĉu vi antaŭdankas por tio, ke mi klarigu/intencas klarigi/klarigos?
Laŭ mi ambaŭ sencoj (estonta kaj pasinta klarigo) eblas laŭ la kunteksto.

tommjames (显示个人资料) 2012年3月29日上午10:29:04

darkweasel:Laŭ mi ambaŭ sencoj (estonta kaj pasinta klarigo) eblas laŭ la kunteksto.
Mi konsentas, kaj miaopinie kunteksto plej ofte sufiĉos por klarigi eventualan ambiguon en la temposenco.

sudanglo:Kion signifu dankon por malavare donaci sur kartona ŝildeto de surstrata sendomulo almozpetanta?
Laŭ mi estus sufiĉe klare, ke tio estas antaŭdanko por estontaj donacoj. Sendomulo probable ne dankas por jam donitaj almozoj, krom se eble li volas sarkasmumi al la ignoremaj preterpasantoj. rideto.gif

fstphane (显示个人资料) 2012年3月29日上午11:15:52

Mi skribintus:
"Dankon,pro via(j)klarigo(j)".(respondo,helpo,...)
Kaj ankaraŭ pli klare:
"Dankon!" okulumo.gif rido.gif
Mi tre ŝatas la ekzemplo de,sudanglo:
"Mi havas nenion por aldoni al tiu brila klarigo." rideto.gif okulumo.gif

antoniomoya (显示个人资料) 2012年3月29日上午11:26:07

Mi ankaŭ ĉiam diras: "Dankon pro..."

Ŝajnas al mi ke "pro", proprasence, estas pli taŭga ol "por".

Amike.

fstphane (显示个人资料) 2012年3月29日下午2:51:40

antoniomoya:Mi ankaŭ ĉiam diras: "Dankon pro..."

Ŝajnas al mi ke "pro", proprasence, estas pli taŭga ol "por".

Amike.
Laŭ mi,egale estus eble skribi tiel:
"Dankon,pri viaj respondoj."(pri=rilate al...)
Mi ne scias pri por. okulumo.gif

回到上端