去目錄頁

Ĵoganto -kuristo ?

alonsososo, 2012年3月30日

讯息: 17

语言: Esperanto

alonsososo (显示个人资料) 2012年3月31日上午5:35:57

la vorto kuristo ne sufiĉas, ĉar "joggen" estas malrapida movado. Ankaŭ ĉe ĉevaloj ni havas la vortojn "troti" kaj "galopi" por du rapidecoj.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年3月31日上午5:45:49

alonsososo:la vorto kuristo ne sufiĉas, ĉar "joggen" estas malrapida movado. Ankaŭ ĉe ĉevaloj ni havas la vortojn "troti" kaj "galopi" por du rapidecoj.
Kuregi / kuri / kureti.

Jen, vi tie havas tri rapidecojn.

Amike.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年3月31日上午8:14:10

alonsososo:la vorto kuristo ne sufiĉas, ĉar "joggen" estas malrapida movado. Ankaŭ ĉe ĉevaloj ni havas la vortojn "troti" kaj "galopi" por du rapidecoj.
Kial estas "joggen" malrapida movado?

"Jogger" ne estas kuristo (ne estas profesio), estas "kuranto" (ĉar estas hobio) laŭ mia opinio.

alonsososo (显示个人资料) 2012年3月31日下午1:41:28

ratkaptisto:
alonsososo:la vorto kuristo ne sufiĉas, ĉar "joggen" estas malrapida movado. Ankaŭ ĉe ĉevaloj ni havas la vortojn "troti" kaj "galopi" por du rapidecoj.
Kial estas "joggen" malrapida movado?

"Jogger" ne estas kuristo (ne estas profesio), estas "kuranto" (ĉar estas hobio) laŭ mia opinio.
Jes, se ne trafa vorto ekzistas por "jogger", tiam "kuranto" estas la pli bona. (joggen estas malpli ol 6 kilometrojn per horo laŭ wikipedio)

horsto (显示个人资料) 2012年3月31日下午10:52:45

alonsososo:(joggen estas malpli ol 6 kilometrojn per horo laŭ wikipedio)
Laŭ kiu vikipedio? Malpli ol 6 kilometrojn hore estas irado, laŭ mia opinio.

alonsososo (显示个人资料) 2012年4月1日上午5:18:05

horsto:
alonsososo:(joggen estas malpli ol 6 kilometrojn per horo laŭ wikipedio)
Laŭ kiu vikipedio? Malpli ol 6 kilometrojn hore estas irado, laŭ mia opinio.
Dankon Horsto. Mi ne estis tre atentita. Estus mejlojn.
Sed la plej grava afero estas la diferenco inter joggen (malrapide kuri/troti) kaj kuri.

Ĉu vi mem estas kuranto?

TatuLe (显示个人资料) 2012年4月2日上午12:15:29

Chainy:
antoniomoya:
alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.
Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.
Strange, tiu vorto ĵogi aperas ankaŭ en la Finna-Esperanta vortaro, kiel traduko de "hölkätä".

En ESPDIC troveblas kaj la vorto ĵogi kaj vorto ĝogi kiel tradukoj de angla "to jog"

回到上端